Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa

30. Bravaj Kokoj  

 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

 

  Iam ĉinoj ne vokis homon per lia nomo, sed per lia vico en la familio. En Ĉjuĝoŭ estis malsupera oficisto, kiun ĉiuj nomis Fang la Tria, ĉar li estis la tria filo de siaj gepatroj.
   Fang la Tria estis bonkora kaj plaĉa al ĉiuj. Iun tagon li iris al Familio Hoŭ por kolekti imposton.
   "Frato Hoŭ, mi jam petis, ke vi pagu ĉijaran imposton. Mi scias, ke neniu volas pagi, tamen mi devas plenumi la ordonon de mia superulo."
   Hoŭ la Dua diris afable: "Fang la Tria, vi scias bone, ke ĉijara rikolto estas sufiĉe malbona. Ni nur havas neniom por pagi. Ĉu vi afablas doni al ni dek tagojn aŭ duonmonaton? Eble ni kapablos kolekti iom da brulligno por vendi kaj gajni monon por pagi la imposton al la reĝo."
   Fang la Tria paŭzis por pripensi. Hoŭ la Dua ordonis sian edzinon prepari manĝon por la gasto. Ĵus kiam Sinjorino Hoŭ elpordiĝis kun la kuireja tranĉilo, Fang kvazaŭ ekvidis virinon en bruna kostumo staranta ekster la pordo kaj petanta, ke li estu bonkora por savi ŝian vivon.
   Ĝuste tiam, aŭdiĝis kokina klukado. Li konsciis, ke la kokino estas bruna. Li do tuj diris al Hoŭ la Dua: "Mi jam manĝis. Nenion preparu por mi." La edzino de Hoŭ la Dua demetis sian tranĉilon, kaj la kokino estis ŝparita. Kiam Fang revenis al Familio Hoŭ por la imposto post semajnoj, la bruna kokino atendis lin respektoplene ekster la pordo. Ĝi vicigis siajn idojn kaj ili ĝojiĝis vidinte lin.
   Fang akceptis la monon kaj eliris. Kiam li trapasis rojon ĉe la kampo de Familio Hoŭ kaj ekgrimpis monton malproksiman, tigro trudiĝis el la arbaro kaj sin ĵetis al li. Fang la Tria dronis en granda paniko. Li povis fari nenion ol fermi siajn okulojn por atendi morton.
   Tiam li aŭdis strangan bruon, li malfermis siajn okulojn kaj vidis, ke la kokino kaj kokidoj kune atakas la tigron. Kiel kokoj povas batali kontraŭ tigro? Ili flugis supren kaj bekpikadis ĝiajn okulojn. La tigro forkuris hurlante.
   Fang la Tria perdis sian konscion. Kiam li vekiĝis, li revenis al Familio Hoŭ kaj aĉetis la kokinon kaj ĉiujn ĝiajn idojn per tre alta prezo. Li portis ilin hejmen kaj prizorgis ilin por ĉiam poste.