Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa

23. Abeloj kaj Miskondamnito

 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

 

  Iun tagon, kelnero en restoracio hazarde vidis, ke abelo falis en la vin-urnon kaj baldaŭ dronos. Li sentis kompaton, etendis manĝbastoneton al ĝi, kaj per tio savis ĝian vivon. Li demetis la manĝbastoneton, kaj rigardis la ĵus savitan abelon. La abelo frapetis la flugilojn por sekiĝi pli rapide. Post kiam ĝi tute sekiĝis, ĝi forflugis zumante.
   La kelnero rimarkis poste, ke multaj abeloj sorĉitaj de la vina parfumo dronadis en la vino. Li do ekpriatentis tion kaj savis multajn abelojn.
   Tiel pasis multaj jaroj. Iun tagon, lakeoj de la juĝejo entrudiĝis en lian restoracion neatendite. Nenion dirinte, ili katenis lin kaj eskortis lin al la juĝejo. Kiam li atingis la juĝejon, li eksciis, ke li estis denuncita per falsaj akuzoj. Iuj arestitaj banditoj enviis lin, kaj pretendis, ke li estas kunulo de ili. La juĝisto arestis lin, kaj decidis ekzekuti lin kune kun la banditoj.
   La kelnero protestis, ke li estis senkulpa, sed la juĝisto opiniis lin kulpulo ĉar la banditoj denuncis lin. Li tute malesperiĝis kiam li vidis, ke la juĝisto ekprenis la ruĝan penikon por subskribi la ekzekutan anoncon de li.
   Apenaŭ la juĝisto ekskribis per la ruĝa peniko, zumado eksonis pli kaj pli proksime. Grego da abeloj svarmis tra la fenestroj kaj sidiĝis sur la penikon de la juĝisto. La juĝisto svingis la penikon por forigi ilin, tamen, pliaj abeloj alflugis. Ili ne pikis lin, sed nur restis tie sencede.
   La juĝisto opiniis tion kurioza. "Eble," li pensis, "la abeloj alflugis por malhelpi miskondamnon."
   Tiel pensante, la juĝisto denove ekzamenis la kazon, kaj trovis kontraŭdiron en la banditaj konfesoj. Li pridemandis ilin refoje, kaj fine certigis al si mem, ke li preskaŭ ekzekutos senkulpulon.
   Post kiam la juĝisto proklamis, ke la kelnero estas senkulpa, la abeloj forflugis. La juĝisto demandis al la kelnero, ĉu li scias bone, pro kio la abeloj alflugis por savi lin.
   "Mi vere ne scias, Via Juĝista Moŝto. Sed eble pro tio, ke mi savis multajn abelojn falintajn en vin-urnojn kaj baldaŭ dronontajn. Ili alflugis por la parfumo, kaj ili ne povis elflugi se ili falis en la urnon. Kiam ajn mi vidis tion, mi ĉiam savis ilin. Mi supozas, ke nun ili alflugis nur por savi min, Via Juĝista Moŝto."
   "Vere eksterordinare! Vi saviĝis el danĝero de morto. Memoru, ke via bona konduto savis vian vivon. Poste klopodu fari pli multajn bonajn aferojn laŭeble. Vi certe gajnos pli bonan rekompencon."
   La juĝisto diris prave. La kelnero daŭrigis sian bonfaron, kaj la servo de la restoracio pli kaj pli prosperis. Li vivis longan, feliĉan vivon kaj mortis pace en riĉego.