38. KAŜITAJ TREZOROJ

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  

 

  [Aroganteco de Povo]

  Iam vivis maljunulo en Benareso. Li havis tre bonan amikon faman pro saĝo. Feliĉe, aŭ eble malfeliĉe, li havis ankaŭ edzinon belan kaj junan.

  La maljunulo kaj lia edzino havis filon, kiun li amegis. Iutage venis al li ideo: "Mi opinias, ke mia bela juna edzino ne ĉiam estas fidinda. Mi certas, ke ŝi edziniĝos al alia viro post mia morto, kaj ili elspezos ĉiujn trezorojn pene gajnitajn de mi. Plie, mia filo heredos neniom de sia patrino. Do mi faru ion por garantii la heredaĵon al mia kara filo. La trezorojn mi enterigos kaj protektos por li."

  Li alvenigis Nanda, sian plej fidelan serviston. Ili kune portis ĉiujn liajn trezorojn en profundan arbaron kaj enterigis ilin. Li diris: "Mia kara Nanda, mi scias, ke vi estas obeema kaj fidela. Donu la trezorojn al mia filo post mia morto. Kaŝu la sekreton ĝis tiam. Kiam vi donos la trezorojn al li, konsilu lin uzi la havaĵon saĝe kaj malavare."

  Post nelonge la maljunulo mortis. Lia filo finis sian lernadon post kelkaj jaroj. Li revenis hejmen por esti mastro de la familo. Lia patrino diris: "Via patro estis homo suspektema, Mia filo. Li kaŝis ĉiujn siajn trezorojn. Mi certas, ke lia fidela servisto Nanda scias la lokon de la kaŝitaj trezoroj. Petu lin montri la trezorojn al vi. Tiam vi povos edziĝi kaj vivteni la tutan familion."

  Do la filo iris al Nanda kaj demandis, ĉu li scias, kie lia patro kaŝis siajn trezorojn. Nanda respondis al li, ke la trezoroj estas kaŝitaj en la arbaro kaj li scias la precizan lokon.

  Ili ambaŭ iris en la arbaron kun korbo kaj fosilo. Kiam ili atingis la lokon de la kaŝitaj trezoroj, Nanda subite arogantiĝis pri sia graveco. Kvankam li estis nur servisto, li havis la povon sole scii la sekreton. Do li malmodestiĝis je la penso, ke li estas pli grava ol la filo. Li diris: "Vi, filo de servknabino! De kie vi povus heredi la trezorojn?"

  La pacienca filo ne refutis la serviston. Li eltenis lian insultadon kvankam ege surprizite. Post nelonge ili revenis hejmen kun malplenaj manoj.

  La stranga agmaniero de la servisto ripetiĝis kelkajn fojojn. La filo pensis: "En la hejmo Nanda volontis malkaŝi al mi la sekreton de la trezoroj. Sed post kiam ni iris en la arbaron kun korbo kaj fosilo, li ne plu volis tion fari. Mi volas scii, kial li ŝanĝis sian decidon ĉiufoje."
Li decidis viziti la saĝan amikon de sia patro por solvi la enigmon. Li iris kaj rakontis al li pri la okazaĵo.

  La maljuna saĝulo proponis: "Iru refoje kun Nanda en la arbaron. Rigardu, kie li staros kiam li insultos vin. Li certe tion faros. Poste forpelu lin dirante, 'Vi ne rajtas paroli al mi tiamaniere. Foriru!'  "Kaj tiam vi fosu la teron je la loko kaj vi trovos vian heredaĵon. Nanda estas humilega homo. Do li nur kuraĝas insulti vin kiam li proksimiĝas al sia malgranda povo."

  La filo sekvis la proponon precize. Vere li trovis la kaŝitajn trezorojn. Li malavare uzis la trezorojn por helpi aliajn homojn laŭ la espero de sia patro.

  La moralinstruo estas: Humilegaj homoj facile arogantiĝas je malgranda povo.

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com