68. ELEFANTA REĜO BONECO

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  

 

  [Malavareco kaj Sendankemo]

  Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis kiel elefanto. Li estis ĉarme blanka kaj glimbrila kiel polurita arĝento. Liaj piedoj estis tiel glataj kaj brilaj kiel la plej fajna lako. Lia buŝo estis tiel ruĝa kiel la plej delikata ruĝa tapiŝo. Kaj liaj mirindaj okuloj similis al valoraj juveloj brilantaj en kvin koloroj: blua, flava, ruĝa, blanka kaj karmezina.

  La grandiozan belecon de la majesta elefanto montras la ekstera formo de la Iluminiĝinto. Sed tio estis nur pala reflekto de lia interna beleco, ĉar dum multaj antaŭaj vivoj li pleniĝis de Dek Perfektoj: energio, decidemo, honesteco, boneco, rezignemo de kroĉiĝo al ordinara mondo, kvieteco, saĝo, pacienco, malavareco kaj certe, kompatemo.

  Kiam li plenkreskis, ĉiuj aliaj elefantoj en Himalajaj arbaroj venis sekvi kaj servi lin. Post nelonge 80,000 elefantoj loĝis en lia regno. Tiel granda nacio densiĝis de loĝantoj kaj pleniĝis de distraĵoj. Por vivi pli kviete, li forlasis la aliajn kaj loĝis sola en sekreta parto de la arbaro. Li famiĝis kiel Elefanta Reĝo Boneco pro siaj bonkoreco kaj pureco facile videblaj de ĉiuj aliaj.

  Samtempe arbaristo de Benareso vojaĝis en Himalaja montaro. Li serĉis valoraĵojn, kiujn li povis vendi en Benareso. Post nelonge li perdis sian senson de orientiĝo. Li kuris tien kaj reen por trovi la ĝustan vojon, sed vane. Baldaŭ li laciĝis kaj ektimis morton. Li tutkorpe tremis kaj laŭte ploris pro timo.

  La Elefanta Reĝo Boneco aŭdis la ploradon de la kompatinda viro. Li tuj pleniĝis de bedaŭro kaj kompatemo. Dezirante laŭeble helpi lin, li ekiris tra la arbaro al la viro.

  Sed kiam la viro vidis, ke la giganta elefanto alproksimiĝis, li estis tiel timigita, ke li tuj ekkuregis. Kiam la saĝa elefanto vidis tion, li ĉesigis moviĝon. Vidinte tion, la arbaristo ankaŭ haltis. Poste, kiam Reĝo Boneco ekiris al li, li denove ekkuris, kaj kiam la elefanto haltis, li ankaŭ haltis.

  En tiu momento la viro pensis: "Tiu estas nobla elefanto. Kiam mi kuris, li haltis. Kaj kiam mi haltis, li iris al mi. Sendube li ne intencas damaĝi min. Eble li volas helpi min anstataŭe!" La ideo donis al li kuraĝon por resti kaj atendi.

  La Elefanta Reĝo Boneco malrapide proksimiĝis al li kaj demandis: "Mia homa amiko, kial vi vagadis plorante en paniko?"

  "Via Elefanta Moŝto," respondis la viro, "mi perdis senson de direktoj kaj devojiĝis. Mi timas, ke min trafos morto!"

  Poste la Iluminiĝinto kondukis la arbariston al sia propra sekreta loĝejo. Li konsolis kaj regalis lin per fruktoj kaj nuksoj plej bonaj en tuta Himalaja regiono. Post kelkaj tagoj li diris: "Ne timu, mia amiko. Mi kondukos vin al la loko, kie homoj vivas. Sidiĝu sur mian dorson." Poste li portis la viron al la regiono de homoj.

  Rajdante komforte sur la honora estaĵo, la viro pensis: "Se oni demandos, kie mi estis, mi respondos al ili pri ĉio." Do li faris noton pri ĉiuj landmarkoj, portate sekure de la bonkora elefanta reĝo.

  Kiam ili iris el la densa arbaro proksime al la vojo de Benareso, la Elefanta Reĝo Boneco diris: "Mia bona amiko, iru laŭ la vojo al Benareso. Bonvolu diri al neniu, kie mi loĝas, ĉu oni demandos aŭ ne." Adiaŭinte per tiuj vortoj, la ĝentila elefanto turniĝis kaj reiris al sia loĝejo sekura kaj sekreta.

  La viro facile trovis sian vojon al Benareso. Iutage dum li vizitis bazaron, li iris al vendejoj de eburaj skulptistoj, kiuj skulptis eburon en delikatajn kaj belajn statuojn, pejzaĝojn kaj formojn. La arbaristo demandis ilin: "Ĉu vi aĉetas dentegojn de vivantaj elefantoj?"

  La skulptistoj respondis: "Kian demandon vi faris! Ĉiuj scias bone, ke dentegoj de vivantaj elefantoj estas multe pli valoraj ol tiuj de la mortaj." "Do mi portos al vi iom da dentegoj de vivanta elefanto," diris la arbaristo.

  La viro portis akran segilon kun aliaj bezonaĵoj, kaj iris al la loĝejo de Reĝo Boneco pro la avidemo nur al mono, ignorante la sekurecon de la elefanta reĝo kaj la dankemon al tiu, kiu savis lian vivon.

