En antikveco, tre malmultaj homoj ĉie en la mondo scipovis legi kaj skribi. En Ĉinio la gepatroj esperis, ke ili povas gajni pli multe da mono por sendi siajn filojn al lernejo. Tiel la filoj povis lerni kiel legi kaj verki de la instruisto. Se ili lernis tre diligente kaj trapasis la registarajn ekzamenojn, ili povis gajni postenon en la registaro. Tio donis estimon, honoron kaj potencon al la tuta familio. Sed la ekzamenoj estas tre malfacilaj. Multaj lernantoj partoprenis en la ekzamenoj foje kaj refoje ĝis la maljuniĝo sed neniam sukcesis.
Iun jaron, du fratoj Song Ĝjao kaj Song Ĉji iris kune al la ĉefurbo por partopreni en la kortega ekzameno. Ili renkontis bonzon sur la vojo, kaj ĉi Antaŭa rigardis atente al Song Ĝjao kaj diris: "Je la vido al vi mi scias bone, ke vi savis multe da vivestaĵoj. Laŭ via destino vi malsukcesos en la kortega ekzameno, tamen ĉar vi savis tiel multajn vivojn, ĉijare vi gajnos la plej altan lokon en la ekzameno. Lasu min, humila bonzo, esti la unua gratuli al la estonta oficisto."
Song Ĝjao opiniis tion stranga kaj demandis: "Kiam mi savis multajn vivojn?"
La bonzo diris: "Iam vi savis multajn formikojn el danĝero."
"'Kio? Ĉu vi signifas, ke savi malgrandajn formikojn ja signifas savi la vivojn?"
"Prave. Ĉiuj vivestaĵoj havas siajn proprajn vivon kaj destinon, eĉ malgrandaj insektoj kiel formikoj. Via malpli aĝa frato destinis gajni la plej altan poenton en ĉi tiu ekzameno antaŭe, sed vi ne malpli superos ol li."
La fratoj Song neniel kredis tion. Kiam ili forlasis la bonzon, Ĉji demandis al Ĝjao: "Ĉu vi vere savis amason da formikoj?"
"Jes." Respondis la frato, "Iam mi vidis formikojn dronontaj, mi do faris ponteton per peco da bambuo kaj tiel eldanĝerigis ilin."
La kortega ekzameno estis multe pli grava ol la formikoj kaj la antaŭdiro de la bonzo. Ili forgesis ĉion kiam ili hastis al la ĉefurbo kaj daŭre relernis siajn studobjektojn.
Post la ekzamena, la oficistoj kontrolis ĉiujn ekzamenpaperojn, kaj sendis la rezulton al la reĝo. Song Ĉji gajnis la plej multajn poentojn en la tuta regno. Song Ĝjao gajnis la dekan, tkiu estas ankaŭ sufiĉe alta loko. La reĝo rigardis la nomliston de tiuj kun plej multaj poentoj.
"Ne devas esti tiel," La reĝo diris: "Song Ĉji gajnis la unuan lokon, pli alta ol tiu de sia pliaĝa frato Song Ĝjao. Ne decas, ke la malpliaĝa frato okupas la lokon pli altan ol la pliaĝa. Song Ĝjao estu la unua kaj Song Ĉji, la deka."
Oni sekvis la ordonon de la reĝo. Informiĝinte pri tio, ambaŭ fratoj rememoris la antaŭdiron de la bonzo, kaj ekridis. Ili ekvojaĝis hejmen por informi la gepatrojn pri la bona novaĵo kaj sur la vojo ili speciale faris viziton al la bonzo por danki por lia inteligenteco.
Nelonge poste, la rakonto aŭdiĝis en la tuta lando. Ĉiuj sciis, ke Song Ĝjao gajnis la unuan lokon pro savo de formikoj.