Afiŝita tempo:2021-11-10 16:44Deveno:未知 Verkindo:admin Musklako:
foje
9. Laŭdo al la patro
9. Laŭdo al la patro
Iam, iu laŭdis sian patron al aliuloj, dirante: "Mia patro estas bonkora. Li nek atencas nek ŝtelas; li estas honesta kaj justa; li estas malavara kaj emas doni almozon." Aŭdinte tion, malsaĝulo diris: "La virto de mia patro estas des pli supera." La aliaj demandis: "Kia estas via patro? Bonvolu diri al ni." La malsaĝulo respondis: "Li eĉ neniam spertis seksan vivon ekde la infaneco." La aliaj demandis: "Se li estus libera de volupto, kiel li povus generi vin?" Tio fariĝis onia ridindaĵo.