Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 79. La Vizaĝo de Buĉisto
 
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Ĉjan Meiŝji iam notis la rakonton de Ŝjŭe Ĉjinggŭan, la buĉisto de kaproj. Ŝjŭe havas vendejon por vendi kapran viandon kaj kapran supon. La bongusteco de lia kapra supo famis eĉ en malproksimo, kaj allogis multajn klientojn proksimajn kaj malproksimaj. Iuj eĉ vojaĝis tagojn por gustumi lian supon, kaj poste forlasis kontente.
Ŝjŭe riĉiĝis post nelonge pro la prospero de lia negoco.
Pluraj el liaj amikoj estis budhanoj, kaj admonis lin ne plu mortigi kaprojn. "Vi jam gajnis sufiĉan monon. Ne estu tiel avida. Ni ja ne estas bestoj en la ĝangalo, vi scias. Mortigi bestojn estas terura kulpo kontraŭ la universo. Vi ne povas eskapi de tio. Frue aŭ malfrue vi pagos pro via konduto, kaj tiam kiom ajn vi riĉas, tio ne donos al vi helpon."

  "Rigardu Ŝjŭe, kial vi ne faru alian negocon per via mono? Vi povas gajni monon per tio, kaj samtempe, vi povas penti kaj fari bonajn aferojn por rekompenci ĉiujn viajn kulpojn. Alie, malfeliĉo trafos vin kaj ankaŭ viajn infanojn kaj prainfanojn."
   Neniu volas aŭskulti bonan admonon malplaĉan. Ŝjŭe mokis, "Mi ne estas tiel malsaĝa por kredi je la mitoj de maljunulinoj. Ĉu vi opinias, ke vi povus timigi min per la feaj rakontoj? Kulpo kontraŭ universo! Kia sensencaĵo!"
   Kiam Ŝjŭe estis en ĉirkaŭ kvardek jaroj, li eksuferis de stranga malsano. lia buŝo etendiĝis kaj la mentono longiĝis. Liaj okuloj perdis antaŭan brilecon. Efektive, li mienis pli kaj pli simila al kapro.
   Post nelonge, ĉiuj lokaj loĝantoj sciis, ke la vizaĝo de Ŝjŭe Ĉjinggŭan similas al tiu de kapro. Ili do ĉiuj alvenadis por rigardi per si mem. Kvankam ili povis diri nenion al li, tamen ĉiutage aroj da homoj venis por rigardi lin. Sin kontentiginte de la rigardo, ili sin turnis al siaj amikoj kaj flustris inter ili kaj kapjesis. Ŝjŭe laĉiĝis de tio. Neniu el la kuracistoj povis kuraci lin, kaj ankaŭ ili ĉiuj konsentis, ke li vere mienas kiel kapro.
   Ŝjŭe afliktiĝis tiel, ke li opinis sin freneza, sed li estis tro obstina por konfesi, ke li eraris. li rifuzis agnoski, ke li ne devus mortigi tiel multajn kaprojn.
   Fine, li falis en riveron kaj dronis dum komerca vojaĝo. Oni eĉ ne povis trovi lian kadavron.
   La humiliĝo kaj subita morto ja estus eviteblaj por malfeliĉa Ŝjŭe. Se li estus ne tiel avida, kaj volontus pensi pri la konscienco, li povus vivi longan kaj feliĉan vivon.

  Sed malfeliĉe, la mono, obstineco kaj malsaĝo estis pli valoraj al li ol feliĉo, bonfarto kaj saĝo.