39. SILENTA BUDHO

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  

 

  [Malavareco]

  Iam riĉega viro vivis en Benareso de norda Hindio. Li heredis multe da havaĵoj de sia patro. Li pensis: "Kial mi rajtas ĝui la trezorojn sola? Ankaŭ miaj homoj profitu de la riĉaĵo."

  Li do konstruis manĝejojn ĉe la kvar pordoj norda, orienta, suda kaj okcidenta de la urbo. En la manĝejoj li senpage donacis manĝaĵon al ĉiuj laŭ la bezono. Li famiĝis pro sia malavareco, kaj kiel oni sciis, li kaj liaj subuloj ankaŭ estis praktikantoj de la kvin trejnaj ŝtupoj.

  Tiam vivis Silenta Budho praktikanta meditadon en la arbaro ĉe Benareso.

  Li nomiĝis Budho, ĉar li estis iluminiĝinta. Tio signifas, ke li ne plu vivis en sperto de si mem, la tiel nomata "li", kiu estas diferenca de ĉiuj aliaj vivoj. Do li havis vivon de la realo en iu ajn momento.

  En ĉiuj siaj vivoj li plenis de kompatemo kaj favoro al ĉiuj malfeliĉaj vivestaĵoj. Li deziris instrui kaj helpi ilin iluminiĝi kiel li, sed la tempo de nia rakonto estis plej maloportuna kaj malĝojiga. La Budho bone sciis pri tio, do li povis fari nenion krom sin teni silenta.

  Meditante en la arbaro, Silenta Budho sin dronis en altegan animstaton. Li tiel profundiĝis en la meditado, ke li sidis senmove dum sep tagoj kaj noktoj sen manĝi kaj trinki.

  Kiam li revenis al la ordinara stato, li estis ĉe morto de malsato. Je la kutima tempo en la tago, li iris al la domo de riĉulo en Benareso por peti manĝaĵon.

  Apenaŭ la riĉulo sidiĝis por tagmanĝi, li ekvidis Silentan Budhon alvenanta kun almozbovlo. Li tuj stariĝis de la sidejo respektoplene, kaj ordonis sian serviston donaci almozon.

  Samtempe tion vidis Marao, la dio de morto. Marao estis plena de avidemo al povo super ĉiuj vivestaĵoj. Li nur povis havi tiun povon pro la terura morto.

  Ĉar Silenta Budho vivis en perfekteco ĉiumomente, li havis nek sopiron al la estonta vivo, nek timon al la estonta morto. Sen povo super Silenta Budho, Marao deziregis detrui lin. Kiam li vidis, ke Silenta Budho proksimiĝas al morto pro malsato, li sciis, ke li havos bonan ŝancon por sukceso.

  Antaŭ ol la servisto metis manĝajon en la almozbovlon de Silenta Budho, Marao estigis profundan fosaĵon kun ruĝe kaj arde brulantaj karboj interne, kvazaŭ ĝi estus enirejo de la infero.

  Vidinte tion, la servisto ektimis morte. Li tuj kuregis al la mastro. La riĉulo demandis, kial li revenis sen almozdoni. Li respondis: "Mia Mastro, estas profunda fosaĵo kun ruĝe kaj arde brulantaj karboj antaŭ Silenta Budho."

  La riĉulo pensis: "Eble ion vidis tiu ĉi viro." Do li sendis alian serviston kun manĝajo por almozdono. Ankaŭ tiu lasta ektimis je la sama fosaĵo de fajro. Li sendis kelkajn servistojn, sed ili ĉiuj revenis pro la sama kaŭzo.

  La mastro pensis: "Sendube tiu Marao, la dio de morto, provas malhelpi min de bonfaro donaci manĝaĵon al Silenta Budho. Ĉar la bonfaro estas la komenco de la vojo al perfekta iluminiĝo, tiu ĉi Marao ĉiam volas haltigi min per diversaj klopodoj. Sed li tute ne komprenas mian fidon al Silenta Budho kaj firmvolon por almozdono."

  Do li mem portis manĝaĵon al Silenta Budho. Ankaŭ li vidis la fajron leviĝantan el la timinda fosaĵo. Li levis la kapon, kaj vidis la teruran dion de morto starantan en la ĉielo. Li demandis: "Kiu vi estas?" Marao respondis: "Mi estas la dio de morto."

  "Ĉu vi estigis la fajran fosaĵon?" demandis la viro. "Jes," respondis la dio. "Kial vi tion faris?" "Por malhelpi vin de la almozdono, kaŭzi la morton al Silenta Budho kaj ankaŭ malhelpi vian bonfaron kondukantan al la vojo de iluminiĝo. Tiel vi restos ĉiam sub mia regado!"

  La riĉulo de Benareso diris: "Marao, dio de morto, la malbonulo, vi tute ne povas mortigi Silentan Budhon, kaj vi ne povas malhelpi mian almozdonon! Ni vidu, kies firmvolo estas pli forta!"

  Poste li rigardis tra la fajro kaj diris al la iluminiĝinto kvieta kaj ĝentila: "Silenta Budho, lasu la lumon de la vero daŭre brili por ni. Bonvolu akcepti la donacon de vivo!"

  Tion dirante, li tute forgesis pri si mem kaj neniom timis pri la morto en tiu momento. Kiam li iris en la brulantan fosaĵon, li trovis, ke lin supren levis lotusfloro bela kaj malvarmeta. La poleno de la mirakla lotusfloro ŝutiĝis en la aeron, kaj kovris lin per brila orkoloro. Starante en la mezo de la lotusfloro, la grandulo metis la manĝaĵon en la bovlon de Silenta Budho. Marao, la dio de morto, estis tute venkita.

  Admirante la raran donacon, Silenta Budho levis siajn manojn kaj ekbenis lin. La riĉulo esprimis sian estimon kun manoj alpremataj super la kapo. Tiam Silenta Budho forlasis Benareson kaj iris en arbaron de Himalajo.

  Starante sur la mirinda lotusfloro brilanta en orkoloro, la malavara mastro instruis siajn subulojn, ke ili povas purigi sian menson per praktikado de la kvin trejnaj ŝtupoj, kaj per la pura menso ili povas gajni grandan meriton en almozdono. Tio estas vera donaco de homa vivo.

  Kiam li finis la paroladon, tute malaperis la fajra fosaĵo kaj la bela malvarmeta lotusfloro.

  La moralinstruo estas: Nenion timu dum farado de bonaj aferoj.

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com