Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 57. Perlo donacita de Serpento
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



  "Kio estas tio?" demandis gardostaranto.
   "Serpento. Ni mortigu ĝin!" diris lia kamarado. Ili elprenis la lancojn por mortigi la malgrandan serpentonkaj koloran.
   "Haltu!" aŭdiĝis la voĉo de la ordono. Ambaŭ soldatoj stuporiĝis kiam ili vidis, ke la duko de Sŭi ordonis ilin halti. "Ĉu vi ne vidis, ke ĝi jam estas vundita? Kompatinta besteto!" Vere, ili povis vidi, ke la serpento havas vundon en la kapo.
   La duko zorgeme alprenis la serpenton per sia irbastono kaj portis ĝin al la riverbordo. Li ordonis, ke la soldatoj lasu ĝin sola.
   Momenton poste, la gardostaranto diris al la alia, "Hej, rigardu, la serpento revenas denove!"
   "Jes, kaj ĝi portas ion en la buŝo."
   "Rigardu, ĉu vi povas vidi? Ĝi portas perlon!" Aliaj soldatoj alkuris, kiam ili aŭdis tion. La malgranda serpento rampis antaŭen. "Rigardu! Kien ĝi iras?" iu kriis. Ili cedis la vojon. La malgranda serpento rampis rekte en la tendon de la duko, kaj metis la perlon ĉe liaj piedoj.
   "Dankon por via fervoro," diris la duko, "Sed mi estas kortega oficisto. Mi neniam akceptas donacon, vi scias." La serpento neniel forlasis tien colon ĝis la duko alprenis la perlon kaj metis en sian poŝon.
   La duko sonĝis en tiunokte, ke li tretis sur serpenton malatente. Li estis tiel timigita, ke li vekiĝis kaj rigardis siajn piedojn por kontroli, ĉu li estas mordita... estis nur sonĝo. Sed kio? Li trovis alian perlon ĉe liaj piedoj, kaj tio ne estis sonĝo.
   Du belaj perloj! La duko estis bonkorulo, kaj ne volis akcepti rekompencon de la serpento, sed li akceptis ambaŭ senprezajn perlojn, kiujn al neniu li povis redoni. Li prenis tion kiel memoraĵon pri bonkoreco al ĉiuj vivestaĵoj.
   La rakonto diskoniĝis vaste kaj malproksime. Multaj homoj konsciis, ke eĉ besteto rampanta sur la tero domaĝas sian vivon. La rakonto eĉ pensigis la maliculojn kaj ili ŝanĝis sian kutimon pro tio. Poste, pli kaj pli da homoj lernis ami vivojn, ĉesis mortigi la vivestaĵojn kaj turmenti la bestojn.
   Por la duko de Sŭi, tio estas la rekompenco multe pli volora ol la perloj.