Laŭ Kolektitaj Perloj en la Dharma Ĝardeno (Fajŭan Ĝulin), en Tang-dinastio estis lerta kuiristo Feng Jŭan en Ĉanghu, Bohaj. La reĝo de Regno Khotan en la okcidento venis omaĝi al la reĝo de Ĉinio. Oni dungis Feng Jŭan prepari festenon por li kaj liaj sekvantoj. La gastoj manĝis kaj manĝis ĝis satego kaj ĉiuj laŭdis, ke la pladoj estas vere bongustaj. Sed je la fino de la festeno, restis ankoraŭ ĉirkaŭ cent kaproj ne mortigitaj. La respondeculoj por la festeno ne sciis kion fari kontraŭ la restaj kaproj. Kiam la reĝo de Khotan hazarde aŭdis pri tio, li postulis, ke oni ŝparu ilian vivon.
"Mi sincere deziras, ke oni sendu la kaprojn al budhisma templo por ke ili vivu ĝis la natura fino."
Feng akceptis la ordonon sendi la kaprojn al templo, sed li pensis, ke la reĝo de Khotan reiros al sia regno post nelonge, kaj pli ol naŭdek kaproj ja kostas grandan sumon! Do li ne obeis la ordonon. Anstataŭe, li vendis la kaprojn al buĉisto. Li vere ĝojis pro sia profito.
Poste li elspezis ĉiun monon gajnitan pro la kaproj. Kaj kun la forpaso de tempo, li eble tute forgesis pri tio. Li estis vere bona kuiristo, ke kiam ajn potencaj oficistoj aŭ riĉuloj en la ĉefurbo volis okazigi festenon, ili ĉiam dungis lin por tio. Li laboris diligente, kaj lia enspezo estis tre alta.
Somere en la jaro 661, Fang promenis ekster la pordego de Ŝjŭanjan-urbo. subite, ekblovis ŝtormo, kaj nigriĝis la ĉielo. Pluvego ekverŝis kun fulmoj kaj tondroj.
Timiga tondrego eksonis ĉe la urbomuro, kaj stuporigis ĉiujn homojn ĉirkaŭajn. Kiam ili sin retrovis, ili vidis viron genuanta en la pluvo. Liaj hararoj distaŭziĝis, kaj liaj okuloj ŝveliĝis. Kun la mentono premanta al la brusto, li estis kvazaŭ kapo-hakota kondamnito.
Oni rigardis atente, kaj trovis, ke lia kapo preskaŭ detranĉiĝis. Lia kapo apartiĝis kaj la cerbo elfluis de la kapverto. Li similis al tiu, kies kapo estis hakita de ekzekutistoj.
"Haj, ĉu ne Feng Jŭan, la fama kuiristo?"
"Jes, prave." iu respondis. "Eble tio estas la rezulto de mortigo al la kaproj destinindaj al liberiĝo."
Oni nenian povas eskapi de la prijuĝo kaŭzita de si mem.