73. DEKSES SONĜOJ

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  

 

  [Ĉapitro 1. Paniko]

  Iam antaŭe estis reĝo nomata Brahmadato, kiu regis en Benareso de norda Hindio. Iunokte li faris dek ses terurajn sonĝojn. Matene li vekiĝis en malvarma ŝvito kun sia koro bateganta brue en la brusto. La dek ses koŝmaroj preskaŭ timigis lin ĝis morto. Li supozis, ke ili signifas baldaŭ okazontajn teruraĵojn. En paniko li tuj alvenigis siajn palacajn pastrojn por peti de ili konsilojn.

  Kiam la pastroj atingis la reĝan dormoĉambron, ili demandis la reĝon, ĉu li ripozis bone. Li informis ilin, ke li pasigis la plej teruran nokton en sia tuta vivo, timiĝis ĝismorte de la dek ses teruraj sonĝoj, kaj malgraŭ ĉio li volas trovi iliajn signifojn.

  Je tio ekbrilis la okuloj de la pastroj. Ili demandis lin: "Kio estis tiuj sonĝoj, Via Reĝa Moŝto?" Reĝo Brahmadato rakontis al ili ĉiujn dek ses sonĝojn. La pastroj tuj sin frapis je la kapo kaj kriis: "Ho, Kiel terure! Estas nenio pli malbona ol tio, Via Reĝa Moŝto. Tiaj sonĝoj signifas nenion alian ol granda fatalaĵo!"

  La reĝo demandis ilin: "Kian fatalaĵon, pastroj? Vi devas tuj diri al mi pri la okazaĵo!" Ili respondis: "Certe, Via Reĝa Moŝto, tiuj sonĝoj aŭguras, ke okazos unu el la tri fatalaĵoj, terura pereiĝo de la regno, via vivo aŭ la kortega riĉaĵo."

  La reĝo sentis grandan timon. Li tordis siajn manojn kaj ŝvito kovris lian tutan korpon. Li tremis tutkorpe pro teruro. Li demandis: "Diru al mi, eminentaj palacaj pastroj, ĉu estas metodo por eviti la fatalaĵon?" "Vere, estas tre danĝere," ili respondis, "se vi nenion faros, la fatalaĵo estos ne evitebla, sed ni havas bonan metodon. Se ni nenion kapablus fari kontraŭ tio, niaj trejnado kaj lernado estus senutilaj. Kredu nin, Via Reĝa Moŝto."

  La timigita reĝo kriegis: "Diru al mi kion fari, pastroj. Mi faros ĉion! Kion vi faros por savi min, miajn regnon kaj riĉaĵon?" "Ni devas mortigi kvar el ĉiuspecaj vivantaj bestoj kiel specialan oferadon!"

  Reĝo Brahmadato tiel teruriĝis, ke li ne plu kapablis pensi racie kvankam li kutime estis ĝentila, bonkora kaj kompatema.

  Paraliziĝinte pro timo, li metis ĉiujn siajn esperojn kaj fidojn sur siajn pastrojn. Li donis al ili permeson por prepari la grandan mortigon.

  La pastroj diris: "Ne timu, Via Reĝa Moŝto. Ni ĉion aranĝos. Ni evitos la okazontan fatalaĵon!" Ili sciis bone, ke ili ricevos grandan rekompencon por okazigi la oferan ceremonion, kaj la viando de la mortigitaj bestoj ankaŭ apartenos al ili. Ili pensis kaŝe: "Tio estas plej bona metodo por ke ni havigu al ni grandan sumon da mono, kaj bonajn manĝaĵon kaj drinkaĵon!"

  La pastroj ekagis por okazigi la plej grandan oferceremonion, kiu neniam vidiĝis en Benareso antaŭe. Ekster la urbo ili fosis gigantan kavon, en kiun ili metis la plej perfektajn el ĉiuj birdoj, fiŝoj kaj surteraj bestoj. El ĉiu speco ili elektis kvar por mortigi en la ceremonio. Tio estis fama oferceremonio nomata "Kvar-el-ĉiuj".

