Novaj afiŝoj

Paĝoj: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 [10]
91
Sutro de cent paraboloj / 93. Maljunulino kaj urso
« Lasta afiŝo de Miaohui je septembro 21, 2014, 04:29:33 ptm »
93. Maljunulino kaj urso

  Iam, kiam maljunulino kuŝis sub arbo, alvenis urso kaj volis ŝin atenci. La maljunulino haste kuris ĉirkaŭ la arbo por sin savi. La urso postkuris kaj volis ŝin kapti per mano prenante la arbon per la alia. Genia ideo subite venis al la maljunulino. Ŝi tuj ĉirkaŭprenis la arbon kaj premis ambaŭ manojn de la urso al la arbo. Pro tio la urso ne plu povis sin movi. Ĝuste tiam alvenis alia homo. La maljunulino kriis: "Helpu min kapti la urson, ke ni mortigu ĝin kaj dividu la viandon." Tiu homo kredis la maljunulinon kaj vere kaptis la urson. La maljunulino tuj forkuris, la homo estis ĝenita de la urso.

  Tiel kondutas ordinaruloj. Kiam iu provis verki pri sia hereza vidpunkto, lia skribaĵo plenis de eraroj, konfuzaĵoj kaj tro pro frazoj pro lia mallerteco. Li mortis eĉ antaŭ la finskribo. Poste aliaj homoj trovis lian skribaĵon kaj volis fari eksplikon pri ĝi, tamen ili ne komprenis la enhavon kaj dronis en konfuziĝo simile al la malsaĝulo, kiu tenis la urson por alia homo kaj suferis de tio.
92
Verkado kaj tradukado / Bonaŭgura Sonĝo
« Lasta afiŝo de Miaohui je septembro 21, 2014, 04:19:46 ptm »
  Bonaŭgura Sonĝo

  Ĉio en la mondo estis ankoraŭ vualita de obskura mallumo, tamen la edzo jam vekiĝis delonge kaj neniel povis reendormiĝi. Ne plu povante elteni sian silentadon, li ekvokis sian edzinon kun puŝo: "Vekiĝu, vekiĝu do." La edzino sin turnis kaj neklare grumblis: "Estas ankoraŭ frue. Kion vi kriaĉas? Mi dormemas morte. Lasu min dormi trankvile." Sed la edzo ne volis cedi. Li ŝovis la manon sub ŝian litkovrilon kaj ekpinĉis ŝin je la brako dum tiu ĉi volis endormiĝi denove: "Vekiĝu, vekiĝu, mi petas."

  "Kio okazas?" La edzino ekkoleriĝis, pene apartiginte la gluemajn palpebrojn, "Ĉu oni venas por dehaki vian hundan kapon? Vi ne volas dormi, kaj ankaŭ ne lasas la aliajn dormi kviete. Vere damninde!" Furioziĝinte, ŝi pafis insultadon al li kvazaŭ maŝinpafilo.

  "Ne koleru, ne koleru! Mi ĵus faris sonĝon tre strangan." La edzo pardonpetis kun humila tono.

  "Ĉu vi sonĝis, ke diabloj venis por manĝi vian koron?" La edzino rompis liajn vortojn blasfeme, "Diru morgaŭ. Lasu min dormi plu."

  "Ne. Mi volas rakonti al vi ĝuste nun. Mi ne povas atendi ĝis morgaŭ." la edzo insistis obstine.

  "Kion vi sonĝis?" Vidinte la obstinecon de sia edzo, la virino vole ne vole cedis.

