En malgranda kabano vivis soleca homo.
Li nomiĝis Sun Ljangsi. Li estis sufiĉe malriĉa, sed honesta kaj bonkora. Li faris diversajn laborojn por sin vivteni, sed lia enspezo estis sufiĉe malmulta, tamen kiam ajn li vidis beston en kaptilo, nur se li havis monon, li ĉiam aĉetis kaj liberigis ĝin en la arbaron.
Tiel li savis multajn bestojn, sed ŝparis al si neniom da mono. Li estis ankoraŭ sufiĉe malriĉa.
Kiam li estis tro maljuna por labori, li sin vivtenis per almozpeto. Kiam li superis 70 jarojn, li estis tro malforta por ellitiĝi kaj forpasis post nelonge.
Sun Ljangsi havis nek parencon nek amikon. Li estis tiel malriĉa, ke li eĉ ne havis ĉerkon. Laŭ ĉinoj, se la mortinto ne estas entombigita, lin trafas la plej malbona destino. Neniu prizorgis lin. La najbaroj estis same mizeraj kiel li. Ili ne sciis, ke li jam mortis. Eĉ se ili informiĝus pri tio, ili havus neniom por aĉeti ĉerkon kaj entombigi lin.
En la mateno post la morto de Sun Ljangsi, la najbaroj surpriziĝis kiam ili vidis, ke la ĉielo estas plena de birdoj. Miloj da birdoj alflugis de diversaj direktoj en la kabanon de Sun Ljangsi. La najbaroj eniris por esplori kaj trovis, ke li kuŝas morta. Ili supozis, ke la birdoj alvenadas por manĝi lian karnon.
Tiam ili vidis, ke ĉiu el la birdoj alportas peceton da tero en la beko, kaj metas ĝin sur la korpon de Sun Ljangsi. Tiamaniere ili esprimis sian dankemon al li.
Miloj da birdoj alflugadis tien kaj reen, kaj antaŭ la tagmezo, ili jam enterigis la kabanon kaj faris ĝin tombo de la maljunulo.
La najbaroj estis ege kortuŝitaj de tio. Ekde tiam ili ne plu kaptis la bestojn per kaptiloj aŭ retoj.