  La supera instruisto de la palacaj pastroj havis lernanton junan kaj promesplenan. Li estis ĝentila, kompatema, kaj bone edukita. Li estis scivola pri ĉio, kio okazos. Do li demandis sian instruiston: "Majstro, vi bone donis al mi saĝan instruon de antikvuloj. Ĉu vi bonvolus montri al mi, kie estas la instruo, ke mortigi vivon povos savi la vivon de aliaj?"

  La pastro respondis: "Kian demandon vi faris! Malfermu viajn okulojn kaj estu realisma, mia knabo. Ĉu vi ne vidis, ke la granda oferceremonio de 'Kvar-el-ĉiuj' riĉigos nin? Vi devas klopodi por helpi la reĝon reteni sian riĉaĵon!"

  La sincera kaj racia lernanto diris: "Vi ankoraŭ ne respondis min pri mia demando, Majstro. Se la oferado estos via laboro, ĝi ne plu havos rilaton kun mi!" Tion dirinte, li forlasis sian instruiston kaj iris al la reĝa plezura ĝardeno por pripensi, kion li faru.

  Okazis hazarde, ke la Iluminiĝinto naskiĝis en riĉa altklasa familio. Por multaj generacioj la viroj en la familio estis pastroj, kiel tiuj, kiuj preparis la oferadon 'Kvar-el-ĉiuj'. Sed kiam la Bodisatvo plenkreskis, li rezignis la vivon de riĉa pastro. Anstataŭe li iris en Himalajon kaj vivis kiel modesta arbara monaĥo. Li koncentris sian menson en meditado kaj eniris en superan mensstaton. Li gajnis la plej perfektan internan feliĉon, kaj eĉ mirakle supernaturajn povojn.

  Ĉiuj bestoj plaĉis al la arbara monaĥo. Kiam li aŭdis pri la okazaĵo en Benareso, li tuj pleniĝis de bonkoreco kaj kompatemo. Li pensis: "Mi devas instrui la sensciajn homojn kaj liberigi ilin el la ĉenoj de superstiĉo. Mi iros al la urbo senprokraste!" Poste li flugis tra la aero al Benareso per sia supernatura povo. Baldaŭ li sidiĝis sur rokon en la reĝa plezura ĝardeno. Lia ĝentila naturo igis lin glimbrili kiel ora sunlumo.

  La racia juna lernanto proksimiĝis kaj tuj eksciis, ke li estas granda sanktulo. Li riverence salutis lin respektoplene kaj sidiĝis sur la teron. La arbara monaĥo demandis lin: "Junulo, ĉu vi havas bonan kaj justan reĝon regantan ĉi tie en Benareso?"

  "Jes," diris la lernanto, "nia reĝo estas bona kaj bonkora. sed li estas misgvidita de la palacaj pastroj. Li faris dek ses terurajn sonĝojn, kiuj ege timigis lin. La pastroj kaptis la ŝancon kiam li informis ilin pri la sonĝoj. Ili konvinkis lin okazigi grandan oferceremonion kaj pro tio oni mortigos multajn bestojn. Ho, sanktulo, bonvolu diri al la reĝo, kion vere signifas liaj sonĝoj. Savu la senhelpajn vivestaĵojn el timo kaj morto."

  La sanktulo respondis: "Mi diros la veron al li se li venos kaj demandos min." "Mi invitos lin ĉitien, majstro," diris la junulo, "kaj bonvolu afable atendi momenton ĝis mia reveno."

  La lernanto iris al la reĝo kaj diris al li, ke mirinda sanktulo sidas sur roko en la reĝa plezura ĝardeno kaj li povas interpreti la sonĝojn de la reĝo. Aŭdinte tion, la reĝo tuj iris kun li en la ĝardenon. Granda homamaso sekvis malantaŭe.


  [Ĉapitro 2. Blekantaj Bovoj sen Batalado]

  Reĝo Brahmadato genue esprimis sian estimon al la sanktulo, poste sidiĝis ĉe li kaj demandis: "Via Moŝto, ĉu vi povas diri al mi la signifojn de miaj dek ses sonĝoj?"
  
