11. Antaŭvido de la Bramano
11. Antaŭvido de la Bramano
Iam antaŭe estis bramano. Li fanfaronis, ke li estas erudicia pri astrologio kaj diversaj aliaj scioj. Opiniante, ke li estas kapabla, li volis paradi per sia kapablo, do li iris al alia lando, brakumis sian filon en la sino, kaj ploregis dolore.
Vidinte tion, oni demandis al li: "Pro kio vi ploras?"
La bramano respondis: "Tiu ĉi knabeto mortos en sep tagoj. Mi kordoloras pro la mallongeco de lia vivo, do mi ploras."
Oni konsolis lin: "La homa vivo estas malfacile aŭgurebla. Eble vi miskalkulis, kaj li ne mortos en la supozita tempo. Kial vi ploras anticipe pro tio?"
La bramano respondis: "Eĉ mallumiĝus la suno kaj luno, kaj falus la steloj, tamen neniam eraras mia aŭguro."
Sorĉite de la prestiĝo kaj profito, li mortigis la propran filon en la sepa tago por pravigi sian aŭguron.
Informiĝinte pri la morto de la knabo, oni admiris lian kapablon: "Vere ĉioscia homo! Li pravas en la aŭguro."
Ili ekkredis kaj estimis lin.
Por akiri famon kaj profiton, iuj el la kvar specaj disĉiploj de la Budho mensogis, ke ili jam atingis sukceson de la religia praktikado. Iuj malsaĝuloj eĉ murdis homojn por sin ŝajnigi bonkoraj, kaj pro tio senfine suferos en la estonteco. Ili similis al la bramano, kiu trompis homojn per mortigo al sia filo.