En Ŭenĝou, Ĝeĝjang-provinco estis knabo nomata Ŝjao Ĝen. Iun nokton li sonĝis, ke feo en ora kostumo venis kaj diris al li: "Vi nur povos vivi ĝis dek ok jaroj, Knabeto." Li eksentis timon post vekiĝo. Li malĝojis, ke li devos morti tiel juna.
La patro de Ŝjao Ĝen estis registara oficisto. Li estis honesta, tial li promociiĝis kaj estis sendita al Siĉuan-provinco malproksime de sia hejmloko. Ŝjao Ĝen ne volis forlasi la hejmon, ĉar li sciis bone, ke li ne povos vivi longe. La patro sciis nenion pri la sonĝo de la filo kaj insistis, ke li iru kune.
Je la tago kiam la patro venis al sia posteno, la lokaj oficistoj festenis por bonvenigi lin, kaj ankaŭ Ŝjao Ĝen estis invitita. Kiel kutime, en la speciala festeno tri pladoj estis servitaj antaŭ la ĉefa manĝaĵo nomata "jadbastona supo".
La metodo fari la jadbastonan supon estis tre kruela. Oni ĝisruĝe ardigis feran bastonon kaj penetrigis ĝin en mamon de la bovino por ke la lakto koaguliĝu al la ĝi. Kiam oni eltiris la bastonon, tiuj aspektis el blanka jado, kaj iuj opiniis la supon el tio bongusta.
Dum Ŝjao Ĝen atendis la komenciĝon de la festeno, li hazarde iris en la kuirejon. Tiam li vidis bovinon ŝnure ligitan al kolono kaj feran bastonon ardigatan en brulanta forno. Li do demandis al kuiristo, kaj la kuiristo respondis al li, kion oni faros. Informiĝinte pri tio, Ŝjao Ĝen hastis al sia patro kaj petis, ke li haltigu ilin. Li petis: "Oni penetrigos ruĝe ardigitan bastonon en mamon de bovino por fari bongustan manĝaĵon, tamen, kiel dolore suferus la bovino. Paĉjo, bonvolu haltigi ilin. Ne lasu ilin fari tiel teruran manĝaĵon!"
Lia patro estas viro bonkora, do li senprokraste ordonis ilin ŝanĝi la menuon kaj liberigi la bovinon. Plurajn noktojn poste, la feo en ora kostumo revenis en la sonĝon de Ŝjao Ĝen. Ĉifoje li diris kun ĝojo: "Knabeto, vi faris bonan aferon kaj ne plu mortos juna. Kaj krome, vi sukcesos en la kortega ekzameno kaj fariĝos unu el la plej altaj oficistoj en Ĉinio. Tio estas la rekompenco por via bonfaro."
Ŝjao Ĝen elkreskiĝis kaj vere gajnis altegan pozicion en la kortego, kaj krome li vivis ĝis pli ol naŭdek jaroj.