Lia nomo estis Ŭang, kaj oni moknomis lin Veneno. Li loĝis en Henglin ekster Ĉangĝou-urbo, Ĝjangsu-provinco. Ĉe Henglin estis akreoj da fragmitoj, kaj tie vivis multaj paseroj. Veneno Ŭang bredis ferocan aglon kaj trejnis ĝin atenteme. Poste, li faris grandan reton kaj portis ĝin al la fragmitejo. Li ellasis la aglon, kiu flugis tien kaj reen en la ĉielo. Kiam la paseroj vidis sian naturan malamikon, ili disflugis ĉien panike, kaj multe el ili entrudis en la reton de Veneno Ŭang. Certe, oni ne povas teni la katenitajn paserojn longe. Ili preferas sin mortigi morde rompinte sian langon ol vivi longe en la kaĝo. Kaj krome, Veneno Ŭang ankaŭ ne volis bredi ilin en la kaĝo. Li rompis ilian kapon per granda ŝtono kaj portis iliajn korpojn al bazaro por vendi kiel viandon. Tio estas lia vivrimedo, kaj li fieris pri sia artifiko.
Pro kio oni kromnomis lin Veneno? Li estis malica kaj kruela. Li ĉiam volis agi laŭ sia propra plaĉo, spite al onia admono. Se iu senatente tuŝis lian paseran reton, li blasfemadis lin per plej timigaj kaj malbonaj vortoj, kiujn li kapablas elpensi. Li povis senĉese insultadi tutan tagon. Pro tio, ĉiuj en la regiono sciis lin, kaj malestimis lin.
Finfine, li eksuferis de stranga malsano, kiun neniu el la kuracistoj vidis. La tuta korpo doloregis al li, ke li ruliĝis tien kaj reen en la lito. Li ĝemis, ploris, kaj petadis kuracistojn helpi, sed neniu el ili sciis kiel kuraci lin. Li tute perdis la estintan arogantecon, kaj lia vizaĝo distordiĝis de doloro. Kiu ajn venis, li ĉiam petis murmure, "Estu bonkora al mi, kaj bonvolu min helpi." Sed neniu sciis kion fari kontraŭ tio. Liaj najbaroj diris, ke liaj voĉo kaj aspekto similas al tio de la rete katenitaj paseroj.
Plurajn tagojn poste, la doloro suferigis lin tiel, ke li morde rompis sian langon kaj mortis. Li mortis en terura maniero, ĉar li havis teruran vivon.