  "Kompreneble mi povas," diris la arbara monaĥo, "diru ilin al mi, komence de la unuaj ok."
La reĝo respondis: "Jen estas la unuaj ok sonĝoj:
  virbovoj blekas sen batalado,
  nanaj arboj havas fruktojn,
  bovinoj suĉas lakton el la bovidoj,
  bovidoj tiras ĉarojn dum bovoj sekvas malantaŭe,
  ĉevalo manĝas kun du buŝoj,
  ŝakalo pisas en oran bovlon,
  ŝakalino manĝas ŝnuron de ŝnurfaranto,
  el unu poto superfluas akvo dum la aliaj potoj restas malplenaj."

  "Diru al mi vian unuan sonĝon," diris la monaĥo.

  "Via Moŝto, mi vidis, ke kvar tute nigraj virbovoj venis el kvar direktoj por batali en la palaca korto. Homoj venis de malproksime por rigardi la bovbatalon. Sed la virbovoj nur pretendis batali blekante unuj al la aliaj, kaj poste reiris tien, de kie ili venis."

  "Ho, reĝo," diris la sanktulo,"tiu ĉi sonĝo aŭguras la aferojn, kiuj ne okazos en la vivo de ni ambaŭ. En malproksima estonteco, reĝoj estos malbonaj kaj avaraj. Homoj ankaŭ estos malbonaj. Boneco malpliiĝos kaj malboneco pliiĝos. La sezonoj estos kapricaj, kun arda suno en vintraj tagoj kaj neĝaj ŝtormoj en la someraj. La ĉieloj estos malsekaj kun malmulte da nuboj kaj akvo. Rikoltoj estos mizeraj kaj homoj mortos de malsato. Tiam nigraj nuboj venos de kvar direktoj, sed post la tondrado kaj fulmado, ili forlasis sen pluvo kiel la blekantaj virbovoj, kiuj forlasis sen batalo en via sonĝo.

  "Sed ne timu. Tio ne damaĝos la nunajn homojn. La pastroj diris, ke la sonĝo postulas oferadon, nur pro tio, ke ili prenis tion kiel bonan metodon perlabori monon. Nun diru al mi vian duan sonĝon."

  "Via moŝto, mi sonĝis, ke nanaj plantaĵoj kreskis en alteco je ne pli ol futo, kaj poste floris kaj produktis fruktojn."

  "Reĝo," diris la sanktulo, "la kampoj estos tro sterilaj por planti plantaĵojn, kaj homoj havos mallongajn vivojn. La junuloj havos fortajn dezirojn kaj eĉ knabinoj havos bebojn kiel nanaj arboj produktantaj fruktojn.

  "Sed tio nur okazos en malproksima estonteco kiam la mondo dekadenciĝos. Kio estas via tria sonĝo, reĝo?"

  "Via moŝto, mi sonĝis, ke bovinoj suĉis lakton el siaj propraj bovidoj ĵus naskitaj," diris la reĝo, tremante pro timo.

  "Estu trankvila," diris la monaĥo, "tio ankaŭ ne okazos en nia vivperiodo. Sed iutage homoj ne plu respektos siajn gepatrojn kaj bogepatrojn. Ili donos ĉion al siaj propraj infanoj, preninte la havaĵojn de siaj gepatroj kaj bogepatroj. Ili kaprice nutros kaj vestigos siajn pliaĝulojn aŭ rifuzos vivteni ilin, do la pliaĝuloj petos kompaton de siaj propraj infanoj, kiel bovinoj suĉis lakton el siaj novnaskitaj bovidoj.

  "Sed estas klare, ke tio ne estas nuntempaj aferoj, reĝo, do timu nenion. Nun diru al mi vian kvaran sonĝon."

  Iom pli trankviliĝinte, la reĝo daŭrigis: "Via moŝto, mi vidis en sonĝo, ke ĉarojn tiras malfortaj kaj mallertaj bovidoj, dum grandaj plenkreskaj virbovoj sekvas malantaŭe. La bovidoj haltis kaj staris senmove, ne povante movi la peze ŝarĝitajn ĉarojn. Karavanoj ĉesigis la vojaĝon kaj la varoj ne povis portiĝi al la bazaro."

  "Estos tempo," diris la sanktulo, "kiam malbonaj kaj avaraj reĝoj ne plu respektos la juĝistojn saĝajn kaj spertajn. Anstataŭe ili enoficigos junajn kaj malsaĝajn juĝistojn, doninte al ili la plej altajn privilegiojn. Sed ili ne povos fari la malfacilajn decidojn. Ili fariĝos juĝistoj nominalaj, sed kun nenia reala funkcio, kiel la bovidoj, kiuj ne povis movi la ĉarojn. Samtempe la maljunaj kaj saĝaj donos neniun helpon, opiniante, ke ili ne plu zorgas pri la afero, kiel la bovoj sekvantaj ĉarojn.

