La ĉefurbo de Anhŭi-provinco havas interesan nomon: Hefej. Tio signifas "Kuna Dikeco".
Ne malproksime, en Pajtoŭ-vilaĝo estis porko-buĉisto nomata Ŝjŭan la Kvara. Li havis dudekjaran sperton de buĉado. Li enespezis multe de tiu ĉi profesio, kaj ŝparis monon atenteme, do li havigis al si tri ĉambrojn. Li loĝis en unu, kaj elpruntis la aliajn ĉambrojn. Li ankaŭ posedis cent akreojn da fekunda kampo.
Alivorte, li jam havis sufiĉan monon por retiriĝi kaj trapasi sian restan vivon. Sed estis malmultaj homoj, kiuj scias, ke li jam havas sufiĉan. Fakte, Ŝjŭan tiel kutimĝis al buĉado, ke li sentus ĝenatecon se li trapasus tagon sen mortigi. Eĉ la feriotagon li ĉiam pasigis akrigante la tranĉilon.
Li ellitiĝis frue iumatene kiel kutime por komenci la tagan laboron. Lia edzino iris al la necesejo ĉe la porkejo. Ŝi senatente ĵetis rigardon al la porkejo, kaj ekkris. Je tio la edzo alkuris haste.
"Kio okazas? Kio okazas?"
"Mi rigardis en la porkejon, kaj vidis du virinojn kuŝantaj tie, anstataŭ la porkojn. Mi opiniis, ke tio estas iluzio. Mi do frotis al mi la okulojn kaj rigardis atente, tamen mi certiĝis, ke tio estas du virinoj, sed ne porkoj. "
"Mi pensas, ke tio estas ia aŭguro. Mia kara! Bonvolu ne plu mortigi porkojn!"
'Ha, ha, ha!" Ŝjŭan la Kvara ekridis. "Vi havas strangan humoron! Eble vi ankoraŭ ne sobriĝis de la sonĝo?"
Sinjorino Ŝjŭan vidis, ke li ne obeis ŝian admonon, ŝi do prenis lian tranĉilon kaj ĵetis ĝin en fekejon de la necesejo. Ŝjŭan la Kvara ne mortigis tiun tagon, sed li eliris kaj aĉetis novan tranĉilon.
En la sekva tago, Sinjorino Ŝjŭan petis siajn gepatrojn veni kaj admoni la edzon. "Rigardu, vi jam havas multan monon pli ol sufiĉan por la via resta vivo. Kial vi ankoraŭ ne sekvu la admonon de via edzino kaj ĉesigu la mortigon de la porkoj?"
"Sed estas mia profesio mortigi porkojn."
"Se vi ne rezignos tion, nia filino eksedziniĝu de vi."
Ŝjŭan pensis pri la geedza vivo de longaj jaroj, kaj ankaŭ pri la mono gajnita de li mem per buĉado de porkoj.
"Do ŝi eksedziniĝu."
Ŝjŭan donis al sia eksedzino duon da havaĵo kaj ankaŭ la rajton prizorgi ilian infanon. Kiam ĉio estis decidita, Ŝjŭan revenis al sia laboro, kaj buĉis la porkojn, kiujn lia eksedzino iam opiniis, ke ili estas virinoj.
Li mortigis ankaŭ iliajn porkidojn. Sed ĵus kiam li finis tion, iu enkuris kaj informis lin, ke lia infano subite mortis.
Ŝjŭan ekpentis, tamen li estis tro obstina por konfesi, ke li eraras. Li komencis partpreni en la hazardoluladon por forgesi sian malĝojon. Sed post nelonge, ĉiuj hazardoludantoj sciis bone, ke kiam ajn Ŝjŭan venis al la tablo, iliaj poŝoj pleniĝos de mono, ĉar li perdadis monon ĉiufoje.
Post nelonge, li perdis ĉiujn havaĵojn pro la monludado.
"Kion fari?" li diris: "Mi nur povas repreni mian profesion mortigi porkojn, ĉu?" Li kolektis iom da mono kaj aĉetis plurajn porkojn bredotajn por mortigi. Sed antaŭ ol pasis monato, li ekmalsaniĝis kuŝante surlite.
Li suferis de iu stranga malsano. La sango kaj puso senĉese fluis el lia nazo, kaj tio doloris lin tiel, ke li kriis plengorĝe. Kiam oni aŭdis tion, ili ĉiam opiniis, ke tio sonas same kiel la vekrio de la buĉata porko.