Fengjing estis vilaĝo malgranda sed bela. Tie plej multaj homoj estis simplaj kamparanoj. Ili estis honestaj kaj diligentaj. Ĉiuj vivis harmonie kaj ĝuis pacan vivon.
Tamen estis malica homo en la vilaĝo. Oni nomis lin Ŝen la dua, ĉar li estis la dua filo de la familio. Li havis malgrandan vendejon, kaj la komerco iris tiel bone, ke li akumulis grandan sumon da mono iom post iom.
Ŝen estis emulo de vino kaj hundaĵo. Kiam ajn li havis oportunon, li kutime aĉetis vinon kaj kuiris hundaĵon por ĝui.
Li kutime diris al aliaj, "Hundaĵo odoras bona kaj gustas spica! Nenio estas pli bona ol manĝado de hundaĵo kun drinko de vino!" Li ofte invitis siajn amikojn al siaj festenoj, do dum pluraj jaroj, li buĉis ne malmultajn hundojn.
En 1756, Ŝen eksentis senmalfortecon.Iutage, li subite genuiĝis senforte, kaj oni devis meti lin sur la liton. Eĉ la kuracistoj ne povis imagi, pro kio li malsanas.
Lia edzino restis fidele ĉe li, precipe kiam li eksuferis de perioda sveno. En la profunda nokto, Ŝen kutime turniĝis kaj turniĝis, sed lia edzino povis fari nenion kontraŭ tion.Tiam ŝi aŭdis, ke li diras ion. Ŝi kliniĝis al li por aŭskulti, kaj kiam ŝi aŭdis la vortojn, ŝia sango preskaŭ malvarmiĝis.
"Alia nigra hundo! Vere malica!"
"Hundo kun makuloj atakas min!"
"Hundoj, du, tri, kvar... mi ne povas kalkuli ilin ĉiujn. Forpelu ilin de mi. Bonvolu forpeli ilin!"
Tiam, li kriegis tiel laŭte, ke li vekis ĉiujn en la domo. "Helpu! Helpu! Savu min!" Ĉiuj aŭdis lin, tamen ili vidis nenian hundon. Ili ĉiuj nur vidis, ke Ŝen baraktis kaj sin turnis sur la lito kun terura esprimo en la okuloj.
"Eble li freneziĝis," liaj parencoj diris malĝoje skuante la kapon.
Ekde tiam, Ŝen rampis per la kvar membroj kaj bojis kiel hundo ĝis sia morto.
Kutime, antaŭ onia morto estas signo, kien li iros post la morto. La homoj irontaj al la ĉielo mortos pace kaj eĉ feliĉe. Kaj la homoj irontaj al la infero ankaŭ scias pri sia destino. Ilia sufero komenciĝas ĵus antaŭ ilia morto, kaj ili mortas malfeliĉe.
Ŝen certe farĝus hundo en sia nova vivo. Eble ankaŭ li finus sian vivon en la kuiranta poto.