BUDHANA RETEJO ESPERANTISTA

BRE

19. Serĉadi la perditan bovlon

Afiŝita tempo:2021-11-10 17:07Deveno:未知 Verkindo:admin Musklako: foje
19. Serĉadi la perditan bovlon
19. Serĉadi la perditan bovlon
 



  Iam antaŭe, dum iu veturis sur la maro, li senatente faligis sian arĝentan bovlon en akvon. Li pensis: "Mi faru signon sur la akvon kaj forlasu la bovlon tie. Poste mi revenu por ĝin retrovi." Post du monatoj li venis en la regionon de Sri-Lankao kaj aliaj regnoj. Kiam li vidis riveron, li tuj enakviĝis por serĉi la perditan bovlon. Oni demandis: "Kion vi faras?" Li respondis: "Mi perdis arĝentan bovlon, kaj volas ĝin retrovi." Oni demandis: "Kie vi ĝin perdis?" Li respondis: "En la loko de kie mi ĵus ekveturis." Oni demandis: "Kiam vi ĝin perdis?" Li respondis: "Antaŭ du monatoj." Oni diris: "Antaŭ du monatoj! Kiel vi povos retrovi ĝin ĉi tie!" Li respondis: "Kiam mi faligis la bovlon, mi faris signon sur la akvon. Ĉi tie la akvo estas sama kiel tiu, kiun mi signis, do mi serĉas ĝin ĉi tie." Oni diris: "Kvankam la akvo estas sama, tamen vi perdis la bovlon en alia loko. Nun vi serĉas ĝin ĉi tie. Kiel vi povos ĝin retrovi?" Do ili ĉiuj priridis lin.



(Redaktoro:admin)
------DIVIDO----------------------------
PUBLIKIGI KOMENTON
Bonvolu observi retan leĝon kaj ne publigu maldecajn kaj kontraŭleĝajn mesaĝojn.
TAKSI:
ESPRIMO:
SALUTNOMO: AUTENTIKA KODO:Klaku min por ŝanĝi bildon
PLEJ NOVAJ KOMENTOJ Iri en la paĝon de detala komento.>>

Fatal error: Uncaught Error: Call to undefined function get_magic_quotes_gpc() in /www/wwwroot/budhano_cn/public_html/eo/include/common.inc.php:70 Stack trace: #0 /www/wwwroot/budhano_cn/public_html/eo/include/common.inc.php(116): _RunMagicQuotes() #1 /www/wwwroot/budhano_cn/public_html/eo/plus/feedback_ajax.php(14): require_once('...') #2 {main} thrown in /www/wwwroot/budhano_cn/public_html/eo/include/common.inc.php on line 70