Dutaga Restado en Esperantujo
Dutaga Restado en Esperantujo
La plej ĝoja sento venas al esperantisto nur tiam, kiam li havas ŝancon vizaĝe al vizaĝo fari interparoladon kun siaj esperantlingvaj geamikoj diverslandaj kiel gefratoj. Tian senton mi spertis unuafoje antaŭ kelkaj tagoj post mia esperantistiĝo.
Komence de la oktobro en 2013, mi ricevis telefonan vokon de unu el miaj retaj amikoj. Ŝi starigis al mi demandon, ĉu mi partoprenos en la 7-a jarkunveno de E-komercistoj. Surprizite, mi demandis ŝin: “Kun kia celo?” ĉar mi ne estas komercisto. Ŝi daŭrigis, ke en la jarkunveno oni parolos nur esperante anstataŭ nacilingve. Tion aŭdinte, mi tuj akceptis ŝian proponon, kompreneble kun granda plezuro. Kvankam antaŭe mi partoprenis en esperantaj kongresoj kelkfoje, tamen multaj homoj parolis nur ĉine sed ne esperante. Esperantan etoson mi neniam spertis.
Informiĝinte, ke ŝi atingis Ŝanhajon per trajno je la 6-a matene en la 1-a de novembro. Post mia matenmanĝo mi tuj veturis al la jarkunvena urbo Suzhou per mia aŭto kun espero, ke mi povos renkonti ŝin en la hotelo. Post ĉirkaŭ unuhora veturado mi atingis la hotelon. Enirinte en la akceptejon de la hotelo, mi trovis neniun amikon, ĉar mi venis tro frue. Fumante, mi atendis kaj atendadis. Post duonhoro du homoj kune eniris en la akceptejon, sed mi ne sciis, kiuj ili estas. Ni interŝanĝis nur rigardojn kaj ankaŭ ili atendis sidiĝinte. Aŭto haltiĝis ekster la pordo de la hotelo, kaj kelkaj homoj elaŭtiĝis. Tri el ili estas konataj de mi. Ili estas Ĉielismo, Leandro kaj Aldreno. Vidinte ilin, mi tuj stariĝis kaj salutis ilin en Esperanto. Kaj tiel mi komencis mian esperantan vivon en la jarkunveno. Ekster mia atendo, la aliaj du geamikoj ankaŭ stariĝis kaj parolis esperante kun miaj amikoj ĉar ankaŭ ili venis al la hotelo por partopreni en la jarkunveno. Unu el ili nomiĝas Fortego, kaj li ankaŭ estas mia retamiko. Inter la elaŭtiĝintoj troviĝis trezoro, mia malnova amiko nur interreta, sed mi ne konis lin. Li prezentis sin al mi, ke li estas Trezoro. Post kelkaj vortoj ni ambaŭ venis al la sama dulita ĉambro de la hotelo. Sekve la partoprenantoj venis al la hotelo unu post alia.
Ni havis tagmanĝon en restoracio tre proksima al la hotelo. Dum nia tagmanĝo venis iu bela virino en bonkvalitaj vestoj. Enirinte nian manĝoĉambron, ŝi demandis, kiu estas verdeca. Kvankam mi konatiĝis kun ŝi antaŭ pli ol 7 jaroj interrete, tamen ni neniam renkontiĝis persone. Tiam sidante ĉe la pordo de la manĝoĉambro, mi fumis. Ŝi balaiis la tutan manĝoĉambron per sia rigardo, trovis la fumanton, kaj perceptis, ke tiu estas verdeca. Ankaŭ mi sentis, ke ni estas malnovaj amikoj nerenkontitaj dum longa tempo.
Posttagmeze ni ripozis en la hotelo pro laciĝo de longtempa veturado.Vespermanĝinte, ni piede vizitis la bibliotekon de iu lernejo por partopreni en la interkonatiĝa vespero. La luksa biblioteko tuj pleniĝis de ĝojo ĉar ĉiuj partoprenantoj estis tre ĝojaj. Nia interkonatiĝa vespero finiĝis ĝis profunda nokto.
La sekva mateno estas 2-a de novembro, sabato. Packoro ankaŭ venis al nia jarkunveno laŭ mia invito. Ankaŭ ŝi estas unu el miaj retamikoj antaŭe neniam renkontitaj. Bedaŭrinde mankis al ŝi libera tempo, do ŝi devis hejmenreveni post la tagmanĝo. Renkontiĝi kun ŝi estas granda plezuro por mi.
Posttagmeze nia jarkunveno daŭris. Kvankam la enhavo ne tre interesis min, tamen la esperanta parolado plaĉis al miaj oreloj. Vespere mi veturigis du alilandajn amikojn al la centro de la urbo Suzhou per mia aŭto. La antikvaj konstruaĵoj mirigis ilin, kaj sur la homplenaj stratoj ni multe parolis pri diversaj temoj. Ja interesan tempon mi havis.
Estas menciinda, ke en la jarkunveno mi havis bonŝancon unuafoje renkontiĝi ankaŭ kun aliaj retamikoj de mi. Ili estas Etnan, Kamelia kaj Fabina.
Dimanĉe, ni devis foriri kontraŭvole post la tagmanĝo. Kun granda bedaŭro ni adiaŭis unu de la alia kaj mi hejmenveturis kun espero, ke post laŭeble plej mallonga tempo ni povos refoje renkontiĝi.