75. Perdo de ambaŭ urbo kaj kamelo: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun ' 75. Perdo de ambaŭ urbo kaj kamelo Iam antaŭe, iu metis grenon en urnon. Lia kamelo etendis sian kapon en la urnon por manĝi grenon, sed ne plu povis ĝin eligi. An...') |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 23:37, 5 Jun. 2014
75. Perdo de ambaŭ urbo kaj kamelo
Iam antaŭe, iu metis grenon en urnon. Lia kamelo etendis sian kapon en la urnon por manĝi grenon, sed ne plu povis ĝin eligi. Ankaŭ la homo povis fari nenion kontraŭ tio. Li do dronis en granda ĉagreno.
Tiam maljunulo venis al li kaj proponis: "Ne ĉagreniĝu. Mi instruos vin, kion fari. Obeu min, kaj vi povos tuj elpreni la kamelan kapon. Detranĉu la kamelan kapon unue, kaj ĝi tuj eliĝos."
La homo detranĉis la kapon de la kamelo laŭ la propono. Tiel li mortigis la kamelon, kaj ankaŭ devis rompi la urnon por elpreni la kamelan kapon. Ĉiuj priridis lian malsaĝon.
La ordinaraj homoj ankaŭ kondutas same. Kun deziro al iluminiĝo kaj strebo al la tri sanktaj staĝoj, ili devus observi disciplinojn kaj eviti ĉiujn malbonojn, sed ili rompas la disciplinojn pro avido al la kvin sensobjektoj. Rompinte la disciplinojn, ili rezignis la tri staĝojn kaj faras ĉion malbonan laŭ sia plaĉo. Ili perdas la disciplinon kaj celon, simile al la malsaĝulo, kiu perdis siajn kamelon kaj urnon.