  Kiam li alvenis, la elefanta reĝo demandis: "Kial vi revenis, mia homa amiko?" Plektante rakonton, la viro respondis: "Via Elefanta Moŝto, mi estas malriĉulo vivanta tre mizere. Nun mi estas en granda malfacilaĵo, do mi venas por peti peceton da dentego de vi. Se vi volontas doni ĝin al mi, mi portos ĝin hejmen kaj vendos ĝin. Tiam mi povos min vivteni dum iom pli longa tempo."

  Pro kompato al la viro, la Elefanta Reĝo Boneco diris: "Kompreneble, mia amiko, mi donos pecegon da dentego! Ĉu vi prenis segilon kun vi?" "Jes, Via Elefanta Moŝto," diris la arbaristo, "mi portas segilon kun mi." "Bone," diris la malavara Reĝo Boneco, "fortranĉu ambaŭ miajn dentegojn!"

  Dirinte, la elefanto genuiĝis kaj oferis siajn speciale arĝentblankajn dentegojn. Sen ajna bedaŭro, la viro forsegis grandajn eburajn pecojn de ambaŭ dentegoj.

  La Iluminiĝinto levis ambaŭ dentpecojn per sia rostro. Li diris: "Bona amiko, mi donas miajn amindajn dentojn ne pro tio, ke mi malŝatas ilin kaj volas forigi ilin, nek pro tio, ke ili estas senvaloraj al mi. Sed miloble kaj eĉ centmiloble amindas kaj valoras la dentegoj de ĉioscia saĝo, kiu kondukas nin al realiĝo de ĉiu Vero."

  Donaci la belajn dentegojn al la viro estis la deziro de la elefanto, ke lia perfekta malavareco povos konduki lin al la plej granda saĝo.

  La viro revenis hejmen kaj forvendis ambaŭ eburajn pecojn. Sed post nelonge li forkonsumis la tutan monon. Do li denove revenis al la Elefanta Reĝo Boneco. Li petis lin: "Via Elefanta Moŝto, la mono gajnita de mi per vendo de via eburo nur sufiĉis por pagi miajn ŝuldojn. Mi ankoraŭ estas malriĉulo vivanta tre mizere. La vivo estas ankoraŭ tre malfacila en Benareso, do bonvolu doni al mi la restajn partojn de viaj dentegoj, malavarulo!"

  Senhezite la elefanta reĝo oferis la restajn partojn de siaj dentegoj. La viro forsegis ĉion, kion li povis vidi, ĝis dentradiko en la kranio de la elefanto! Li forlasis sen vorto de dankemo. La bonkora elefanto estis nenio alia ol bankkonto por li. Li portis la eburon al Benareso, vendis ĝin kaj forkonsumis la monon kiel antaŭe.

  La arbaristo denove revenis al la loĝejo de la Elefanta Reĝo Boneco. Li denove petis lin: "Honora elefanta reĝo, estas tre malfacile por vivi en Benareso. Kompatu min kaj lasu min havi la restaĵon de via eburo, la radikojn de viaj dentegoj."

  Perfekta malavareco nenion retenas. Do la elefanta reĝo genuiĝis kaj oferis siajn restajn radikojn de eburo. La sendankemulo neniom zorgis pri la elefanto. Li staris sur la majestan rostron similan al dika arĝenta ĉeno. Li grimpis supren kaj sidiĝis inter pure blankaj tempioj sur la granda kapo simila al neĝkovrita Himalaja kupolo. Poste li krude enfosis per sia tuta forto. Li frotis kaj forŝiris la molajn karnojn de la radikoj de la iamaj belaj dentegoj. Per sia malakra segilo li tranĉis kaj segis la eburajn radikojn el la kranio.

  Laŭdire troviĝas multaj mondoj: la infera mondo de torturo, la mondoj de malsataj demonoj, de bestoj kaj de homoj. Ankaŭ estas multaj ĉielaj mondoj de la malplej supra ĝis la plej supra. En ĉiuj mondoj estas milionoj da vivestaĵoj, kiuj iam aŭ en alia tempo naskiĝis kaj vivis kiel elefantoj.
  
  Rakontantoj de la historio diris, ke kvankam oni ne scias kial, ĉiuj elefantoj eksentis la doloregon de la grandulo, la Elefanta Reĝo Boneco.

  La arbaristo forlasis portante la sangoplenajn eburajn radikojn. Pensante, ke estos neniu motivo revidi la elefanton, li ne sin ĝenis por montri al li la signon de dankemo kaj respekto.

  La vasta kaj firma tero, kiu estas sufiĉe forta por facile subteni grandajn montojn kaj ankaŭ povas surporti la plej naŭzajn malpuraĵojn kaj fiodorojn, ne povus toleri kaj subteni la gigantan fikonduton de la kruelulo. Do kiam li iris el la vido de la suferanta elefanto, la granda tero fendiĝis sub liaj piedoj. Fajro ŝprucis el la plej malalta infero, glutis lin en brile ruĝajn flamojn kaj tiris lin suben al la fino de lia sorto.
  
  La moralinstruo estas: La nedankemuloj ĉion faras senskrupule, kaj pro tio li fosas sian propran tombon.

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com