[Justeco]
Iam antaŭe la reĝo de Benareso iris al sia plezura ĝardeno en la ĉaro ornamita per valoraĵoj. Li ŝategis sian ĉaron ĉefe pro la ledaj rimenoj valoraj kaj delikate manfaritaj.
Foje li restis en la plezura ĝardeno tutan tagon ĝis la vespero. Estis jam malfrue kiam li revenis en la palacon, do li lasis sian ĉaron ekstere en la korto anstataŭ konvene ŝlosi ĝin en la ĉarejo.
Pluvegis dum la nokto. La ledaĵo malsekiĝis, ŝveliĝis, moliĝis kaj eligis ledan odoron. La tro dorlotitaj palacaj hundoj flaris la ledan odoron kaj iris en la korton. Ili mordis kaj maĉis la molan kaj malsekan ledaĵon de la ĉaro. Antaŭ tagiĝo ili revenis nerimarkite al sia loko en la palaco.
Kiam la reĝo vekiĝis kaj eliris en la korton, li vidis, ke la ledaĵo estis jam dismaĉita kaj formanĝita de hundoj. Li alvenigis la servistojn kaj demandis ilin pri la okazaĵo.
La servistoj, kiuj respondecis flegi la palacajn hundojn, timis, ke la reĝo kulpigos ilin. Do ili mensogis, ke sovaĝaj hundoj en la urbo eniris tra la akvaj kanaloj kaj formanĝis la valoran ledaĵon.
La reĝo eksplodis de kolero. Li tiel koleriĝis, ke li volis sin venĝi kontraŭ ĉiuj hundoj, do li dekretis tuj mortigi la hundojn, kiam ajn oni vidas ilin en la urbo.
La popolanoj ekmortigis hundojn. La hundoj ne povis kompreni, La hundoj ne povis kompreni, kial homoj subite volas ilin mortigi. Iom malfrue de tiu tago ili informiĝis pri la dekreto de la reĝo. Ili teruriĝis kaj fuĝis en la tombejon ekster la urbo. Tie loĝis ilia estro, la Hunda Reĝo Arĝento.
Arĝento fariĝis la reĝo ne pro la plejaj grandeco, forteco aŭ decidemo. Ĝi estis mezalta en staturo kun arĝentaj haroj glataj, nigraj okuloj brilaj kaj suprenlevitaj oreloj atentemaj. Ĝi piediris kun digno. Tio gajnis la admiron kaj respekton de homoj kaj hundoj. En sia longa vivo ĝi lernis multe, kaj povis koncentri sian menson sur la plej gravan aferon. Do ĝi fariĝis la plej saĝa el ĉiuj hundoj kaj la plej prizorgema al la aliaj. Jen la kaŭzo, kial ĝi fariĝis la reĝo de hundoj.
La hundoj dronis en granda tumulto en la tombejo. Ili teruriĝis morte. La Hunda Reĝo Arĝento demandis ilin pri la kaŭzo. Ili informis al ĝi ĉion pri la rimenoj de la ĉaro, kaj la dekreto de la reĝo, ke oni mortigu ĉiujn hundojn viditajn kiam ajn.
La Reĝo Arĝento sciis, ke estis tute neeble trudiĝi en la bone garditan palacon. Do ĝi konkludis, ke la ledaĵon formanĝis la hundoj vivantaj en la palaco.
Ĝi pensis: "Ni hundoj scias bone, ke ni ĉiuj havas sangan rilaton inter ni, malgraŭ niaj malsamaj aspektoj. Do nun mi devas laŭeble klopodi por savi la vivon de ĉiuj kompatindaj hundoj, miaj parencoj. Neniu kapablas savi ilin krom mi."
Ĝi konsolis ilin, dirante: "Ne timu. Mi savos vin ĉiujn. Restu en la tombejo kaj ne iru en la urbon. Mi diros al la reĝo de Benareso, kiuj estas ŝtelistoj kaj kiuj estas senkulpaj. La vero savos nin ĉiujn."
Antaŭ la ekvojaĝo, ĝi iris al alia parto de la tombejo por resti sola. Farinte bonon kaj sin kulturinte dum la tuta vivo, tiam ĝi koncentris sian penson, kaj plenigis sian menson per kompatemo. Ĝi preĝis: "Ĉiuj hundoj estu bonfartaj kaj feliĉaj. Ĉiuj hundoj estu sekuraj. Mi iros al la palaco por favoro al hundoj kaj ankaŭ homoj. Neniu ataku min kaj faru malutilon al mi."
Poste, la Hunda Reĝo Arĝento ekpaŝis malrapide tra la stratoj de Benareso. Pro la mensa koncentriĝo, ĝi sentis neniom da timo. Pro sia bonfarado en multaj jaroj, ĝi iris kun respektinde trankvila digno. Kaj pro la favora influo de ĝia kompatemo perceptebla por ĉiuj homoj, neniu sentis koleron aŭ intencon atenci ĝin kiam ili vidis ĝin. Anstataŭe, kiam preterpasis la Granda Hundo, ili miregis, kial tio povus okazi.
La tuta urbo estis kvazaŭ sorĉita. Sen ajna malhelpo, la Hunda Reĝo Arĝento paŝis preter la palacaj gardistoj, rekte iris en la kortegan halon de justeco kaj sidiĝis kviete sub la sidejo de la reĝo. La reĝo de Benareso admiris ĝiajn kuraĝon kaj dignon. Do kiam la servistoj venis por forpeli ĝin, la reĝo ordonis, ke ili lasu ĝin resti.
