72. Buŝo da milio
72. Buŝo da milio
Iam antaŭe, iu vizitis la hejmon de sia bopatro kaj vidis sian edzinon pistanta milion. Li do iris al ŝi kaj ŝtele metis milion en la buŝon. Kiam lia edzino vidis lin kaj volis paroli kun li, li ne povis respondi pro la milio en la buŝo. Pro hontiĝo li ankaŭ ne kuraĝis eligi la milion. Li do povis fari nenion ol teni sin muta.
Vidinte lin muta, la edzino palpis lin kaj opiniis, ke ŝveliĝis lia buŝo. Ŝi do raportis al sia patro: "La buŝo de mia edzo subite ŝveliĝis tiel, ke li eĉ ne povas paroli."
La bopatro tuj alvenigis kuraciston por kuraci lin. La kuracisto diris: "Tio estas plej grava malsano. Li povos resaniĝi nur se mi disigos liajn lipojn." Do la kuracisto disigis liajn lipojn per tranĉilo. Je tio, la milio fluis el lia buŝo, kaj oni malkovris lian ŝteladon.
La mondanoj ankaŭ tiel kondutas. Ili faras malbonon kaj rompas disciplojn, sed kaŝas tion, nevolante penti pri sia kulpo. Pro ilia malbona konduto ili falos en amarajn statojn de infero, besteco kaj malsata spirito, simile al la malsaĝulo, kiu ne volis eligi milion pro honto kaj malkaŝis sian kulpon post disigo de siaj lipoj.