  "Mi sonĝis, ke pluvegas kaj okazas granda inundo. Ĉie estas akvo. Pro tio oni devas sin tiri sur tegmentoj aŭ kroĉi sur altaj arboj. Subite nia filo Trezoro falis en la akvon desur la tegmento, kie ni staras. Povante trovi nenian metodon por savi lin, ni nur gape rigardis lin barakti vane en la akvo kun korŝira vekrio de malesperiĝo. Baldaŭ lin englutis la akvo. Dum nia dolora lamentado, io flosis al ni. Ĝuste kiam ĝi flosis preter nia tegmento, mi kaptis ĝin kaj trovis, ke ĝi estas nigra ĉerko. Scivole, ni tiris ĝin el la akvo kaj malfermis la kovrilon. Ni ekvidis eksteratende, ke nia filo kuŝas morta en la ĉerko. Mia koro deŝiriĝis kaj mi ne plu povis deteni min de ekplorego. Je tio mi vekiĝis. Vekiĝinte, mi neniel povis eltiri min de la supozo, ke la sonĝo estas tre bonaŭgura. Vi scias, ke laŭ la libroj pri sonĝoj, ĉiu el la akvo, ĉerko kaj mortinto aludas al la sonĝinto riĉaĵon, tamen mi vidis ilin tri unufoje. Ĉu vi havas kontraŭan opinion?"

  "Jes. Ankaŭ mi konsentas kun vi." Nun la edzino multe pli mildiĝis. Ŝi ja tre kredis je sonĝa aŭguro. Eble ankaŭ ŝi ekscitiĝis de la bonaŭgura sonĝo farita de la edzo.

  "Jes, granda riĉaĵo trafos nin!" La edzo ĝoje krietis, "Eble nia antaŭnokta decido portos al ni riĉaĵon. Ĉu vi ankoraŭ dubas pri nia decido?

  "Humm... Ne, ne plu. Ni agu laŭ via decido. Sed mi havas proponon. Ĉu ne nia filo dronis en via sonĝo? Eble li ja estas la alportanto de la riĉaĵo. Do ni lasu lin eltiri la loteriajn biletojn. Ĉu vi konsentas?" Sugestis la edzino.

  "Jes, ankaŭ mi tiel opinias." Konsentis la edzo, "Ne aliaj, nur tia decido. Morgaŭ ja estos dimanĉo. Nia filo ne vizitos lernejon. Tio ja estos oportuna por li iri. Sed ĉu vi certas, ke li povos tion fari?" ekdubis la edzo.

  "Kial ne? Li ja proksimiĝos al dudek jaroj, kaj lernas en la lasta jaro de la supera mezlernejo. Ĉu li ne kapablas tion fari? Estu trankvila!" La edzo diris decideme kaj senhezite, "kaj krome, plej bone mi iru kun li. Vi sola restu en la hejmo por gardi la Mamonon, ĉu bone? La sonĝon ja faris vi, do vi devu resti hejme por daŭrigi la kulton al Li. Tiel Li certe volontos beni nin!"

  "Jes, mi agu laŭ via decido." Post momenta medito, la edzo konsentis.

  "Nu ni denove endormiĝu. Ni laboradas tuttage kaj vere bezonas bonan ripozon." Dirante, la edzino sin turnis for de la edzo kaj baldaŭ ekronketis nehasteme. Sed tamen, la edzo refoje eksuferis de la sendormeco. Diversaj pensfadenoj lin obsedis tumulte en lia cerbo, kaj li neniel kapablis deteni sin de sencela pensaĉado. Subite, venis al li bona ideo, ke li eknombru por kvietigi sian cerbon. "Unu, du, tri... cent, cent unu... mil... dekmil..." Bedaŭrinde tio ne helpis. Li jam nombris ĝis dek mil, tamen en lia cerbo ankoraŭ sonis zumado. Povante fari nenion kontraŭ tio, li do devis rezigni la antaŭan esperon kaj lasis cedeme la pasintan travivaĵon speguli antaŭ liaj okuloj.