  "Ne timu pri tio, reĝo, ĉar tio okazos en malproksima tempo kiam ĉiuj nacioj estos regataj de junuloj kaj malsaĝuloj. Kio estas via kvina sonĝo?"  "Via moŝto, mia kvina sonĝo estis tre stranga. Mi vidis ĉevalon manĝanta per du buŝoj, kun unu en ĉiu flanko de sia kapo!" La reĝo denove ektremis kiam li parolis.

  La arbara monaĥo diris: "Tio okazos en alia malproksima estonteco, kiam malbonaj malsaĝaj reĝoj enoficigos malbonajn avarajn juĝistojn. Neniom zorgante pri justeco, ili postulos subaĉetojn de ambaŭ partioj de la sama kazo, kiel la ĉevalo manĝis avide per du buŝoj.

  "Nun diru al mi pri via sesa sonĝo."

  "Via moŝto, mi sonĝis, ke mi vidis oran teleron valoran je cent mil moneroj. Homo tenis ĝin por ke maljuna kaj osteca ŝakalo pisu en ĝin. Kaj tion ĝi faris!" diris la reĝo grimace.

  "Reĝo, tio ankaŭ okazos post tre longa tempo, kiam la reĝoj estos eksteraj homoj, ne naskiĝintaj en la familioj de la landoj, kiujn ili regas. Do ili ne fidos la spertajn ministrojn de la loka nobela klaso. Ili anstataŭigos ilin per malaltklasaj ministroj, kiujn ili povos regi pli facile.

  Samtempe la maljunaj nobeloj havos konfidon al la nova reganta klaso. Do ili edzinigos siajn altklasajn filinojn al la malaltklasaj ministroj, kiel orajn bovlojn, en kiujn pisis la ŝakaloj.
"Sed tio ne okazos en via tempo, reĝo. Kio estas via sepa sonĝo?"

  "Via moŝto, mi sonĝis, ke viro faras ŝnuron kaj amasigas ĝin sub sia seĝo. Tie malsata ŝakalino manĝas la ŝnuron kiam ĝi falas, ne rimarkite de la viro."

  "Estos tempo," diris la monaĥo, "kiam la avidemo de virinoj pliiĝos. Ili deziros virojn, fortajn alkoholaĵojn, juvelojn kaj ĉiuspcecajn senutilajn posedaĵojn. Ili elspezos multe da tempo fari aĉetadon. Ili pli zorgos pri siaj amatoj ol pri sia propra edzo. Ili ignoros eĉ la plej gravajn hejmlaborojn. Kaj ili konsumos ĉiun moneron gajnitan de siaj edzoj, kiel la ŝakalino englutanta la ŝnuron, kiun faris la faranto.

  "Sed kiel vi povas vidi, reĝo, tiu tempo ne venos al ni. Diru al mi pri via oka sonĝo."
"Via moŝto," diris la reĝo, "mi vidis grandan poton plenan de akvo kaj multajn malgrandajn potojn tute vakajn antaŭ la palaca pordego. Ĉiuj militistoj, pastroj, komercistoj kaj farmistoj alportis akvon de ĉiuj direktoj. Sed ili verŝis ĝin nur en la grandan poton. La granda poto estis tro plena kaj la akvo superfluis, dum ĉiuj malgrandaj potoj restis malplenaj!" La reĝo denove tremis pro timo kiam li parolis.

  "Ne timu, reĝo," diris la sanktulo, "post longa tempo la mondo dekadenciĝos. La kampoj steriliĝos, do la plantaĵoj ne povos facile kreski. La grandaj riĉuloj havos ne pli ol 100000 monerojn kaj tie ne plu estos milionuloj! Eĉ la reĝoj estos malriĉaj kaj avaraj.

