36. Restigi la feon Malsaĝa subulo tuj iris al la feo, elprenis liajn okulojn kaj portis ilin al la reĝo. Li raportis: "Mi jam elprenis liajn okulojn, do li neniel povos iri al aliaj lokoj, sed porĉiam restos en nia regno." La reĝo riproĉis lin: "Mi volas restigi la feon en nia regno nur pro tio, ke li povas vidi ĉiajn trezorojn sub la tero. Nun vi jam difektis lian vidpovon, do per kio li estos ankoraŭ utila al mi?" ![]() (Redaktoro:admin) |