Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 71. Savi Bubalon
 
 
 

  

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



Ĉen Ŝjingjŭan rakontis al ni jenan historion.
Iam estis grupo da malfeliĉuloj. Iuj el ili pasis la kortegajn ekzamenojn kaj fariĝis oficistoj, tamen ial ili malpromociiĝis de siaj postenoj. Aliaj neniam sukcesis en la ekzamenoj eĉ unufoje. Ili ĉiuj estis deprimitaj kaj decidis vojaĝi al fama templo por sin distri.
Kiam ili atingis la templon Ĉen Ŝjingjŭan hazarde eliris por ĝui freŝan aeron. Li vidis, ke kamparano skurĝadas bubalon, kaj malgraŭ la skurĝado, ĝi ne volis movi. Kiam la bubalo vidis Ŝjingjŭan, ĝi ekploris. Tiam Ŝjingjŭan konsciis, ke ĝi ploris ĉar ĝin oni pelis al morto. Nature, neniu el la bestoj volas morti. Ĉen forgesis sian propran malĝojon kaj ekkompatis la suferantan bubalon. Li demandis al la kamparano, "Kiom vi postulas kontraŭ la bubalo?"
"Prezo de kvindek ruloj da silko."
Ŝjingjŭan entempliĝis kaj diris al la aliaj. "Ni jam pretigis la monon por nia sekvanta vojaĝo, sed kial ni ne elspezu tion por pli bona afero?"
"Kion vi opinias?"
"Ni aĉetu la misfortunan bubalon, kaj lasu ĝin vivi pace ĝis la fino."
"Sed ni jam decidis elspezi la monon por alia pikniko dum la flora sezono, ĉu vi forgesis pri tio?"
"Jes, mi memoras. Sed la pikniko daŭras nur plurajn horojn, kaj poste ĉio forpasos. Ni povu uzi la sama monon savi vivon. Pripensu pri tio. Kiu maniero estas la plej bona por elspezi la monon laŭ via opinio?"
Liaj amikoj ekpripensis pri tio. Ŝjingjŭan urĝigis ilin. "Hastu, ni uzu la monon por tiu ĉi bubalo, kaj kiam ekfloros la floroj, mi pagu la kotizon por la pikniko. Ĉu bone?"
"Certe?"
"Certe!"
Vidinte, ke li jam faris decidon, ili do kolektis monon kaj donis al la kamparano por lia bovo. Poste, ili kondukis la bovon al la templo kaj petis, ke oni lasu ĝi vivi ĝis ĝia natura fino."
Kiam la floroj komencis ekflori, Ĉen Ŝjingjŭan estis ankoraŭ malriĉa studento, sed li ne forgesis sian promeson. Li lumbardis sian plej bonan vestaĵon kaj pagis por la pikniko.
Sed li ne plu estis malriĉa poste. En la sekva jaro li okupis tre altan lokon en la kortega ekzameno, kaj fariĝis oficisto.
Post nelonge, li gajnis tre altan postenon en la registaro, kaj ĝuis honoron, potencon kaj fortunon de tio. Li certigis al si men, ke li ĝuas tian bonfortunon nur ĉar li savis kompatindan bubalon.