Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 55. Unu Vivo kontraŭ Cent
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   "Ĉu vi sentas vin pli bona hodiaŭ?" Fan sciis, ke lia edzino suferis de tuberkulozo malfacile kuracebla, sed li prizorgis ŝin ankoraŭ zorgeme.
   "Dan... kon... por... via... pri... zorgo," la edzino respondis anhelante kun granda sufero.
   Fan petis Ĉen Ŝijing, la plej bonan kuraciston en Ĝjinkoŭ, kuraci lian edzinon. Kuracisto Ĉen ekzamenis ŝin atenteme, kaj tiris Fan flanken.
   "Estis metodo por kuraci ŝin kvankam ŝia malsano estas grava." La kuracisto diris: "Havigu al vi cent paserojn, preparu medikamenton per la paseraj kapoj laŭ la recepto. Tiam je la tria kaj la sepa tago la malsanulino manĝu la cerbon de la paseroj. Tio efikas bone. La kuracmetodo estas sekreto heredita de miaj praavoj, kaj neniam malsukcesis. Sed memoru, ke vi devas pretigi cent paserojn, eĉ ne malpli je unu."
   Fan deziregis resanigi sian edzinon, li do elkuris kaj aĉetis cent paserojn senprokraste. La paseroj estis amasigitaj en granda kaĝo. Ili pepadis kaj ŝaltadis ĉirkaŭen malĝoje, ĉar estis ne sufiĉa spaco por ili sin amuzi. Eble ili ankaŭ scius, ke baldaŭ venus ilia fino.
   "Kion vi faros per tiuj paseroj?" Sinjorino Fan demandis.
   "Tio estas la speciala recepto de Kuracisto Ĉen. Ni preparu per ili medikamenton por vi, kaj vi resaniĝos post nelonge," lia edzo respondis ĝojplene.
   "Ne. Ne tiel agu!" Sinjorino Fan eksidiĝis de la lito. "Ne savu min per cent vivoj. Mi preferu morti ol lasi vin mortigi la paserojn por mi."
   Fan havis nenian ideon, kion fari.
   "Se vi vere amas min," ŝi daŭrigis, "Faru tion, kion mi petas. Malfermu la kaĝon kaj elliberigu ĉiujn paserojn. Tiel, eĉ se mi mortos, mi mortos en paco." Kion li povis fari? Fan do portis la kaĝon en la arbaron kaj ellasis ĉiujn paserojn. Ili flugis en arbustojn kaj arbojn kantante kaj pepante. Ili estis feliĉaj de la liberiĝo.
   Post pluraj tagoj, Sinjorino Fan ellitiĝis kvankam ŝi prenis nenian medikamenton. Ŝiaj amikoj kaj parencoj alvenis gratuli ŝin pro ŝia rapida resaniĝo de tiel grava malsano. Ĉiu el ili estis ĝojplena.
   Post unu jaro, sinjorino Fan naskis knabeton. Li estis ne nur sprita kaj vigla, sed ankaŭ stranga, ke li havas signon similan al pasero sur ĉiu el siaj brakoj!