Kursoj de la Internacia Somera Lernejo de Esperanto en Xi'an

Komencita de Miaohui, Julio 14, 2014, 10:57:47 PTM

Antaŭa temo - Sekva temo

0 Membroj kaj 1 Gasto rigardas ĉi tiun temon.

Miaohui

Kursoj de la Internacia Somera Lernejo de Esperanto en Xi'an



    La 13-an julie komenciĝis la kurso de la Internacia Somera Lernejo de Esperanto en Tiefo-templo de la urbo Xi'an, ĉefurbo de Ŝannxi-provinco, nordokcidenta Ĉinio. Antaǔ du jaroj la ĉina folio de ILEI kaj Xi'an-a E-Asocio ekokazigis la someran lernejon por kulturi e-istojn dum someraj ferioj en la lando. Ĉijare la lernejo kun 14 lernantoj el Nepalo, Koreio kaj de Taiwan, Xi'an kaj aliaj lokoj de Ĉinio havas du-nivelajn kursojn nome bazan kurson kaj perfertigan kurson gvidataj de Miaohui, veterana e-isto.

    La 12-an de julio Wang Tianyi, prezidantoj de IKEF kaj de Xi'an-a E-Asocio kaj lia kolego Wei Ŝan, vicprezidanto de Xi'an-a E-Asocio vizitis la Tiefo-templon por saluti la kursanojn.

La kursoj daŭros kvin semajnojn.

(Wei Ŝan kaj Ĉen Ji)

Originalo:http://www.espero.com.cn/2014-07/14/content_32946804.htm
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.