"Ne forgesu, ke vi bone lavu la testudon antaŭ la kuirado," ordonis Gesinjoroj Ĉeng kiam ili eliros. "Ĝi estas tiel granda, kaj vi devas kuiri atenteme. Faru tion bone!"
"Certe, mi scias," respondis ilia servistino. Kiam la geedzoj foriris, ŝi iris al la kuirejo por rigardi la testudon, pripensante, kiel komenci la laboron. Sed kiam ŝi vidis la testudon sidantan sur la planko, ŝi ekkompatis ĝin. "Kompatinda testudo, ĉu vi ne preferas naĝi en la rivero ol en la suko?"
Pro kio la servistino kompatis speciale al tiu ĉi testudo? Ŝi jam kuiris multajn testudojn por Gesinjoroj Ĉeng, ĉar ili ŝatis manĝi testudojn. Oni ne sciis, kial ŝi kompatis ĝin, kaj portis ĝin ekster la pordon por liberigi ĝin.
"Ne. Mi ne devas tiel agi. Kiam Gesinjoroj Ĉeng revenis por la testudaĵo, mi diru al ili, 'pardonu, mi jam liberigis ĝin.' Sed eĉ se ili skurĝos min, tio ne pli suferigos min ol la testudon, kiam oni kuiras ĝin." Tial la servistino firmvole decidis liberigis la testudon.
Vere! Kiam Gesinjoroj Ĉeng revenis por la testudaĵo, kaj trovis la tablon vaka, ili insultis kaj skurĝis la servistinon. Sed ŝi toleris tion silente. Poste, ĉiuj preskaŭ forgesis pri la okazaĵo.
Post nelonge, tie okazis epidemio. La servistino suferis de grava malsano. Gesinjoroj Ĉeng petis kuraciston ekzameni ŝin, sed la kuracisto proponis al ili, ke ili preparu ĉerkon kiel eble plej frue, ĉar ŝi estas mortanta.
Tiunokte, la servistino sentis, ke el la lageto rampis io malseka, glueca kaj koteca. Ĝi venis pli kaj pli proksimen al ŝi. Ĝi venis en ŝian ĉambron, kaj rampis al ŝia lito. Poste, ĝi grimpis sur ŝian liton. Sed oni ne sciis kial la servistino sentis neniom da timo pri tio.
Poste, la malseka kaj koteca vivestaĵo grimpis sur ŝian korpon, kaj ŝi sentis malvarmeton en la tuta korpo. Ŝi jam ne ĝuis tian komfortecon de pluraj tagoj.
En la sekva mateno, Sinjorino Ĉeng kun ŝnureto en la mano envenis mezuri la altecon de la servistino por la ĉerko, kiun ili aĉetos por ŝi. Ŝi vidis eksteratende, ke la servistino sidiĝis. La servistino estis plena de koto, sed aspektis multe pli bona. "Ĉu vi pliboniĝis?" mire demandis Sinjorino.
"Jes, Mastrino, vere strange, mi sentas min multe pli bone hodiaŭ."
"Sed pro kio vi estas tiel kotoplena?"
La servistino rakontis al ŝi pri la okazaĵo en la nokto. Sinjorino Ĉeng maltrankviliĝis, ĉar ŝi opiniis, ke ŝia servistino deliras. Ŝi decidis rigardi tion en la nokto.
Noktomeze, Gesinjoroj Ĉeng vidis propraokule, ke la granda testudo forlasita de la servistino rampis en la ĉambron kaj ŝminkis la koton sur la korpon de la servistino. Ili ne aŭdacis kredis siajn okulojn, sed post nelonge, ilia servistino resaniĝis kaj vigliĝis. Ŝi estis la ununura persono resaniĝinta de la epidemio.
Ekde tiam, Gesinjoroj Ĉeng ne plu manĝis testudojn.