La dek-dua ĉapitro de Saĝo-malsaĝo Sutro (Damamuka-nidana) diris, ke, kiam nia budho Ŝakjamunio estis en Sravastio, bonzo praktikis meditadon en arbaro proksima. Tie li ankaŭ recitis sutrojn. Lia voĉo estis bela, do kiam ajn li recitis sutrojn, eĉ lbirdoj kaj bestoj ŝatis aŭskulti lin.
Iu malgranda birdo estis speciala. Kiam ajn la bonzo recitis sutrojn, ĝi ĉiam sidis sur la branĉo proksima kaj aŭskultis atente.
Iun tagon, kiam la malgranda birdo absorbiĝis en la sutro, ĉasisto mortigis ĝin. Sed pro la atenta aŭskultado de sutro ĝi iris en la ĉielon post sia morto kaj renaskiĝis kiel glora ĉielulo. Li havis magian povon vidi sian antaŭan vivon. Kiam li konsciiĝis pri la kaŭzo de sia naskiĝo en la ĉielo, li portis ĉielajn florojn kaj ŝutis ilin al la bonzo recitanta la sutrojn en la arbaro. Poste, li kultis al la bonzo por esprimi siajn dankemon kaj estimon.
La bonzo surpriziĝis kiam li vidis ĉielulon esprimanta sian respekton la li, la mortulo. Li do demandis pri la kaŭzo. Kiam li trovis, ke tiu estis lia malgranda aŭskultanto, la bonzo ĝojis pro tio. Li donacis al li donacon plej bonan -- donacon de saĝo. Li instruis al la birdo, kiu jam fariĝis ĉielulo, pri la vero de la universo, alivorte, pri tio, kion ni nomas Budhan Dharmon.
La ĉielulo ĝojegis pro tiel bona donaco. Pro la nova saĝo, li progresis rapide kaj revenis al la ĉielo por daŭrigi sian lernadon.
Amitabo!