  "La reĝoj kaj la riĉuloj laborigos ĉiujn aliajn por si mem. La malriĉuloj devigite donos ĉiujn siajn produktaĵojn, grenojn, legomojn kaj fruktojn al la tenujoj de la riĉuloj kaj potenculoj. La grenejoj de la laboremaj malriĉuloj estos malplenaj, kiel granda poto pleniĝis ĝis superfluo, dum la malgrandaj vakaj.

  "Do nun vi jam scias la signifojn de viaj unuaj ok sonĝoj. Ili aŭguras:
  tondronuboj ne donos pluvon,
  knabinoj havos bebojn,
  la pliaĝuloj ne ricevos kompaton de siaj infanoj,
  junaj malsaĝaj juĝistoj ne estos helpitaj de la saĝaj.
  avidaj juĝistoj postulos subaĉetaĵojn de ambaŭ flankoj,
  malaltklasaj ministroj prenos altklasajn edzinojn,
  edzinoj konsumos enspezojn de siaj edzoj,
  la riĉuloj prenos havaĵon de la malriĉaj, lasante nenion al ili.

  "Do ne plu maltrankviliĝu en via menso pri tiuj unuaj ok sonĝoj, Reĝo. Estas klare, ke tiaj tempoj ne venos al ni, kaj tiuj danĝeroj ne estas timindaj en la nuna tempo."


  [Ĉapitro 3. La Timiga Sono "Munĉ, Munĉ, Munĉ"]

  "Vere," diris Reĝo Brahmadato al la modesta arbara monaĥo, "vi jam trankviligis mian menson pri miaj unuaj ok sonĝoj. Sed la restaj ok sonĝoj estas des pli teruraj. Mi devas fari ion por eviti la fatalaĵojn aŭguritaj de ili." La reĝo denove ektremis ne deteneble pro timo kaj paniko.

  "Trankviliĝu," diris la sanktulo, "kaj diru al mi pri tiuj sonĝoj, ke mi liberigu vin el via maltrankviliĝo."

  La Reĝo respondis: "Ili estis miaj lastaj ok sonĝoj, de la naŭa al la deksesa:
  lageto estas kotoplena en la mezo kaj klara ĉe la bordo,
  rizo en la sama poto ne samgrade kuiriĝas,
  oni interŝanĝas bonan santalon por putrinta buterlakto,
  malplenaj kukurboj enmergiĝas en akvon,
  malmola ŝtono flosas sur akvo,
  malgrandaj raninoj englutas gigantajn serpentojn,
  cignoj de la reĝa ĝardeno servas malbonan vilaĝan korvon,
  aŭdiĝas timiga sono 'munĉ, munĉ, munĉ."

  "Bonvolu rakonti al mi detale pri via naŭa sonĝo," diris la monaĥo.

  "Via Moŝto, mi sonĝis, ke mi vidis lageton, kiu estis profunda en la mezo kaj malprofunda ĉe la bordo. Ĝi pleniĝis de lotusoj de kvin specoj, kaj tie estis ĉiuspecaj bestoj dupiedaj kaj kvarpiedaj, trinkantaj akvon ĉe la bordo. Sed la akvo restas klara ĉe la bordo, kaj kotoplena nur en la mezo. Kiel tio povas okazi? Kion tio signifas?"

  "Reĝo," diris la arbara monaĥo, "en malproksima estonteco estos malbonaj reĝoj. Ili regos depende de sia povo kun kolero kaj timo. Ili tute ne zorgos pri boneco kaj justeco. Ili pli interesiĝos pri riĉiĝo per diversaj subaĉetoj ol pri la bonfarteco de la civitanoj. La regantoj ne plu havos paciencon, amemon kaj kompatemon al la homoj regataj de ili. Anstataŭe ili estos krudaj kaj kruelaj, elpremante la lastan moneron de civitanoj per impostoj, kiel oni elpremis dolĉan sukon el sukerkano.

  "La civitanoj ne plu povos pagi la impostojn kaj subaĉetojn, do ili fuĝos al la landlimoj. Baldaŭ malpliiĝos homoj vivantaj en la koruptitaj centraj ĉefurboj, kaj la limregionoj estos dense enloĝataj de simplaj homoj, kiel la lageto, kiu estas kotoplena en la mezo kaj klara ĉe la bordo.

  "Sed evidente nenio en ĝi estas timinda por vi, bona kaj bonkora reĝo. Kio estas via deka sonĝo?"

