72. LA MEDITANTA GARDISTO DE SEKURECO

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  

 

  [Sentimeco]

  Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis en riĉa kaj potenca familio. Kiam li plenkreskis, li malkontentiĝis pri la ĉasado al ordinaraj plezuroj de la homa mondo. Li do rezignis sian antaŭan vivmanieron, inkluzive de siaj riĉeco kaj pozicio, iris al la montpiedo de Himalajo kaj fariĝis sanktulo.

  Okazis, ke mankis al li salo, do li decidis eliri por peti almozon. Li renkontis karavanon kaj iris kune kun ĝi sur iom da vojo dum sia vojaĝo. En la vespero oni haltis kaj starigis tendojn.
La sanktulo ekpromenis sub proksima arbego. Li koncentris siajn pensojn ĝis li iris en altan mensstaton. Promenante, li restis en tiu stato dum la tuta nokto.

  Samtempe 500 banditoj ĉirkaŭis la kampadejon. Dum ili atendis ĝis post la vespermanĝo kiam ĉiuj kuŝiĝis por tranokti, ili rimarkis la sanktulon antaŭ sia ekatako. Ili diris inter si: "Tiu viro certe estas gardisto de sekureco. Se li vidos nin, li avertos la aliajn. Do ni atendu ĝis lia endormiĝo, kaj poste faru niajn priŝteladon kaj prirabadon."

  La banditoj tute ne sciis, ke la sanktulo estas tiel profundiĝinta en la meditado, ke li tute ne rimarkis ilin aŭ ion ajn pri tiu afero. Do ili daŭre atendis lian endormiĝon, sed li senĉese iradis ĝis ekaperis la lumo de aŭroro. Nur tiam li finis la meditadon.

  Sen ŝanco por prirabi la karavanon, la banditoj malesperiĝis kaj forĵetis siajn armilojn. Ili kriis: "He, vi en la karavano, se via gardisto ne sin tenus maldorma tra la tuta nokto promenante sub la arbo, ni jam prirabus vin ĉiujn. Bone rekompencu lin." Tion dirinte, ili forlasis la karavanon por serĉi alian okazon.

  Jam taglumiĝis kiam la homoj en la karavano vidis la bastonojn kaj ŝtonojn forĵetitajn de la banditoj. Tremante pro timo, ili iris al la sanktulo. Ili salutis lin respektoplene kaj demandis, ĉu li vidis la banditojn. "Jes, mi vidis ilin nur matene," li respondis.

  "Ĉu vi ne timas?" ili demandis. "Neniom." respondis la Iluminiĝinto, "La ekvido al la banditoj nur timigas riĉulojn. Sed mi ne estas riĉulo. Mi havas nenion valoran por la rabistoj. Do kial mi timas ilin? Mi havas nek zorgon en la vilaĝo, nek timon en la arbaro. Posedante nur amon kaj kompatemon mi sekvas la rektan vojon al la Vero."

  Tiamaniere li predikis pri la sentimeco al la fortunaj homoj de la karavano. Liaj vortoj pacigis ilin, kaj ili honoris lin.

  Li mortis kaj renaskiĝis en alta ĉiela mondo praktikinte la Kvar Sanktajn Mensstatojn dum la longa vivo.

  La moralinstruo estas: Estas avantaĝo se oni restas ĉe sanktulo.

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com