En "Rekordo pri Vasta Amo", Meng Ping'an notis jenan rakonton:
En Suĝou-urbo estis speciala restoracio famkonata pro sia angila nudelo. La mastro Dai Dapan estis aĉulo. Li estis kruela kaj egoisma. Lia restoracio estis pli prospera ol tiuj de liaj konkurantoj, ĉar li elpensis sagacan metodon por kuiri angilojn. Li vicigis najlojn en la vaporumilo, en kiu li kuiras la angilojn, kaj metis la vivajn angilojn en ĝin. Kiam li metis la vaporumilon super la fajro, la angiloj en ĝi movadis tien kaj reen panike por forkuri, kaj tranĉis sian korpon per la najloj. Ilia sango fluis en la nudelon. Multaj klientoj opiniis, ke gusto de la nudelo estas bonega.
Iun tagon, Dai kalkulis sian konton per abako. Li levis la kapon kaj ridegis, "Ha, ha, ha! Mi pli kaj pli riĉiĝas!"
"Paĉjo," diris lia filo, Daj Ŝjiŝjin, "Ni faru alian komercon. Estas tro kruele gajni monon tia-maniere eĉ se ni pli kaj pli riĉiĝas."
"Malsaĝuleto! Por kio ni vivas anstataŭ por mono? For! Aliaj komercoj? Per kia komerco ni povas enspezi tiel multe? Vi estas plena de absurdaĵoj!"
Iutage, Dai Dapan ne plu vidiĝis. Daj Ŝjiŝjin serĉis lin ĉie. Iu el la najbaroj enkuris kaj raportis: "Ni jam trovis lin. Rapidu. Li estas en la rivero!"
Daj Ŝjiŝjin kuris al la bordo, kie ĉiuj vilaĝanoj staris kaj rigardis la strangan vidaĵon. Dai Dapan estis dronigita de centoj da angiloj, kiuj tiris lin en akvon ĝis lia morto.