Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 73. Venĝo de Morta Hundo
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Ĉinaj kamparanoj plugas teron per bovoj, do plejparto da ĉinoj ne manĝas bovaĵon kiel dankemo al la fidelaj bestoj. Sed multaj ĉinoj rigardas hundojn kiel porkojn provizantajn viandon. Do iuj ĉinaj buĉistoj speciale buĉas hundojn.
   Iu buĉisto de hundoj vivis en Nanŝjang vilaĝo de Jiaŝjing-gubernio, proksima al Ŝanghai-urbo. Lia nomo estis Caj Liŭ. Hunda viando estis precipe populara en vintro, ĉar oni opiniis, ke hundaĵo varmigas onian korpon. Je la alproksimiĝo de la novjara festo, Caj ridis kiam li akrigis siajn tranĉilojn kaj pripensis, kiom li povus gajni.
   Caj buĉis hundojn de longaj jaroj. Li havis rutinon lertan. Li tranĉis hundon je la gorĝo kaj ĵetis ĝian korpon en urnon kune varma akvo. Kiam ĝi estis tute trempita, li povis dehaŭtigi ĝin pli facile. Li ĉiam tiel agis. Lerteco donis efikon. Sed la aferoj iris malsame ĉifoje. Tuj kiam li metis la hundon en la urnon, liaj okuloj ekŝvelis, dum liaj oreloj zumis kaj lia koro bategis. Li havis antaŭsenton de ia malfortuno.
   Ĝuste tiam, la hundo reviviĝis. Per sia tuta forto, ĝi sin ĵetis el la urno kaj rekte al Caj! La antaŭsento de Caj efikis. Apenaŭ li vidis la hundon sin ĵetanta al li, li sin tiris malantaŭen. Sed la hundo jam kaptis lin per la dentoj. Li provis forpuŝi la hundon per ambaŭ manoj. Sed ĝi jam pikis siajn dentojn en lian brakon.
   Caj hurlegis de dolorego. Liaj najbaroj alvenis por rigardi la okazaĵon. Ili provis malfermigi la hundan buŝon per bastonoj, sed ĝi mordis Caj forte. Malgraŭ tio, ke oni provis malfermigi ĝian buŝon, ĝi tenis la la brakon de Caj firme.
   "Kiu imagis, ke hundo kun gorĝo tranĉita havis tiel grandan forton!" iu el la najbaroj diris mirigite.
   "Ne estas tempo por diskuti. Tiru ĝin for de mi, mi petas!" Caj sin rulis tien kaj reen sur la planko, provante sin liberigi de la hundo, sed ĝi kvazaŭ veldis al lia brako.
   Li larmis de doloro, sed la hundo ankoraŭ firme tenis lin. Li suferis de pli kaj pli granda doloro. Liaj pantalonoj malsekiĝis, sed la hundo ankoraŭ ne lasis lin.
   La dolorego pli kaj pli akriĝis, kaj lia koro plu eltenis doloron. La najbaroj vidis senhelpe, ke la vizaĝo de Caj pli kiaj pli paliĝas. Poste -- "Ka!" ili aŭdis klakon el lia gorĝo.

  Li falis kaj mortis, kaj samtempe, la hundo forlasis lin kaj ankaŭ falis teren morta.
   Ekde tiam, neniu en la regiono aŭdacis manĝi hundaĵon plue.