Reviviĝis miaj retejoj

Komencita de Miaohui, Julio 09, 2026, 10:03:58 ATM

Antaŭa temo - Sekva temo

0 Membroj kaj 1 Gasto rigardas ĉi tiun temon.

Miaohui

Saluton, karaj samideanoj!

Pro okupiteco de diversaj aferoj budhismaj kaj esperantaj, mi havis malpli da tempo prizorgi miajn reteoojn budhano.com, budhano.cn, budhano.net kaj nur antaŭ kelkaj tagoj mi revizitis mian servilon kaj trovis ke mi preskaŭ ne faris ĝisdatigon de materialoj ekde 2018. Do mi faris ordigadon de miaj antaŭaj materialoj ankaŭ ĝisdatigis la novajn portalojn,  kaj decidis, ke mi laŭeble ĝisdatigu la portalojn. Nun ĉe https://www.budhano.cn/podkasto vi povas aŭskulti la voĉlegadon de sinjoro Zhao Jianping de kelkaj el miaj tradukoj. Ĉe https://www.budhano.cn/vikio vi povas legi miajn tradukojn en esperanto kaj la anglalingvoj netajn kaj malnetajn. Ĉe https://www.budhano.cn/forumo vi povas legi ĉiujn netajn versojn de miaj tradukoj. Krome vi ankaŭ povas legi tri budhismajn sutrojn esperantigitajn de sinjoro Wang Ĉongfang ĉe la portalo de forumo kaj vikio de tiu ĉi retejo.

Ĉe la retejo https://www.budhano.com vi povos ĝui legaĵojn en du lingvoj esperanta kaj la ĉina, aŭ en tri lingvoj esperanta, la ĉina kaj angla. Ĝi pretiĝos plej baldaŭ.

Ĉion bonan al vi ĉiuj!
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.