  Li estis denaska kamparano honesta kaj neklerita. Kvankam li sin kaĝigis en la kampoj preskaŭ tutajn jarojn, tamen lia enspezo nur sufiĉis por vivteni la tri buŝojn kaj subteni sian filon lerni en lernejo. Danke al la politika malfermiĝo kaj permeso, ke oni rajtas sin riĉigi per ĉia laŭleĝa metodo, multaj kamparanoj riĉiĝis dum la lastaj jaroj. Sorĉate de tio, li prunteprenis 1500 juanojn el banko kaj fondis porkejon, sed pro manko de tekniko, neatendita plago trafis lian porkejon kaj ĉiuj porkidoj mortis dum duonmonato. Pro tio, li suferis perdon de mil juanoj. Tio ja vere estis fatalaĵo al li. Kiel li redonu la ŝuldon en la banko? Por likvidi sian ŝuldon, li devis trovi alian rimedon por enspezi. Li aŭdis, ke varoj en Ŝijiazhuang estas multe pli malkaraj ol en lia hejmloko, kaj multaj homoj sin profitigis per tia komerco. Do li decidis ankaŭ sin okupi pri tio en libertempo post prizorgado de siaj kampoj. Kun la restaj 500 juanoj en poŝo ĉe sia brusto, li veturis sola al la urbo Ŝijiazhuang por pruvi sian fortunon. Atinginte la cellokon, li tuj pravigis la informon, kaj ekmemfidiĝis pri la ĉifoja aventuro. Timante, ke oni impostis lin, li ne kuraĝis aĉeti en magazeno. Li aĉetis pakon da vestoj ĉe staplo en nehela angulo de iu strato kaj ŝtele glitis hejmen. Sed atinginte hejmen, li trovis kun indigno kaj malĝojo, ke en la pako la veraj vestoj ankoraŭ ne atingis trionon de liaj aĉetitaĵoj. La ceteraj estis nur eluzitaj tolpecoj. Englutinte sian koleron, li devis forvendi tion je tre malalta prezo. Pro tio, li perdis preskaŭ ĉiun restan sumon. Tio korsuferigis lin tiel, ke li kuŝis duonmonaton sen bonaj dormo kaj manĝo.

  Antaŭ nelonge, li prunte kolektis 1500 juanojn kun granda malfacilo el siaj parencoj kaj amikoj por redoni la bankon. Ĝuste tiam, oni publikigis anoncon, ke por stimuli la mondeponemon de homoj, la Gubernia Banko decidis vendi loteriajn biletojn ĉiu kun valoro de tridek juanoj. La monon por la biletoj oni deponigis senintereze en la banko tri jarojn. Tamen se iu estas bonfortuna, li ja povus eltiri por si koloran televidilon, biciklon, lavmaŝinon kaj aliajn valorajn objektojn. La iom malpli bonfortunaj povus eltiri litkovrilon, veston, mantukon, lesivon kaj aliajn vivbezonaĵojn. Maljunulo en lia vilaĝo nur aĉetis du biletojn, sed hazarde eltiris koloran televidilon kun valoro de iom malpli ol 2000 juanoj. Tio vekis grandan sensacion en lia vilaĝo kaj la ĉirkaŭaj. Oni svarmis al la bazaro por provi sian fortunon, kaj ne malmultaj profitigis sin. Vidinte tion, ankaŭ li ektamburetis en sia koro. Li ekvolis riski alifoje kaj pripensis pri tio dum kelkaj tagoj. Ju pli li pensis, des pli li sentis sian konkludon prava, ke li ja povos akiri varon kun valoro de almenaŭ 1500 juanoj se li aĉetos la biletojn per la tuto de 1500 juanoj. Forvendinte la eltiritajn varojn, li povus kaj likvidi la ŝuldon kaj havos deponitan sumon en la banko. La preciza kalkulo revigligis lin. Li babilis al sia edzino pri tio multfoje, sed tiu ĉi timema virino ĉiam kontraŭstaris. Nur lastanokte ŝia obstino ekŝanceliĝis, kaj ŝi finfine heziteme konsentis. Laŭ lia decido ili iros al la bazarloko por ĝui sian bonfortunon en la sekva tago. Post tiu ĉi sonĝo, lia decido pli kaj pli plezurigis lin. Li ege sopiradis al la tagiĝo.

