[Povo de Vero]
Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis kiel fiŝo en lageto de norda Hindio. Multspecaj fiŝoj grandaj kaj malgrandaj vivis kune kun la Bodisatvo en la lageto.
Okazis severa sekeco. La pluva sezono ne venis kiel kutime. Mortis la plantaĵoj de homoj, kaj sekiĝis multaj lagetoj, lagoj kaj riveroj.
La fiŝoj kaj testudoj sin ŝovis suben kaj penis sin kaŝi en koton, freneze klopodante teni sin malsekaj por eviti la fatalaĵon. La korvoj plezuriĝis de la okazaĵo. Ili penetrigis siajn bekojn en koton, eltrenis la timigitajn fiŝetojn kaj englutis ilin.
La iluminiĝinto malĝojis pri la doloro kaj morto de aliaj fiŝoj kaj pleniĝis de bedaŭro kaj kompatemo al ili. Li ekkonsciis, ke li estas la sola, kiu povos savi ilin, sed tio estos miraklo.
La vero estis, ke li sin tenis senkulpa neniam damaĝinte vivon de la aliaj. Li decidis alvoki pluvon el la ĉielo por savi siajn parencojn el iliaj mizero kaj morto per la povo de sia bonkonduta vero.
Li sin tiris el sub la nigra koto. Li estis granda fiŝo, kaj la koto faris lin tiel nigra kiel polurita ebono.
Li malfermis siajn okulojn brilantajn kiel rubenoj, rigardis supren en la ĉielon kaj vokis la pluvan dion Pajuna. Li kriis laŭte: "Ho, mia amiko Pajuna, dio de pluvo! Mi suferas pro miaj parencoj. Kial vi detenas pluvon de mi, perfekte bonkonduta, kaj faras min suferi pro mia kompatemo al ĉiuj aliaj fiŝoj?"
"Mi naskiĝis inter fiŝoj. Estas kutimo por ili manĝi aliajn fiŝojn, eĉ el nia propra speco! Sed ekde mia naskiĝo mi neniam manĝis fiŝon eĉ tiel malgrandan kiel rizgrajnon. Fakte, mi neniam damaĝis vivon de la aliaj. La vero de mia bona konduto donas al mi rajton ordoni vin: Ekpluvu kaj savu miajn parencojn el la sufero!'"
Li parolis en la maniero kiel iu ordonis sian servanton.
Kaj li daŭrigis, ordonante la potencan pluvan dion Pajuna: "Faligu pluvon el ĉiuj tondronuboj! Ne lasu la korvojn havi siajn kaŝitajn trezorojn. Faru la korvojn bedaŭri por siaj malbonaj kondutoj. Samtempe el mia malĝojo liberigu min, kiu vivas en perfekta bonkonduto."
Post nur mallonga paŭzo, la ĉielo malfermiĝis kun elverŝo de pluvo. Multaj fiŝoj, testudoj kaj eĉ homoj saviĝis el morta timo. Post kiam la granda fiŝo faris tiun miraklon, li trankvile mortis kaj renaskiĝis laŭ sia merito.
La moralinstruo estas: Vera senkulpeco moderigas la suferojn de multaj vivestaĵoj.
|