Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 11. Lango de Granda Xu
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

 

  Oni subite aŭdis panikan vekrion el malnova butiko, kaj sekve, sonon de io falinta surteren.
   La najbaroj alkuris tien por vidi, kio okazas. Ili vidis, ke Granda Ŝju, la buĉisto de bovoj, kuŝas en sango.   Sango fluadis el lia buŝo. Lia lango estis detranĉita, kaj li kuŝis morta. La najbaroj babile ekesploris pri la kaŭzo de lia neatendita katastrofo.
   Jen la okazaĵo. Granda Ŝju sin vivtenis per mortigo de bovoj. Ĉiufoje, antaŭ ol li mortigis bovon, li detranĉis ĝian langon kaj formanĝis ĝin kun vino. Imagu, kiel kruele li suferigis la bovojn.
   Tiutage, Granda Ŝju metis la tranĉilon sur la pordlintelon por fari ion alian. Subite, li aŭdis, ke du musoj interbatalis super la pordo. Li do ekrigardis supren kun la malfermita buŝo. Ĝuste tiam, la batalantaj musoj faligis la tranĉilon, ke tiu falis rekte en lian buŝon kaj detranĉis lian langon. Granda Ŝju ekfalis teren morta.
   Kiam la najbaroj informiĝis, kiamaniere mortis Granda Ŝju, ili diris skuante la kapon kun suspiro: "Granda Ŝju neniam pensis pri alia ol mortigado. Li detranĉadis la langon de bovoj kaj manĝis ĝin kun vino, ĉar li ŝatis la guston. Kaj je la fino, du musoj detranĉis lian langon kaj mortigis lin, ĝuste kiel li mortigis la bovojn. Budha instruo pri la rilato inter kaŭzoj kaj rezultoj estas vere kredinda! Oni rikoltas kion ili semas!"