Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 54. Semado kaj Rikolto 
 
 
 

 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player




Ŭu Ling estis la plej riĉa homo ĉirkaŭloke. Li havas sufiĉan monon por elspezi, do li vivis malŝpareme.
La filo de Ŭu Ling estis ankaŭ ĝuemulo kiel sia patro. La filo speciale ŝatis manĝi novajn kaj eksterordinarajn manĝaĵojn. Iam, kiam Familio Ŭu okazigis festenon, la kuiristo aĉetis grandan testudon en la bazaro.
"Tiuspeca testudo estas tre malfacile aĉetebla. Kaj ĝia viando estas vere bongusta. Mastro Ŭu certe ĝojos pri tio." La kuiristo ridis de ĝojo kiam li akrigis la tranĉilon por mortigi la testudon. Sed kiam li pretis ekhaki ĝian kapon, li vidis, ke la testudo estas ploranta. Ŝajnis, ke ĝi ploras por peti lin ŝpari ĝian vivon.
La kuiristo demetis la tranĉilon kaj raportis al Mastro Ŭu pri la stranga testudo. "Bonvole ne ordonu min mortigi la testudon, kiam ĝi petas min savi ĝin."
Mastro Ŭu insultis la kuiriston kolere, "Idioto! Kion vi povas fari ĝuste? Donu la tranĉilon al mi. Mi mem mortigu ĝin se vi ne volontas." Li prenis sian plej bonan tranĉilon el la tirkesto kaj kuris en la kuirejon. Kiam li vidis la kompatindan testudon ploranta, li sentis nenian bedaŭron por ĝi. Li senkapigis la testudon tiel rapide kiel fulmo. Sed li hakis tiel forte, ke la kapo de la testudo desaltis kaj falis sur trabon subtenantan la tegmenton.
"Lasu! Ne zorgu pri tio. Kuiru la restaĵon de la testudo kaj prezentu ĝin al mi vespere."
Tiuvespere, Familio Ŭu ekĝuis la testudaĵon ĝojplene. Post kiam ili manĝis nur plurajn pecetojn, la juna mastro plendis, ke li kapturniĝas. Li rigardis supren kaj ekkriis. Li montris al la trabo kaj kriis, "Rigardu! Estas grandegaj testudoj sur la trabo!"
"Mi vidas nenion," diris Ŭu Ling.
"For! For! Aj! Ili mordas min. Helpu, Paĉjo, ili mordas min!"
"Kio mordas vin? Estas nenio alia ĉi tie."
"La testudoj! Estas testudoj sur mia tuta korpo, ili mordas min. Helpu!" Juna Ŭu ruliĝis tien kaj reen sur la planko piedbatante kaj kriante, sed neniu alia povis vidi la testutojn.
"Ili mordas min je la piedoj! Helpu min, Dolore!" Oni povis fari nenion kontraŭ tio, ĉar ili ne povis vidi la tiel nomatajn testudojn, kiuj mordas Ŭu.
Post tri tagoj, Juna Ŭu mortis. Li fariĝis viktimo de iliaj avareco kaj krueleco.
Memoru, ke ĉiu devas respondeci pri sia propra konduto. Se vi ne volas suferigi vin mem, ne suferigu ankaŭ la aliajn vivestaĵojn.