Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa Postskribo
 
 
 

 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Ni esperas, ke vi jam ĝuis la rakontojn en la libro. Iuj el ili estis vere antikvaj -- Ĉeng Tang en la tria rakonto vivis pli ol trimil jarojn antaŭe. Vi jam legis pri la lokoj, kiujn vi neniam aŭdis, kaj pri la ideoj, kiujn vi neniam havis antaŭe. Eble vi pensus, "Ĉu vere troviĝas Draka Reĝo en la mondo?" Multaj el tiaj rakontoj estis famkonataj al ĉinoj, sed ŝajnas tre fremdaj al vi.
   Eble vi iam savis birdon falintan el sia nesto. Leginte la libron, vi pensus, "Pro kio mi ankoraŭ ne ricevas la rekompencon?
   Atentu, ke la rekompencoj gajnitaj de la bonkoraj homoj en la libro estis gravaj aferoj en la homa vivo: saĝo, scio, bonfarto kaj feliĉo. Estas ne eble por vi trovi oran minejon pro la insekto, kiun vi ne piedpremis. Vi devas pensi laŭ la maniero pri kiu mi temas sube.
La rakontoj legitaj de vi ankoraŭ ne estis rakontitaj en Esperanto antaŭe. La okcidentuloj tute ne havas tian pensmanieron. Estas rara bonŝanco por vi, unu el bilionoj da homoj en la mondo, legi ĉi tiun libron. Tio estas bonega ŝanco, kaj eble estas rekompenco por via bona konduto. Bone ĝuu la bonŝancon.
Eble vi neniam savis vivestaĵojn el danĝero. Eble vi volas scii, "Kion mi faru por savi vivestaĵojn?"
   Unue, vi devas scii, ke vi ne rajtas mortigi vivestaĵojn. Fiŝado kaj ĉasado estas teruraj sportoj, kaj tio kaŭzas katastrofojn al vi kaj viaj karuloj. Ne mortigu vivestaĵojn por amuzi.
   Ankaŭ ne plu mortigu vivestaĵojn por manĝi. Nature la homoj ja estas manĝuloj de vegetaraj dietoj. La plej terura mortiganto de homoj en usono estas kora malsano. La Nacia Instituto de Koro, Sango kaj Pulmo trovis en 1989, ke usonanoj elspezis $151 bilionojn da dolaroj por kuraci korajn malsanojn. Estas jam pruvite, ke manĝi viandon kaŭzas korajn malsanojn.
   La Usona Ĝenerala Kirurgo raportis, ke 68% de la malsanoj en la lando havas rilaton kun dietoj.

  El ĉiu sep dolaroj elspezitaj en usono, oni elspezis unu dolaron por medicina kuracado.
   Ho! tio estas granda sumo. Mi diru al vi pli klare.
   Multaj malsanoj en Usono hodiaŭ venas de viaj manĝaĵoj. Mi parolu detale, ke vian sanon difektas manĝado de viando, fiŝo, ovo, lakto, butero kaj fromaĝo.
   Se vi estas malsana, vi devas elspezi multe da mono por kuracado.
   Se vi ne estas malsana, vi tute ne bezonas konsumi monon por tio -- Vi ŝparas la monon kaj... Jen! Tio signifas
   * Se vi diris NE al bovaĵo kaj ŝparis vivon de bovo,
   * Se vi diris NE al porkaĵo kaj ŝparis vivon de porko,
   * Se vi diris NE al kokaĵo kaj ŝparis vivon de koko, Vi jam gajnis rekompencon en kontanta mono!
   Vi ŝparus la monon, kiun la viandmanĝaj homoj devas pagi al kuracistoj. Ĉu oni pagas multe al la kuracistoj? Pri tio demandu viajn patron kaj patrinon.
   Bone. Vi volas faktojn kaj ciferojn. Laŭ statistiko de ekonomiistoj, ĝenerala familio de tri membroj, povas ŝpari $4000 ĉiujare pro manĝado de vegetara dieto, kaj ili ŝparos pli multe en longa tempo.
   Nun akumulu la tutan sumon, jaron post jaro... Tio estas granda riĉaĵo!
   Nun ni ne nur parolu pri la mono. Ĉu plaĉas al vi malsano? Tio estas dolora. Estas suferiga eĉ la ventrodoloro pro malsato, kiun vi spertis antaŭ la vespermanĝo.
   Kio estas la plej dolora el ĉiuj malsanoj? Eble kancero.

