"Iru, ĉu vi volu aŭ ne!" Feroca buĉisto tiregis ŝnuron per sia tuta forto. La maljuna bovo ligita al la ŝnuro sciis, kio okazos al ĝi. Ĝi mallevis la kapon kaj rifuzis movi.
" Rapidu! Ĉu ne?" la buĉisto elprenis vipon, blasfemis kaj freneze skurĝadis la ĝin. Ili konfliktis tiel sur la strato, unu blasfemis, batis kaj tiris, dum la alia kontraŭis mute.
Kiam ili iris preter banko, la bovo subite surgenuiĝis per la antaŭaj kruroj antaŭ la pordo kaj komencis plori. Grandaj larmogutoj falis de la bova viazĝo. La bankestro eliris por rigardi, pro kio okazas la bruo, kaj vidis la malfeliĉan bovon.
"Buĉisto, kiom estas la prezo de tiu ĉi bovo?" li demandis.
"Ok mil moneroj, sed mi ne vendu ĝin!"
"Mi donu al vi dek mil kontraŭ la bovo. Ĉu vi konsentas?" La bankestro estis emociita de la bovaj larmoj, kaj decidis savi ĝian vivon.
Sed la buĉisto rikanis kaj respondis: "Tiu ĉi bovaĉo donis al mi grandan malagrablaĵon! Mi jam suferis ĝissate. Mi haku ĝian kapon kaj mortigu ĝin. Jen kion mi faru! Mi ne vendu ĝin al vi, kaj ankaŭ vi ne plu cerbumu por plialtigi la prezon!"
Ŝajne, la maljuna bovo komprenis liajn vortojn. Kiam ĝi aŭdis tion, ĝi suspiris, stariĝis kaj sekvis la buĉiston obeeme.
La buĉisto estis furiozigita de la bovo, kiu eĉ provis peti ŝparigi sian vivon. Anstataŭ al bazaro, li tiris ĝin hejmen kaj dispecigis ĝin. Li ĵetis la pecojn de viando en sian plej grandan poton por kuiri.
Jam estis malfrue, do li lasis la poton super la fajro tutan nokton, por ke la viando estos bone kuirita kaj fariĝos bongusta en la sekva mateno. Li enlitiĝis post tio.
Frue en la sekva mateno, lia edzino aŭdis, ke li jam ellitiĝis. "Mi kontrolu la fajron, kaj vidu, kia estas la viando," li diris.
Longan tempon poste, lia edzino ekkonsciis, ke li ankoraŭ ne revenis. Ŝi ellitiĝis kaj ekserĉis lin. En la kuirejo ŝi vidis, ke la fajro estis ankoraŭ brulanta sub la poto -- sed oni ne scias, kial ŝia edzo jam glite falis en la poton kaj estis kuirata kune kun la bovaĵo.