26. Gajni favoron de la reĝo Li do iris al la reĝo. Kiam li vidis, ke la reĝo palpebrumadis, li ankaŭ imite palpebrumadis. La reĝo demandis al li: "Pro kio vi palpebrumadis? Ĉu vi suferas de malvarmumo aŭ okuldoloro?" La viro respondis: "Mi suferas nek de malvarmumo nek de okuldoloro. Nur por gajni vian favoron mi tion faris imite." Aŭdinte lian respondon, la reĝo koleriĝis, ordonis puni lin kaj forpeli lin el la regno. ![]() (Redaktoro:admin) |