  Ĉiujare mortas plimulte da homoj en usono pro kancero ol tiuj dum la Dua Mondmilito, la korea milito kaj la Vjetnama milito kune.
   Kaj unu el la ĉefaj kaŭzoj de kancero estas manĝado de viando.
   Simple, Se malpli da viando ni manĝas, malpli da kancero ni suferas.
   Kancero kaj kora malsano ne estas la nuraj problemoj. La listo de malsanoj, kiujn vi suferas pro manĝo de mortintaj animaloj, ovoj kaj laktaj produktoj, estas longa kaj terura. Sed tio estas nur duono de la rakonto: Nur sufero de homoj.
   Kiel suferas la kompatindaj animaloj mortigitaj por provizi la ingrediencojn por ĉiuj niaj malsanoj? Ĉu vi opinias, ke ili ĝuas tion?   
   La rakontoj en tiu ĉi libro okazis antaŭ longa tempo en Azio. Kvankam la animaloj suferis multe kiam ili estis mortigataj, tamen tiam ili estis almenaŭ breditaj humanece. Porkoj vivis en malpuraj porkejoj, sed ili havis almenaŭ iom da spaco. Bovoj vivis ekstere plejparte de la tago kaj laboris diligente, sed la kamparanoj ankaŭ tiel laboris. Kokidoj estis permesitaj serĉi manĝaĵon en rubo kune kun la kokinoj.
   Iuj el la kutimaj metodoj transporti ilin al la bazaro estis kruelaj, tamen malgraŭ ĉio la bestoj ne suferis tro multe kiam ili vivis.
   Tempoj jam ŝanĝiĝis. Ĉu vi scias, kiel oni produktas viandon per moderna maniero? Terure!
   Nun porkoj, bovoj kaj kortobirdoj estas katenitaj en laŭeble plej mallarĝa spaco kaj breditaj per la nenaturaj manĝaĵoj. Iliaj idoj estas forprenitaj de la patrinoj. Multaj el ili eĉ ne povas trovi spacon por sin movi. Ili neniam vidis sunlumon. Ili estas breditaj per potencaj kemiaĵoj por rapida dikiĝo. Ĉiuj metodoj pro bredi la senkulpajn animalojn estas kruelaj kaj senkoraj.
   Eĉ la plej senkoraj homoj ne toleras tuŝi pecon da viando, se li scias eĉ duonon de la animalaj suferoj por prudukti viandon en Usono -- eĉ antaŭ ties mortiĝo.
   Estas multaj aliaj problemoj kaŭzitaj pro manĝado de bestaj produktoj.
   Ĉu vi jam aŭdis pri ĉiuj malriĉuloj, kiuj mortas de malsatego en aliaj partoj de la mondo? Iuj homoj diras, "Tre malbone, ke troviĝas ne sufiĉa greno por ili."
   Tio ne estas vero. La kamparanoj en la nuna tempo produktas grenon pli multe ol bezono de ĉiuj homoj en la tuta mondo. Sed pro kio iuj homoj estas malsataj? Ĉar plej parto da greno estas forkonsumita de bovoj, porkoj kaj kortobirdoj por provizi viandon.  
   La produktantoj de viando bredis bilionojn da animaloj. La animaloj devas manĝi, ĉu ne? Se la viand-produktantoj aĉetas ĉiujn grenojn por bredi la animalojn, povraj homoj do havas neniom por manĝi.
   Se homoj en usono manĝas malpli da viando je 10%, estus pli multe da greno por savi la malsatajn homojn en la nuna mondo.
   Tero por dek kvin vegetaranoj nur povas vivteni unu viandmanĝanton. Alivorte, kiam vi manĝas viandon, vi kaŭzas malsaton al 15 homoj.
   Alia problemo estas tio, ke la metodo produkti viandon difektis ekologian sistemon. Se la ekologia sistemo estus difektita, ni ĉiuj mortus.
   Se vi pensas kiel riĉa ni estos, kondiĉe ke ni nur manĝu grenon kaj vegetalojn, eble vi ekkonscias senbezonon por torturi kaj mortigi animalojn.
   Sed ĉasi kaj manĝi viandon ne estas la ununura metodo por mortigi animalojn.
   Nenio pli incitas vin ol moskito zumanta ĉe via orelo en la nokto. Frap! Vi mortigas ĝin.
   Kio estas pli abomeninta ol blato rampanta trans la planko? tremp! Vi piedpremas ĝin.
   Kion tiuj ĉi insektoj faras en la ĉambro? Ili sendas al vi mesaĝon. Blato estas kuriero por informi al vi, ke via ĉambro ne estas sufiĉe pura. Se vi ne volas vidi blatojn, purigu kaj ordigu vian ĉambron, kaj ili ne plu ĝenos vin.
