Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 76. Kvaropaj Hundidoj
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Iam estis maljunulo nomata Ĝu Ping. Li estis ĉiam bonkora, kaj ŝatis precipe bestojn. Iutagoe, li eliris por viziti parencon. Kiam li atingis tien, li vidis, ke la parenco eltrenis kvar hundidojn.
   "Kion vi faras kontraŭ ili?" Ĝu Ping demandis.
   "Mi enterigos ilin. Nia hundo samtempe naskis kvar idojn. Kaj oni diras, ke kvar hundidoj naskitaj samtempe alportos malbonan sorton. Mi do mortigu ilin."
   "Ĉu vi bonvolas doni ilin al mi?"
   "Forportu ilin, se vi volas." Tiel Ĝu Ping fariĝis mastro de la kvar hundidoj amindaj kaj viglaj. Li prizorgis ilin atente kaj ofte ludis kun ili. Post nelonge, ili fariĝis sanaj kaj fortaj hundoj.
   Iun vesperon, kiam Ĝu sidis en la hejmo, li aŭdis sibladon el la herboj ekstere. La sono pli kaj pli laŭtiĝis kaj kaj ankaŭ pli kaj pli proksimiĝis. Komence, tio similis al flustrado, sed poste, similis al ventego hurlanta tra la valo.
   Ĝu eliris por inspekti, kaj li vidis grandan serpenton ĉe la pordo. Ĝia korpo dikis kiel turnilo de ĉaro. Ĝi rigardis ĉirkaŭen sovaĝe per grandaj kaj timigaj okulojn. Ĝia brile ruĝa lango etendiĝis kaj tordiĝis.
   Kiam ĝi ekvidis Ĝu, ĝi sin ĵetis al li kiel sago de la pafarko. Ĝu estis timigita tiel, ke li stuporiĝis kaj eĉ ne povis krii.

  Ĝuste en lia danĝerego, la kvar hundoj sturmis fluge al la giganta serpento. Ili sentime atakis la gigantan monstron de kvar flankoj, bojante kaj hurlante.
   La bruo alvenigis la najbarojn, tamen neniu el ili aŭdacis proksimiĝi la la serpentego, krom hurai por la bravaj hundoj de malproksime.
   Post nelonge, la hundoj jam mordis en la gorĝon de la serpentego. Ili sin tenis malproksime kaj la serpento ne kapablis mordi ilin. La sango de la serpento elspruĉis kaj ĝi mortis momenton poste.
   La hundoj inspektis la korpon de la serpento per atenda snufo. Ili malestime ĵetis teron al ĝia kadavro kaj kuris al Ĝu Ping kun lango etendanta kaj vosto svinganta. Ĉiuj najbaroj aplaŭdis kiam Ĝu Ping kaŭriĝis por karesi la hundojn. La hundoj likis liajn vizaĝon kaj manojn.
   "Kiu diris, ke hundoj naskiĝintaj kvarope donos malbonan sorton?" Ĝu Ping diris al siaj hundoj.
   "Mi neniam imagis, ke mi savis vian vivon, kaj iam vi ankaŭ savos min."
   "Savi la vivon al aliaj ja estas savi la vivon al si mem!"