La Hunda Reĝo Arĝento iris antaŭ la majestan reĝon de Benareso el sub la sidejo. Ĝi respekte riverencis kaj demandis: "Via Reĝa Moŝto, ĉu vi ordonis, ke oni mortigu ĉiujn hundojn en la urbo?" La reĝo respondis: "Jes. Mi faris la ordonon." La hunda reĝo demandis: "Kian kulpon faris la hundoj?" La reĝo respondis: "Hundoj formanĝis mian belan kaj valoran ledaĵon." Reĝo Arĝento demandis: "Ĉu vi scias, kiuj hundoj tion faris?" La reĝo de Benareso respondis: "Neniu scias."
"Via Reĝa Moŝto," diris la hundo, "Por reĝo tiel saĝa kiel vi, kiu tenas justecon, ĉu estas prave mortigi ĉiujn hundojn anstataŭ nur kelkajn kulpajn? Ĉu tio estas justa al la senkulpaj hundoj?"
Konsciinte pri sia manko, la reĝo respondis: "Ĉar mi ne scias, kiuj hundoj damaĝis mian ledaĵon, do nur per la ordono mortigi ĉiujn hundojn mi povos puni la kulpulojn. La reĝo devas esti justa!"
La Hunda Reĝo Arĝento paŭzis momenton antaŭ ol refuti la reĝon per serioza demando: "Via Reĝa Moŝto, ĉu estas la fakto, ke vi ordonis mortigi ĉiujn aliajn hundojn, aŭ vi lasos nur kelkajn ne mortigitaj?" La reĝo subite embarasiĝis kiam li devis agnoski antaŭ ĉiuj siaj korteganoj: "Vere, plejparto de la hundoj estos mortigita, sed ne ĉiuj. La bonaj purrasaj hundoj en mia palaco estos ŝparitaj."
Tiam la hunda reĝo diris: "Via Reĝa Moŝto, antaŭe vi diris, ke ĉiujn hundojn oni mortigos por certigi, ke la kulpaj hundoj estos punitaj. Nun vi diris, ke viaj palacaj hundoj estos ŝparitaj. Tio montras, ke vi faras eraron pro la antaŭjuĝo. Por reĝo, kiu volas esti justa, estas erare favori al iuj, sed ne al la aliaj. La reĝa justeco devas esti ekvilibra kiel honesta pesilo. Kvankam vi jam dekretis sendistingan mortigon al ĉiuj hundoj, tamen fakte tio nur celas la malriĉajn hundojn. Viaj riĉaj palacaj hundoj estos ŝparitaj dum la malriĉaj hundoj estos maljuste traktitaj kaj erare mortigitaj!"
Konsciinte la veron diritan de la hunda reĝo, la reĝo de Benareso demandis: "Ĉu vi estas sufiĉe saĝa por scii, kiuj hundoj formanĝis miajn ledajn rimenojn?" Ĝi respondis: "Jes, Via Reĝa Moŝto. Mi scias pri tio. Ili estas nur la palacaj hundoj favorataj de vi. Mi povas pruvi tion." La reĝo petis: "Do faru tion."
La hunda reĝo petis, ke oni alkonduku la palacajn favoratojn en la halon de justeco kaj bredu ilin per miksaĵo de butero, lakto kaj herbo. Tion manĝinte, la hundoj elvomis parte digestitajn pecetojn de la reĝaj ledaĵoj!
Poste, la Hunda Reĝo Arĝento diris: "Via Reĝa Moŝto, neniu el la malriĉaj hundoj en la urbo povas eniri la bone garditan palacon. Vi estas blindigita de antaŭjuĝo. Nur viaj palacaj hundoj estas kulpaj. Krome, mortigi vivestaĵojn estas malbona konduto. Tion scias ni hundoj, por ne paroli pri homoj. Ĉiuj vivestaĵoj rilatas unu al alia, do ni devas respekti ĉiujn vivestaĵojn kiel parencojn!"
La tuta kortego miris pri la okazaĵo. La reĝon de Benareso regis malofte humila sento. Li riverencis antaŭ la hunda reĝo kaj diris: "Ho, Granda Reĝo de hundoj, mi neniam vidis iun ajn kiel vin, kiu kombinas perfektan saĝon kaj grandan kompatemon. Vere, via justeco estas la plej supera. Mi oferos miajn tronon kaj regnon de Benareso al vi!"
La Iluminiĝinto respondis: "Stariĝu, Via Reĝa Moŝto. Mi ne deziras homan kronon. Se vi volas montri vian respekton al mi, estu reganto justa kaj kompatema. Tio helpos, se vi ekpurigos vian menson per praktiko de kvinŝtupa trejnado. Tio helpas forigi kvin malbonajn kondutojn, kiuj estas: mortigado, ŝtelado, seksa miskonduto, mensogo kaj drinkado de alkoholaĵo."
La reĝo sekvis la instruon de la saĝa hunda reĝo. Li regis la landon kun granda respekto al ĉiuj vivestaĵoj. Li ordonis, ke oni nutru hundojn en la palaco kaj en la urbo kiam ajn ili manĝas. Tio estis la komenco de amikeco inter hundoj kaj homoj, kiu daŭras ĝis hodiaŭ.
La moralinstruo estas: Antaŭjuĝo kondukas al maljusteco, dum saĝo al justeco.
|