21.ARBO KAJ ĈASISTO

 

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  

 

  [Malpacienco]

  Iam antilopo vivis en profundo de arbaro. Ĝi manĝis fruktojn falintajn el arboj. Ĝi precipe ŝatis fruktojn de unu arbo.

   En la sama regiono vivis ĉasisto, kiu kaptis kaj mortigis antilopojn kaj cervojn. Li metis fruktojn kiel allogaĵon sub arbo. Poste, li atendis kaŝe en la supraj branĉoj. Li tenis ŝnuran maŝon pendigitan de la arbo sur la tero ĉirkaŭ la fruktoj. Kiam besto manĝis la frukton, la ĉasisto streĉigis la maŝon kaj kaptis ĝin.

  Frumatene la antilopo venis al la plej plaĉa arbo por serĉi fruktojn. Ĝi tute ne vidis la ĉasiston kaŝiĝantan sur la arbo kun maŝo pretigita. La antilopo estis singardema malgraŭ malsatego. Ĝi atentis pri la eventuala danĝero. Ĝi vidis la bongustajn kaj maturajn fruktojn sub la plej plaĉa arbo kaj pensis, kial neniu el ili estis manĝita de bestoj. Do ĝi timis, ke en tio estas ia intrigo.

  La ĉasisto vidis, ke la antilopo alvenis de malproksimo. Vidinte, ke ĝi haltis kaj aspektis singardema, li timis, ke li ne povos kapti ĝin. Li tiel maltrankviliĝis, ke li ekĵetis fruktojn en la direkton de la antilopo por logi ĝin veni pli proksimen.

  Sed la antilopo estis tre saĝa. Ĝi sciis, ke la fruktoj nur falis de la arboj vertikale. Ĝi ekkonsciis, ke estas danĝero, ĉar la fruktoj flugis al ĝi. Ĝi do atente esploris la arbon, kaj vidis la ĉasiston inter la branĉoj. Sed ĝi ŝajnigis ne vidi lin.

  Ĝi diris al la direkto de la arbo: "Ho, mia kara fruktoarbo, vi kutime donis viajn fruktojn al mi tiel, ke vi lasis ilin fali vertikale sur la teron. Nun ĵetante la fruktojn al mi, vi tute ne kondutas kiel arbo! Vi ŝanĝis vian kutimon, do ankaŭ mi ŝanĝu la mian. Ekde nun mi nur manĝos fruktojn de alia arbo kiu ankoraŭ kondutas kiel arbo."

  La ĉasisto ekkonsciis pri sia eraro kaj vidis, ke la antilopo estas pli saĝa ol li. Li koleriĝis kaj kriegis: "Vi sukcesis forfuĝi de mi ĉifoje, saĝa antilopo, sed mi certe kaptos vin alifoje!"

  La antilopo konsciis, ke la ĉasisto sin montris pro kolero, do ĝi diris al la direkto de la arbo. "Vi ne nur neniel kondutas kiel arbo, sed ankaŭ kondutas kiel ĉasisto! Vi malsaĝulo vivanta per mortigado al bestoj! Vi ne komprenis, ke mortigi senkulpajn vivestaĵojn ankaŭ suferigos vin kaj en tiu ĉi vivo kaj en la estontaj vivoj renaskiĝonte en la infera mondo. Estas klare, ke ni antilopoj estas pli saĝaj ol vi. Ĉar ni manĝas fruktojn, ni ne kulpas pro mortigado kaj suferigo al aliaj vivestaĵoj."

  Tion dirinte, la atentema antilopo kuris en densan arbaron kaj ne plu vidiĝis.

  La moralinstruo estas: Saĝulo restas senkulpa.

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com