  "Via moŝto, mi sonĝis, ke mi vidis rizon kuiritan ne samgrade en la sama poto. Iom estas tro kuirita, iom bone kuirita kaj iom ankoraŭ nekuirita."

  "Ne maltrankviliĝu pri tio," diris la sanktulo, "la sonĝo aŭguras tempon, kiam ĉio estos malbona tute malsame ol nun! Reĝoj estos malbonaj, kaj la oficistoj, ministroj, pastroj, dommastrinoj, urbanoj kaj vilaĝanoj estos same malbonaj. Ŝajne mirinde, tiu sonĝo indikas tempon, kiam ermitoj estos ankaŭ fikondutaj! Krome, eĉ dioj, arbaj dioj kaj feoj estos fikondutaj kaj malicaj!

  "La ventoj ŝanĝiĝos rapide, blovos jen tre forte jen tute ne. La ventoj skuos la ĉielajn domojn de la ĉielaj dioj. Krome en iuj lokoj la pluvo kaŭzos inundojn, en iuj lokoj pluvos konvene, kaj en aliaj lokoj regos terura sekeco. Tio similos al rizo en la sama poto, iom tro kuirita, iom bone kuirita kaj iom ne kuirita.

  "Nun diru al mi vian dekunuan sonĝon, reĝo."

  "Via moŝto, mi sonĝis, ke mi vidis bonegan sandalon valoran je 100000 moneroj, kiun oni interŝanĝis por putrinta buterlakto. Kio estas ĝia signifo?"

  "Tio ankaŭ indikas malproksime estontan tempon, kiam la scio de Vero malaperos. Estos multaj avidemaj senhontaj pastroj. Ili fiuzos la kvar necesaĵojn, kiuj estas manĝaĵo, vestaĵo, loĝejo kaj medicinaĵo. Ili faros tiujn aĵojn en luksaĵojn multe pli multekostajn ol ili vere bezonos.
"Ili instruos pri la senvaloreco de luksaĵo kaj malboneco de avidemo, predikante la Veron de Senkroĉiĝo. Sed kiel rekompencon de la predikado ili postulos monon kaj luksaĵon. Pro tio ili pliigos sian avidemon ol serĉi la vojon al liberiĝo de avidemo. Ili predikos Veron nur por ke ili gajnu senvalorajn objektojn, kiel oni interŝanĝas senprezan sandalon kontraŭ putrinta buterlakto.
"Nun lasu min aŭdi vian dekduan rakonton."

  "Via moŝto, mi vidis en sonĝo, ke malplenaj kukurboj enmergiĝis al la fundo de la akvo."

  "Reĝo, tio aŭguras malproksiman estontecon, kiam la mondo renversiĝos. Do ankaŭ ne timu en la nuna vivo. Fikondutaj reĝoj donos pli altajn poziciojn al la malpli altaj klasoj, sed ne al la plialtaj. La malaltklasanoj rapide riĉiĝos kaj la altklasanoj malriĉiĝos. En ĉiuj departementoj kaj organizoj, la sensciaj vortoj de needukitaj malaltklasaj oficistoj estos ege respektitaj, kiel malplenaj kukurboj enmergiĝintaj profunden en la akvo.

  "Eĉ inter la religiuloj, modestaj bonkondutaj monaĥoj perdos respektitecon, dum malbonaj instruoj de senhontaj monaĥoj estos sekvataj kaj adorataj, kiel malplenaj kukurboj enmergiĝintaj al la akvofundo.

  "Kio estas via dektria sonĝo?"

  "Via moŝto, mi sonĝis, ke mi vidis malmolajn rokojn flosantaj sur akvo. Kiel strange tio ŝajnas! Kion ĝi signifas, saĝulo?"

  "Tio ankaŭ indikas la estontan tempon, kiam la mondo estos renversita. En ĉiuj departementoj kaj organizoj la saĝaj vortoj de bone edukitaj nobeloj estos ignoritaj nur pro iliaj naskiĝoj.

  "Same inter la religiuloj, la vortoj de vero diritaj de modestaj bonaj monaĥoj estos ignoritaj, kiel malmolaj rokoj flosantaj sur la surfaco de la akvo. Kio estas via dekkvara sonĝo?"