  Finfine mateniĝis. Tuj post kiam la koko kantis triafoje li haste ellitigis sian edzinon kaj tiu ĉi pretigis matenmanĝon kun dormemaj okuloj. Post rapida manĝo, ili tri unue sin turnis al la statuo de Mamono, oferis incensojn kaj flavajn paperojn brulige kaj kultojn genue antaŭ ol ili apartiĝis. Adiaŭinte siajn edzinon kaj filon, li revenis al Mamono kaj pie genuiĝis antaŭ Li. Kultante, oferante novajn incensojn, kaj preĝante pie, li dronis en granda feliĉo kaj revo. Eĉ al li ŝajnis, ke la ora bloko en la mano de Mamono estus destinita por lia posedo.

  Kiam la suno proksimiĝis al la ĉiela zenito, li ne plu povis sin teni trankvila en la preĝado kaj kultado. Bruliginte novajn incensojn en la incensujo, li hastis eksteren kaj tie rigardis malproksimen laŭ la ĉefa ŝoseo.

  Post iom da tempo, li trovis en sia vidkampo la filon alvenanta stumblante. En lia dorso estis io simila al paketo. Vidante tion, li ne deteneble ekstaziĝis kaj supozis, ke la filo alhejmeniĝas por voki lin dum la edzino gardas la grandajn objektojn ne facile porteblajn. Li tuj revenis kaj hasteme pretigis sin por eliri kun ĉarumo.

  Transpaŝinte la sojlon, la filo ĵetis la paketon sur la teron kaj ankaŭ falsidiĝis senforte kaj senvorte. Haste malliginte la paketon, la patro trovis nenion krom pluraj mantukoj kaj lesivo. Li ĵetis hastan demandon al la filo, "Kion ni eltiris krom ĉi tio?" Post longtempa hezitado, la filo respondis ankoraŭ anhelante: "Nur tiom... Tuj iru al la hospitalo... Mia panjo svenis... Mi dorse portis ŝin al la hospitalo kaj revenis... por... por la kuaca kotizo..."

  Aŭdinte tion, la patro stuporiĝis kvazaŭ trafita de tondrego. Liaj oreloj ekzumis, kaj nigraj punktoj aperadis antaŭ liaj okuloj. Li senforte glitis suben kvazaŭ starante sur mola kotono. Pinĉante sian mankavon, li ekdemandis al la filo konfuzite, ĉu tio estas sonĝo...
93
Verkado kaj tradukado / Al mia paĉjo
« Lasta afiŝo de Miaohui je septembro 21, 2014, 01:02:54 ptm »
  Al mia paĉjo

  Mikronovelo

  Adiaŭinte Etan Li, mi haste biciklis eksteren al mia paĉjo, kiu ĉeestas kunvenon ĉe la komunuma registaro malproksima je kvin lioj.

  Eta Li ĵus transdonis al mi paperslipon de Qinrong, mia estinta kunlernantino en la najbara vilaĝo. Ŝi petis skribe, ke mi rendevuu ŝin morgaŭ tagmeze ĉe la arbego inter niaj vilaĝoj se mi konsentas. Eta Li demandis, ĉu al mi plaĉas Qinrong, kaj ĉu mi amas ŝin. Mi ne sciis kiel respondi. Verdire, el miaj estintaj kunlernantinoj mi ŝatas nur Qinrong, kiu estas tiel bela, bonkora kaj inteligenta, ke ŝi revegis ĉiujn junulojn. Kiel aliaj junuloj, mi ofte revas, ke mi fondus feliĉan familieton kun ŝi kaj mi eĉ ofte sonĝis tion dum dormo. Tamen mi ne scias, ĉu mi rajtas ami ŝin. Tion ja decidos mia paĉjo. Kaj krome, se mia paĉjo permesos al mi iri al la rendevuo, li devos akompani min, ĉar li permesas al mi iri nenien sola. Antaŭ nelonge oni invitis min al la geedziĝa festeno de mia estinta kunlernanto. Mia patro timis, ke mi erarus la vojon kaj li akompanis min al la celloko. Kiam oni demandis, kia parenco li estas de la novedzo, li respondis embarasite, ke li estas la patro de estinta kunlernanto de la novedzo.