   Moskito estis alia kuriero por rimarkigi vin teni vian ekranon firma.
   Vi scias kion fari al la tiuj kurieroj. Vi ŝprucu ilin per fidinda insekticido. Ili scios, kiu estas la vera mastro en tiu ĉi loko!
   Ŝpruci insekticidon povas mortigi la insektojn hodiaŭ, sed en la longa tempo poste, kiu suferos de tio? Vi, mi, ankaŭ ni ĉiuj.
   Por mortigi la insektojn, insekticido estas forta veneno. Produkti la venenon polucias la medion. Se la venenoj estas ellasitaj el la tenujoj, ili povas resti en la ĉirkaŭa medio kaj kaŭzi al ni malsanan problemon.
   Por dolaro da insekticido ŝprucita de vi, ĉirkaŭ sep dolarojn vi devas elspezi por kuraci la damaĝon de viaj korpo kaj medio.
   Nun ni ne parolu pri dioj aperantaj en la sonĝoj de malproksimaj ĉinoj antaŭ centoj da jaroj. Ĉitie ni parolu pri nia nunatempo.
   Se vi manĝas korpojn de mortintaj animaloj, vi suferos de: kancero, kora malsano, renaj problemoj kaj dekoj da aliaj malsanoj. Selektu per vi mem.
   * Se vi manĝas korpojn de mortintaj animaloj, vi devos elspezi multe da mono por viziti kuracistojn kaj aĉeti medicinaĵojn.
   * Se vi manĝas viandon, fiŝojn, ovojn, aŭ laktajn produktojn, vi kaŭzas suferon de multaj animaloj.
   * Se vi manĝas viandon, vi konsumas kiel porko pli da manĝaĵo kaj suferigas malsatajn homojn.
   * Se vi manĝas viandon aŭ ŝpruci insekticidon, vi helpas difekti la medion, en kiu ni vivas.
   Ĉu tio havas signifon? Vi devas akcepti la fakton eĉ sen profunda diskuto pri la universa ekvilibro, aŭ la universala leĝo, kiun ni nomas dharmo.
   Mortigi animalojn estas krimo kontraŭ naturo.
   "Leonoj kaj tigroj mortigas ĉiutage, ĉu ne? Do mortigo estas natura, ĉu ne?"
   Bone. Jes. Sed se vi neniam pensis pri tio antaŭe, tio eble estas ne malbone por vi ekzameni vin mem. Ĉu vi havas voston kiel leono? Ĉu vi havas striojn kiel tigro? Ĉu vi havas grandajn, pintajn dentojn kaj malicajn ungojn?
   Ne. Kion vi havas? Inteligentecon, multe da inteligenteco, tial vi povas paroli, legi, skribi kaj rezoni, anstataŭ nur mordi kaj grati. Vi devas uzi vian inteligentecon pro disvolvi saĝon.
   Se vi retrorigardas la homaran historion atente, vi povas vidi klare, ke ni plie kaj plie uzas nian cerbon, sed malplie kaj malplie uzas nian fizikan forton.
   Se homoj antaŭ miloj da jaroj volis movi grandan ŝtonon, ili devis kunvenigi grupon da homoj kaj laboris kun krio ĝis ĝi moviĝis sukcese.
   Poste, kiam oni lernis iom pri la fundamenta fiziko, la ŝtonego povis moviĝi de unu homo, kiu scias kiel uzi levilon. Sed tio ankorau bezonis grandan forton kaj ŝviton.
   Nun se ni volas movi tiun ŝtonegon, ni havas maŝinojn. Se ni scias kiun butonon premi, ni povas movi la ŝtonegon sen granda forto.
   Tio okazas ĉar ni uzas nian menson, sed ne nur nian korpon.
   Alivorte, nia menso fariĝas pli kaj pli kapabla. Tio estas bona, sed ankoraŭ ne sufiĉa. La fina rezulto de la homaraj klopodo kaj evoluado en milionoj da jaroj estas ne trapasi nian vivon fosante ŝtonojn, rigardante televidojn aŭ ludante ludaĵon.
   Ni ne plu estas sovaĵaj bestoj en la ĝangalo. Ni estas civlizitaj kaj ni devas konduti civilizite. Kiam vi elkreskiĝos, vi forĵetos viajn pupon kaj kolerŝtormon; kaj kiam la nia racio disvolviĝas, ni devas forlasi ni sovaĝan manieron kaj disvolvi nian menson.
   Iuj diris, "Jes, sed leono estas granda, forta kaj fortika animalo. Ĉu vere?"
   Ĉu leono estas tre forta? Ĉu vi aŭdis, ke leono povas hurli tiel laŭte kiel laŭtparolilo, kuras tiel rapide kiel trajno, tranĉas tiel profunde kiel segilo, aŭ piedpremas tiel forte kiel premilo? Tiuj fortaj maŝinoj estas produktoj de nia inteligenteco. Homa inteligenteco estas pli granda ol la forto de animaloj.