  "Via moŝto, ĝi estas timiga sonĝo, en kiu mi vidis, ke malgrandaj raninoj ĉasis nigrajn serpentojn grandajn kaj longajn. Kiam ili kaptis ilin, ili tranĉis kaj rompis ilin en pecetojn kiel akvoliliajn tigetojn, kaj poste englutis ilin."

  "Estas nenio timinda por vi en tiu ĉi sonĝo, reĝo. Tio prezentas estontecon, kiam la mondo ekruiniĝos. Plimalboniĝos la homaj naturoj. Deziroj pliiĝos en iliaj mensoj ĝis ili sklaviĝos de siaj avidemoj. Pro tio, viroj sekvos la ordonojn de sia edzino plej juna kaj ĉarma. La servantoj, bovoj, bubaloj kaj ĉiuj aliaj hejmaj riĉaĵoj estos sub la administrado de la plej juna edzino pro la ne deteneblaj deziroj de ŝia edzo.

  "Tiuj edzinoj traktos siajn edzojn kiel sklavojn, tenante ilin sub siajn dikfingroj. Se viroj demandos pri la familiaj aferoj, iliaj edzinoj diros, 'Ne estas rajto por vi demandi. Ĉio en la hejmo apartenas al mi, sed ne al vi!' Tio similas al granda kaj longa serpento englutita de malgranda ranino."

  "Nun diru al mi vian dekkvinan sonĝon."

  "Via moŝto, mi vidis unu el korvoj, kiuj vivas ĉe vilaĝoj. Mi sciis, ke ili pleniĝis de 'Dek malbonaj kvalitoj'. Lin sekvis kaj servis oraj cignoj, kiujn la aliaj birdoj rigardas kiel reĝojn."

  "Tio ankaŭ indikas la malproksiman tempon, kiam ĉiuj reĝoj estos malkuraĝaj. Ili ne plu lertos en rajdado de elefantoj kaj ĉevaloj, nek kuraĝos batali en milito. Do vi povas facile vidi, ke tio neniel estas timinda por vi, majesta reĝo.

  "La malfortaj reĝoj tiel timos esti renversitaj, ke ili ne kuraĝos doni povon al taŭgaj bonedukitaj nobeloj. Anstataŭe ili enoficigos piedservantojn, banistojn, barbirojn kaj aliajn. Kaj la nobeloj fariĝos plej malaltaj servantoj de la ne klerigitaj oficistoj, kiel kortegaj oraj cignoj servas al malbona vilaĝa korvo.

  "Fine ni atingos vian deksesan sonĝon. Reĝo, rakontu ĝin al mi."

  "Via moŝto. Mi diros al vi mian lastan sonĝon, kiu ankoraŭ timigas min. Kutime leopardoj ĉasas kaj manĝas kaprojn. Sed en mia deksesa sonĝo mi vidis, ke kaproj ĉasas leopardojn! Kaptinte la leopardojn, la kaproj manĝis ilin eligante la sonon 'Munĉ! Munĉ, Munĉ!' Ĉiuj aliaj bestoj kuris kaj sin kaŝis en la arbaro, aŭdinte la timigan sonon kaj vidinte la viandvorajn kaprojn alproksimiĝantajn. La memoro de tiu sonĝo ankoraŭ timigas min, sanktulo."

  "Eĉ tiu sonĝo aŭguras nur malproksiman estontecon, kiam la mondo estos regata de malbonaj reĝoj. La malaltaj, kiuj ne kutimiĝis al la povo, estos plej proksimaj al la reĝoj. Ili gajnos povon dum la nobeloj fariĝos malriĉaj kaj senfamaj.

  "En juĝejoj, la novuloj konfiskos de la nobeloj la hereditajn riĉaĵojn, kaj ĉiujn iliajn kampojn, domojn kaj havaĵojn. Kiam la nobeloj iros en la juĝejojn por protesti, oni diros al ili, 'Kiel vi aŭdacas disputi kun ni! Vi ne komprenas la situacion en kiu vi estas. Ni raportos al la reĝo kaj tranĉos viajn manojn kaj piedojn.' La nobeloj forkuros kaj sin kaŝos pro timo.

