"Ĉu mia edzo povos resaniĝi, Kuracisto?" demandis Sinjorino Ŝje.
La kuracisto skuis la kapon kaj respondis nenion.
Ŝje suferis de granda furunko sur sia dorso, kaj ĉirkaŭ la granda furunko estis multaj malgrandaj. Oni trovis multajn metodojn kaj medikamentojn por tio, sed neniu efikis.
Kuracisto Lin diris, "Tiu ĉi malsano estas ne kuracebla per ordinaraj metodoj. Neniu medicinaĵo aĉetebla per la mono povas kuraci tion."
Iu el la konsultaj kuracistoj diris, "Tio estas malsano tre rara, tiel rara, ke eble vi eĉ neniam aŭdis. Ĝi nomiĝas 'Birdoj omaĝantaj al la Reĝo'". Kiam Sinjorino Ŝje aŭdis tion, ŝi ekkriis kaj svenis.
Ŝje estis tre riĉa. Li komencis sian vivon kiel malriĉa knabo, kaj enspezis diligente kaj honeste per la ligna komerco. Li vere ne havis malbonajn kutimojn, sed li havas unu specialan malavantaĝon, komunan al multaj ĉinoj: Li estis frandema. Kiam li okazigis festenon, li elspezadis laŭeble plej multe da mono por la eksterordinaraj pladaĵoj.
Li preferis ian grandan kaj abundan pladaĵon. Oni mortigis grandan, dikan anason, kaj plenigis ĝian ventron per paseroj antaŭ la kuirado. Kiam la plado estis preta, la manĝantoj malfermis la ventron de la anaso per manĝbastonetoj, kaj trovis la paserojn en la anaso. La plado estis nomata "Birdoj Omaĝantaj al la Reĝo".
Jen kial Sinjorino Ŝje ektimiĝis je la vortoj de la kuracisto. La malsano de la edzo havis la saman nomon de lia preferata plado. Por la festenoj dmu multaj jaroj, Ŝje mortigis tiel multajn birdojn, ke li mem eksuferis de tio.
Iu ajn, kiu havis furunkon, scias bone, de kia doloro li suferis. La tuta dorso de Ŝje estis plena de furunkoj. Ili ne nur doloris, sed ankaŭ fiodoris. Li suferis plurajn monatojn kaj finfine mortis. Li suferigis tiel multajn bestojn, do lia riĉaĵo povis doni al li nenian helpon.