   Ni respektu leonojn, tigrojn, marporkojn, hundojn kaj ĉiujn aliajn animalojn; ni honoru ilian rajton por vivi; ni estimu ilian kontribuon al nia fiziologia sistemo, kaj ni estu plenaj de kompato al ili.
   Leono eble havas fortan korpon, kaj ĝi eble havas iom da inteligenteco, sed la tragedio de leono aŭ ĉiu ajn animalo estas tio, ke ili estas malsaĝaj. Ho, certe, kvankam ili povas komuniki unu la alian kaj ili povas esti trejnitaj por ludi akrobataĵon, sed ili povas nek pensi tre multe kaj eĉ nek koncentri sian menson, tiel ili ne povas scii, kia estas la universo.
   Tio estas tre grava misio de ni homaro kun la pli granda inteligento. Ni devas lerni, kio ni estas, kie ni estas kaj kiuj ni estas. Se ni ne scias tion, ĉiuj niaj inventaĵoj, urboj, monumentoj kaj scienco estas sensignifaj.
   Se ni ne scias kie ni estas, kio ni estas, kaj kiuj ni estas, ni ne povas kompreni nin mem. Ni devas kompreni nin men por konscii kio estas la universo. Nur tiam ni povos liberigi nin el la sufero.
   Se ni ne povas kompreni nin mem, ni devas suferi transmigradon de naskiĝo al morto, kaj de naskiĝo al morto ĝis ni tute elliberiĝos de la cirklo. Vivo estas plena de tiel multaj suferoj ke iam ni estas tro apatiaj por konscii, ke la aferoj povas esti plibonaj. La metodo por fari la aferojn pli bonaj estas disvolvi sufiĉan saĝon por koni la universon, liberigi nin el la animmigrado de vivo kaj morto.
   Ne nur animaloj, sed ankaŭ plej multe da homoj ne povas pensi sufiĉe pri tio. Se ni volas konscii kio estas la universo, ni devas labori tre diligente por disvolvi saĝon. Saĝo ests la vojo al liberiĝo. Liberiĝo signifas liberigi nin el la sufero. Por disvolvi saĝon, la unua afero kiun ni devas fari, estas ĉesi fari obstaklojn por ni mem.   
   Por disvolvi saĝon, ni bezonas fortan korpon kaj bonan menson.
   Ĉu vi memoras la Antaŭan fojon de via malsano? Vi ne povis viziti lernejon, car vi ne povis koncentri vian atenton sur viajn lecionojn kiam via korpo estis malsana. Same, se via korpo ne estas sana, via menso ne estas klera. Forta kaj sana korpo estas fundamento por forta kaj sana menso.
   Ekzerco faras nian korpon forta kaj sana, sed la nutraĵo, kiun ni metas en nian korpon, estas ankaŭ tre grava.
   Se ni ŝarĝas nian korpon per mortintaj animaloj, ni difektas nian sanon. Se ni volas esti sana, ni devas fariĝi vegetarano.
   Alia problemo estas tio: Se ni manĝas animalojn, ni rompas la universan leĝon kaj fine ni devas repagi al la animalojn. Estas pli facile ne rompi tiujn leĝojn, tiel ni ne metas multajn obstaklojn en nia propra vojo.
   Sed kiel ajn peneme ni laboras, estas tre malfacile liberigi nin mem de la sufero ol naĝi trans la pacifikan oceanon.
   Jen kial Budho Amitabho sentis bedaŭron por ni kaj formigis Puran Landon aŭ Okcidentan Paradizon. En lia Pura Lando, ni povos disvolvi nian saĝon sen sufero komuna sur la tero. Se ni volas iri tien, Amitabho bonvenigos nin kaj poste instruos nin kiel budhiĝi.
   Se ni volas iri tien, recitu Amitabon unukore kaj unuanime. Je la ĝusta tempo, li alvenos por bonvenigi nin.
   Tuj Atinginte tien, ni estos liberaj de vivo kaj morto. Ni povos lerni kaj studi. Iun tagon Ni povos reveni kaj helpi ĉiujn suferantajn vivestaĵojn en la homa mondo por ke ili ankaŭ fariĝi budhoj.

   Do estas nia elkora bondeziro por vi.
   Ni bondeziras al vi grandan feliĉon
   Ni bondeziras al vi bonan sanon
   Ni bondeziras al vi brilan saĝon!

    ĜIS REVIDO!

      AMITABO!

 
 
 
Antaŭa
Sekvanta