Je Asan riĉiĝis per vendo de bovaĵo. Li estis lerta buĉisto kaj saĝa komercisto, tial li fieris pri si mem. Li mokis la tabuon kontraŭ manĝado de bovaĵo.
"Ha, kiu aŭdacas diri, ke buĉisto estas malbona okupo? Rigardu min! Mi estas buĉisto, kaj ĉion mi ja havas nun."
Pluraj el liaj amikoj admonis lin bonkore, "Vi akumulis vian riĉaĵon per sango. Ĉesu tion, kaj faru alian komercon."
"Ĉu vi ŝercas? Tio ja estas bona okupo. Mi faros tion en la resta tempo de mia vivo. Ne nur mi, sed miaj filoj kaj nepoj ankaŭ faru tion same kiel mi. Imagu kiom da mono ni povos gajni! Kio estus pli bona ol mono? Vi rajtas parolaĉi pri via dogmo, tamen por mi, nenio estas pli sorĉa ol mono."
Post nelonge Je suferis de malsano kaj preskaŭ mortis de tio. En la sekva tago, kvankam li ne mortis, lia ventro ŝveliĝis, kaj lia tuta korpo estis kovrita de kontuzoj. Li sidiĝis kaj forlasis la liton. Apenaŭ lia familio provis haltigi lin, li iris el la pordo, murmurante dum la vojirado.
Liaj edzino kaj filoj sekvis lin en la urbon. Tie li haltigis ĉiujn preterpasantojn kaj parolis al ili, "Je la ordono de Lia Majesta Reĝo de la Infero, mi sciigu al vi, ke vi ne plu faru malbonajn aferojn. Ne plu mortigu bestojn."
"Vi ne konas, kian torturon mi estis komdamnita suferi en la infero. Mi deziregas, ke mi povus reviviĝi denove kaj ĝui miajn tagojn pace sub la suno, sed mi faris tiel multajn krimegojn. Mi riĉiĝis per bovaĵo, kaj tio estas mia krimo. Mia ventro estis batita tiel brute, ke ĝi ŝvelis. Tio eatas nur la komenco. Mia senkoreco destinis min al la turmentado de la Infero."
Liaj amikoj estis malĝojaj por li. Tiam ili vidis eksteratende, ke lia kapo jam aliformiĝis en tion de la bovo, kiel rimarkigo al oni pri la danĝero kaŭzita de avido kaj malico.