  "Same malbonaj monaĥoj faros malutilojn al la bonaj laŭ sia plaĉo. Dum neniu subtenos aŭ defendos ilin, la bonaj monaĥoj forlasos la urbojn kaj vilaĝojn. Ili loĝos en ĝangaloj pro timo al la malbonaj monaĥoj. Tio similas al ĉiuj, kiuj aŭdis la sonon 'Munĉ, Munĉ, Munĉ', kaj vivis en timo al la viandvoraj kaproj.
"
  Reĝo, nun vi jam scias la signifojn de ĉiuj dek ses sonĝoj. La lastaj ok aŭguras:
  tro impostitaj homoj fuĝos al limregionoj,
  malbona mondo havos maltaŭgajn pluvojn,
  avidemaj pastroj predikos la Veron por mono,
  vortoj sensciaj kaj malbonaj gajnos respekton,
  Vero kaj saĝaj vortoj perdos respektitecon,
  junaj edzinoj sklavigos siajn edzojn pro deziroj,
  edukitaj nobeloj servos al senspertaj novuloj,
  nobeloj kaj bonuloj vivos kun timo al potenculoj kaj malbonuloj."


  [Ĉapitro 4. Instruo]

  Reĝo Brahmadato klinis sian kapon al la tero antaŭ la sanktulo kaj diris: "Via scio forigis miajn timon kaj panikon. Via kompatemo detenis min de pli teruraj fiagoj kontraŭ tiel multaj senhelpaj vivestaĵoj. Mia dankemo estas senfina, honora sanktulo."

  La Iluminiĝinto diris al la reĝo: "Nun vi devas ekkompreni, kial viaj palacaj pastroj volas okazigi la oferan ceremonion. Ili tion faros ne pro sia kompreno pri la vero, nek por tio, ke ili zorgas pri vi kaj via bonfarto, anstataŭe nur por sia avideco. Ili nur volas gajni riĉaĵon, manĝi bonajn manĝaĵojn kaj teni siajn laborojn en via kortego.

  "Viaj dek ses sonĝoj indikas fatalaĵojn en malproksima estonteco. Tio, kion vi faras nun, ne influos ilin. Tiaj aferoj okazos kiam la mondo dekadenciĝos, kiam oni rigardos la falsajn kiel realajn, kiam oni opinios la malraciajn kiel raciajn, kaj kiam la malestantaj ŝajnos ekzistantaj. Tiam estos tempo, ke multaj homoj fikondutos senhonte, kaj malmultaj homoj hontiĝos pro siaj eraroj.

  "Do estas tute ne eble preventi tiujn aferojn per okazigo de la nuna oferceremonio!"
En sida pozo la Bodisatvo mirakle leviĝis en la aeron. Li daŭrigis sian instruadon: "Reĝo, La timo maltrankviligis vian menson kaj proksimigis vin al mortigo de tiel multaj senhelpaj vivestaĵoj. Vera liberiĝo de timo venas el pura menso. Kaj la metodo ekpurigi vian menson estas praktiki Kvin Trejnajn Ŝtupojn. Vin profitigos rezignado de kvin malbonaj kondutoj, kiuj estas: damaĝi vivon, ĉar tio estas ne kompatemo; ŝteli, ĉar tio estas ne malavareco; fari malĉastaĵon, ĉar tio estas ne amemo; diri mensogon, ĉar tio ne estas honesteco; kaj perdi vian menson pro alkoholaĵo, ĉar tio kondukas vin for de la unuaj kvar ŝtupoj.

  "Reĝo, ekde nun ne plu partoprenu en la aktivadoj mortigi bestojn por oferceremonio."

  Tiamaniere la Grandulo instruis la veron, liberigis multajn homojn el ĉenoj de falsaj kredoj, kaj savis multajn bestojn el timo kaj morto.
Baldaŭ li revenis tra la aero al sia hejmo en Himalajo.

  Reĝo Brahmadato praktikis la Kvin Trejnajn Ŝtupojn. Li donis almozojn kaj faris multajn aliajn bonajn kondutojn. Je la fino de sia longa vivo li mortis kaj renaskiĝis laŭ sia merito.

  La moralinstruo estas: Gardu vin kontraŭ la timigito. Lia konduto estas des pli danĝera ol tio, kio timigis lin en la komenco.

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com