Gujĝou estis maldisvolviĝinta regiono en Ĉinio. Ĝi estas monteca provinco en la
sudokcidento. Tie vivis homo nomata Lu, kiu ŝatis manĝi angilojn tiel, ke sen
angiloj li ne povis manĝi.
Se iu demandis, pro kio li manĝis tiel multajn angilojn, li ĉiam respondis: "Ili estas vere bongustaj."
En iu tago kiam li estis sesdek-jara, li iris al la bazaro por aĉeti plurajn angilojn freŝajn kaj dikajn.
Vendisto kriis, "Volas aĉeti fiŝojn? fiŝojn vivajn, freŝajn kaj dikajn! Aĉetu ĉitie!"
"Ĉu vi havas angilojn?" demandis Lu.
"Ĉitie en tiu urno," respondis la vendisto. Lu volvis la manikon kaj etendis la brakon en la urnon por elekti dikajn angilojn. Li estis tiel sperta, ke li povas elekti bongustajn angilojn nur per sento anstataŭ per vido.
Sed la afero iris malsame tiutage. Kiam li etendis sian brakon en la urnon, lia vizaĝo subite perdis la ordinaran koloron, kaj li ekblekis kiel vundita bovo. Ĉiuj rigardis al li, kaj ili vidis, ke ĉiuj angiloj en la urno atakas lian brakon, kaj mordas lin laŭeble perforte.
Neniu sciis, kion fari. Ili neniel povis preni la angilojn for de la brako. Iu kuris al la hejmo de Lu, kaj liaj geknaboj elkuris por savi lin per akra tondilo. Kiam ili detondis la angilojn, la kapoj restis en la brako, kun la dentoj profunde pikintaj en la karno. Kiam ili finfine elprenis la kapojn de la angiloj, la karno jam defalis de la brako de Lu, kaj li mortis de dolorego.