63. Teruriĝo pro la kostumo de rakŝaso
63. Teruriĝo pro la kostumo de rakŝaso
Iam vivis pluraj aktoroj en Regno Gandaro. Ili kune vojaĝis al alia loko por sin savi de la serioza malsatego kaj preteriris la Palasan Montaron, en kiu onidire estis demonoj kaj rakŝasoj ferocaj kaj sangavidaj.
Ĉiuj aktoroj tranoktis en la montaro. Blovis malvarma vento, do ili bruligis fajron, kaj kuŝiĝis ĉirkaŭ ĝi.
Tiam iu el ili sentis malvarmon, sin vestis per teatra kostumo de rakŝaso kaj sidiĝis ĉe la fajro por sin varmigi.
Iu alia vekiĝis kaj tuj teruriĝis kiam li vidis iun en rakŝasa kostumo sidanta ĉe la fajro. Anstataŭ atente pririgardi, li tuj forkuris pro timo. Tio vekis la aliajn, kaj ili ĉiuj diskuris terurigite.
La aktoro en la teatra kostumo ankaŭ ektimis pro tio, kaj tuj kuris post siaj kamaradoj.
Vidinte lin, liaj kamaradoj opiniis, ke la rakŝaso postkuras por kapti ilin, do ili des pli teruriĝis. Ili kuregis senĉese preter montoj, tra riveroj, kaj trans kanalojn. Ilia korpo vundiĝis, kaj ili elĉerpiĝis ĝismorte. Nur je la tagiĝo ili komprenis, ke ne rakŝaso postkuris ilin.
Ĉiuj mondanoj estas samaj. Restante en la suferaj statoj de afliktiĝo kaj malsato, ili strebas al la supera stato de eternaj feliĉo kaj pureco, sed ili prenas la kvin sensobjektojn kiel sian egoon, pro kiu ili vagas en la vivcirklo pelate de kleŝoj, falas en la abismon de tri suferaj vivformoj kaj ne povis sin liberigi. La taĝiĝo signifas finiĝon de la nokto de naskiĝo kaj morto kiam ili scias per sia saĝo, ke la kvin sensstatoj ne estas la vera egoo.