Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 67. Gustumu Bovaĵon
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Tagmeze en la deka de Aprilo en 1820, nigraj nuboj kovris la sunon. Subite, la nuboj apartiĝis kaj pluvo ekverŝis de la ĉielo. Fulmoj kaj tondroj furiozis en la ĉielo. La preterpasantoj haste diskuris por serĉi ŝirmejon.
   Iu el ili subite genuiĝis vekriante. Li estis trafita de tondro! Kvankam li estis ankaŭ viva, tamen li estis brulvundita tutkorpe. La odoro de rostita viando plenis en la aero. Li tordiĝis en agonio. Li tremegis tutkorpe, kaj la larmoj fluis el liaj okuloj.
   Momenton poste larvoj rampis al liaj vundoj. La viro malfermis siajn okulojn kaj rigardis sian brulvunditan korpon kaj fendigitan karnon. Li ŝiris pecon da karno el sia korpo kaj metis ĝin en sian buŝon. La rigardantoj stuporiĝis de tio.
   Liaj najbaroj provis haltigi lin. "Fang Dengŝan! Ĉu vi ne scias, kion vi faras? Haltu!"
   "Mmm, bongusta bovaĵo," li diris al ili, "Bongusta bovaĵo! Gusmutu?"
   Tiam, plejparto de la apudrigardantoj svenis aŭ ekvomis. Pluraj kuraĝuloj alvenigis liajn familianojn kaj ili portis lin hejmen.
   Li ne mortis senprokraste. Li tiel vivis plurajn monatojn. Je la tempo de lia morto, sur liaj ostoj jam restis nemulte da karno.

  Malgranda knabino, kiu loĝas najbare, demandis sian patrinon, "Mi scias, ke Sinjoro Fang estis malica kaj kutime kverelis kun ĉiuj aliaj homoj. Li ĉiam interbatis kun aliaj. Sed pro kio li mortis tiel mizere?"
   Ŝia patrino eksplikis, "Fan Dengŝan estis famkonata buĉisto. Li ĉiam diris, ke li fariĝis buĉisto ĉar li ŝatas manĝi bovaĵon. Sidante ĉe la buĉista vendejo li kutime manĝis bovaĵon kaj allogis la klientojn, 'Bongusta bovaĵo! Gustumu?'"
   "Li estis riĉa, ĉu ne?" la malgranda knabino demandis.
   "Jes, tre riĉa. Li ofte fanfaronis, ke li gajnos pli kaj pli da mono. Li diris, ke li neniam malriĉiĝos se li havos bovojn por mortigi."
   "Sed kian bonon lia tuta mono donis al li? Se li estus iom pli bonkora, tia malfeliĉo ne okazus al li."
   "Ĉu tio estas la kialo, ke ni neniam manĝas viandon, Panjo?" demandis la malgranda knabino.
   "Jes, ĉar ni ne volas, ke al ni okazos tio, kio okazis al li. Do ni ne kaŭzu suferon al ĉiuj vivestaĵoj. Tio estas la plej bona metodo protekti nin de turmentiĝo."