  Eta li ja atendas la respondon, ĉu mi iros al la rendevuo. Do mi devas hasti al mia paĉjo laŭeble plej frue, spite al lia malpermeso, ke mi ne iradu sola. Tio ja estas urĝa afero al mi, kaj mi ne povas atendi ĝis lia reveno.

  Mi estas solfilo de mia kara paĉjo. Li rigardas min multe pli kara ol sia propra vivo. Ekde mia naskiĝo li prizorgas min anstataŭ mia patrino, kiu forpasis ĉe mia naskiĝo. Li donis al mi siajn tutajn koron kaj amon. Verdire, mi ja indas tion, ĉar mi estas knabo tre bona kaj obeema. Sen permeso de mia paĉjo, mi nenion diras kaj faras, nur krom se mi estas en la lernejo. Foje en la leciono mia instruistino faris al mi demandon. Mi respondis: "Mi bone scias pri la ĝusta respondo, tamen mi ne estas certa, ĉu mia paĉjo permesas min respondi. Ĉu mi rajtas reveni hejmen kaj peti permeson de mia paĉjo?" Alifoje, kiam mi havis lecionon, mi urĝe bezonis eliri por pisi, tamen mi ne sciis, ĉu mia paĉjo permesas min peti forpermeson de la instruistino. Mi povis fari nenion ol forte deteni min kun kunpremitaj dentoj, kaj ĝis fine mi kontraŭvole malsekigis la pantalonojn. Post tio, mia paĉjo diris, ke mi rajtas agi laŭbezone en la lernejo sen peti lian permeson, sed en aliaj okazoj mi devas peti lian konsenton antaŭ ol ekagi. Eĉ se li ne estas ĉe mi, mi devas atendi ĝis lia reveno. Nenion mi rajtas fari sen lia permeso.

  Ĉifoje knabino petis min al rendevuo. Tio ja estas la unua fojo por mi kaj venis al mi nenia ideo, ĉu mia paĉjo permesas min iri al rendevuo kun knabino kaj amikiĝi kun ŝi. Mi devas demandi lin pri tio. Ho, mia paĉjo, mia kara paĉjo, mia dolĉa paĉjo! Kial vi ne sciigis min antaŭe, ĉu mi rajtas tion fari! Mia granda paĉjo, kial vi ne ordonis iun el la gvidantaro de nia vilaĝo kunveni anstataŭ vi ĉifoje? Ili ĉiuj obeas al vi. Se vi tion farus, kiel mi bezonus bicikladi tiel longan vojon al vi!

  ...Ho ve!... Mi petas vian pardonon, ke mi senzorgeme trafis vin... Ĉu vi vundiĝis, avo? ...Ne? Bone! Dankon al ĉielo, ke vi fartas bone. Sed... Bonvolu atendi ĉi tie pacience, ke mi helpos vin stariĝi post kiam mi akiros la permeson de mia paĉjo. Mi baldaŭ revenos... Ĝis la revido!

  publikigita en LA MONDO je 1989, kaj remodifita antaŭ nelonge.
94
Verkado kaj tradukado / La kapo de la cikatrulo
« Lasta afiŝo de Miaohui je septembro 21, 2014, 12:21:24 ptm »
  La kapo de la cikatrulo

  Antaŭ pli ol dudek jaroj, al nia vilaĝo frekventis mezaĝa kastristo por porkidoj. Laŭ la dialekto, li ne estis nia samprovincano. Oni ne sciis pri liaj veraj nomo kaj hejmloko. Ili do simple nomis lin Cikatrulo, ĉar sennombraj kavetoj kovris lian tutan vizaĝon.

  Kvankam ĉiuj plenkreskuloj opiniis lin afabla kaj bonkora, tamen por ni infanoj, precipe knabetoj, li estis multe pli timinda ol tigro. Kiam niaj petolaĵoj ĉagrenis la plenkreskulojn, ili timigis nin per tigroj aŭ lupoj. Vidinte tion ne tre helpa, ili kutime ekminacis per Cikatrulo, la kastristo. Ĉiam ajn, tio povis teni nin kvietaj kaj obeemaj almenaŭ por momento.

