Iam estis oficisto, kiu ĵuris neniam mortigi vivestaĵojn, sed lia edzino estis malica kaj frandema. Ĉiutage ŝi mortigis plurajn bestojn por fari el ili bongustan pladon. Ŝia edzo neniam manĝis tiajn mortintajn bestojn. Iutage ŝi ordonis pretigi abundan festenon por celebri sian naskiĝtagon. Ĉiuj porkoj, ŝafoj, kokinoj, kaj anasoj vekriis malĝoje, ĉar ili sciis, ke venos ilia fino.
Vidinte tion, la oficisto sentis grandan bedaŭron. Li admonis al la edzino: "Morgaŭ estos via naskiĝtago, sed ĉiuj tiuj bestoj mortos de tio. Vi devas domaĝi ilin kaj fari bonan aferon.”
Tio flamigis ŝin. Ŝi insultis: "Vi volas, ke mi fariĝu budhano kaj ĵuru ne plu mortigi bestojn? Se ĉiuj tion faros, en pluraj jaroj ĉie estos plena de bestoj. Mi ne obeu vin".
Ŝi atendis la festenon ĝojplene en la sekva tago. Kiam oni eltiris la unuan porkon kaj pikis ĝin per tranĉilo, ŝia animo iris en ĝian korpon, kaj ŝi sentis, ke la tranĉilo estas pikanta en ŝian propran korpon kaj disiganta ŝin.
Poste, kapro estis mortigata, kaj ŝi suferis de la sama sento, kiun suferis la kapro kiam ĝi estis mortigata. Jen venis la vico de kokino, kaj ŝia animo eniris en la kokinan korpon, kaj ŝi sentis, ke ŝia kolo estis torde rompita. Ŝi neniam imagis pri tiel granda sufero. Ĉiufoje, kiam iu ajn besto estis mortigata, ŝi sentis ĉiun ĝian doloron. Ŝi komprenis, ke ŝi kulpas. Ŝi diris al la kuiristoj, ke ili ĉesu mortigi la bestojn, sed forliberigu ilin.
Ekde tiam ŝi neniam plu mortigis bestojn nek manĝis viandon. Ŝi sciigis al ĉiuj, kian doloron la bestoj suferas, kiam ili estas mortigataj, kaj kiel malĝuste estas, ke oni mortigas la neparoleblajn bestojn nur por manĝi.
Ŝi vivis longan vivon pro siaj bona konduto kaj kompatemo.