[Mallaboremo]
Iam antaŭe estis mondfama instruisto kaj sanktulo en urbo Takasila. Li havis ĉe si 500 lernantojn.
Iutage tiuj 500 lernantoj iris en arbaron por kolekti brullignon. Unu el ili renkontis senfolian arbon. Li pensis: "Kiel fortuna mi estas! Tiu ĉi arbo eble estas morta kaj seka, perfekta por la brulligno. Pro kio mi ankoraŭ urĝas? Mi dormetos dum aliaj okupiĝos serĉante la brullignon." Do li sternis sian jakon sur la teron, kuŝiĝis kaj baldaŭ endormiĝis ronkante laŭte.
Poste ĉiuj aliaj lernantoj portis siajn brullignajn faskojn al Takasila kaj trapasis la ronkantan dormanton sur la vojo. Ili piedbate vekis lin kaj diris: "Vekiĝu! Estas tempo por reveni al nia instruisto."
La mallaborema lernanto subite vekiĝis kaj frotis al si la okulojn. Ankoraŭ kun dormemo, li grimpis sur la arbon. Li derompis la branĉojn kaj ektrovis, ke ili efektive estis verdaj, tute ne sekaj. Kiam li derompis branĉon, ĝi resaltis kaj trafis lin je la okulo. Li kolektis faskon da verda brulligno, kovrante sian okulon per unu mano. Poste li portis ĝin al Takasila, kuratingante la aliajn. Li revenis plej malfrue, kaj ĵetis sian brullignan faskon sur la supron de brullignaĵa stako.
Samtempe al ili venis invito pri religia ceremonio, kiu okazis sekvan tagon en malproksima vilaĝo. La sanktulo diris al siaj 500 lernantoj: "Tio estas bona trejnado por vi. Matenmanĝu pli frue en la sekva mateno kaj iru al la vilaĝo por la religia servo. Kiam vi revenos, alportu mian porcion de oferaĵoj kune kun la viaj."
La lernantoj vekiĝis frue en la sekva mateno. Ili vekis la kuiristinon de la lernejo kaj petis ŝin kuiri kaĉon kiel matenmanĝon. Ŝi iris en mallumo al la stako de brullignaĵo. Ŝi prenis la plej supran faskon de la mallaboremulo. Ŝi portis ĝin en la kuirejon kaj klopodis estigi fajron por la kuirado.
Sed kvankam ŝi blovadis, ŝi ne sukcesis elfari fajron. La brulligno estis verda kaj malseka.
Kiam leviĝis la suno, ankoraŭ ne estiĝis la fajro por la kuirado. La lernantoj kriis: "Estos tro malfrue por ni iri al la vilaĝo." Do ili iris al la instruisto.
La instruisto demandis ilin: "Kial vi ankoraŭ restas ĉi tie? Kial vi ne foriris?" Ili diris al li: "Mallaborema sentaŭgulo dormis dum ni laboris. Li grimpis sur arbon kaj vundis sian okulon. Li kolektis nur verdan brullignon kaj ĵetis ĝin sur la supron de la brullignaĵa stako. La kuiristino prenis ĝin kaj ne sukcesis fari fajron, ĉar la brulligno estas verda kaj malseka. Nun estas tro malfrue por ni iri al la vilaĝo."
La mondfama instruisto diris: "Malsaĝa mallaboremulo kaŭzas malfacilaĵon al vi ĉiuj. Post kiam oni prokrastas hodiaŭ farendan laboron ĝis poste, ili baldaŭ ekpentos."
La moralinstruo estas: Ne prokrastu hodiaŭan laboron ĝis morgaŭ.
|