  Ĉiufoje, kiam ni knabetoj vidis lin de tre malproksime, ni sinprokraste forkuris aŭ kaŝis nin por ke li ne vidu nin. En la okazo, ke ni estis tro proksimaj al li por forkuri aŭ kaŝiĝi, ni do forte kovris nian subventron per ambaŭ manoj kaj timeme sed ŝajne ameme vokis lin Avo kun peto: "Avĉjo Cikatrulo, ne kastru min. Mi estas bona knabo." Tiam li ofte milde palpis al ni la kapon kaj metis la alian manon en sian poŝon. Tio ja estis timinda, kaj ni ofte estis tro timigitaj por forkuri aŭ ekplori. Sed ne malofte, anstataŭ tranĉilon, li elprenis por ni bombonojn. Tiam, ĝuante liajn dolĉajn bonbonojn, ni kontraŭvole vokis lin Avĉjo, kaj samtempe fiksrigardis lian mildan vizaĝon kun espero en la koro, ke li ne plu metu sian manon en la poŝon.

  La knabinetoj estis tre feliĉaj pri tio, ĉar ili havas nenion por fortranĉi, kaj ili eĉ ofte sin defendis per proklamo, "Se vi molestus min, mi diros al Avĉjo Cikatrulo, ke li kastru vin." Mi vere enviis la knabinetojn, kaj ofte riproĉis mian panjon kun ploro pro tio, ke ŝi naskis min knabo.

  Tamen dum iu periodo oni ne plu vidis la cikatrulon. Oni eksopiris al li kaj maltrankviliĝis rigardante siajn porkidojn ne kastritajn. Iuj supozis, ke li estis perforte kondukita al sia hejmloko, dum la aliaj opiniis, ke io malbona trafis lin. Baldaŭ alvenis timinda novaĵo, ke Cikatrulo estis murdita kaj oni eĉ trovis lian kapon en kampo de terpomo. Tio ege malĝojigis la plenkreskulojn ĉar en nia regiono estis neniu alia kastristo krom li, tamen la novaĵo plezurigis nin knabetoj. En la komencaj kelkaj tagoj, kiam ni renkontis unu al aliaj en la amiketa rondo, la unuaj vortoj ja estis, "Ĉu vi scias, ke la cikatrulo estas morta? Li ne plu venos kastri nin." Tamen, la ĝojinda afero donis al ni pli da turmentiĝo. Pro la novaĵo, la virinoj ne plu kuraĝis iri el la vilaĝo, kaj la plenkreskuloj ne plu permesis nin ludi en malproksima loko aŭ en malfrua vespero, timante, ke ni fariĝus aliaj viktimoj de murdistoj.

  Tiu maltrankviliga situacio daŭris pli ol unu jaron antaŭ ol la cikatrulo eksteratendite aperis en nia vilaĝo. Li tute ne mortis, sed nur estis malliberigita kelkan tempon por ke oni "detranĉu lian voston*"  Ho, li eĉ havis voston! Sed kial ni ne rimarkis ĝin antaŭe? Ni ne povis deteni nin de miro kaj scivolemo. Tio ja estas la afero, kiun ni ekkomprenis nur post multaj jaroj.

  Do kiel ekaperis la onidiro, ke oni elterigis lian kapon en la kampo? Iom post iom mi trovis la devenon de tio. La kaŭzo estas tre simpla, sed iom surpriziga. En iu loko ne tre malproksime, oni sin okupis en kolektado de terpomoj. Subite iu trovis terpomon tiel grandan kiel bovlo. Iuj asertis ŝerce, ke tiu rara terpomo tre similas al la kapo de Cikatrulo. Dum ili ĉirkaŭis la eksterordinaran terpomon rigardante kaj ŝercante, iu preterpasanto hazarde kaptis fragmentojn de iliaj babiloj kaj supozis, ke la cikatrulo estis murdita. Jen kial la simpla sensencaĵo kaŭzis grandan sensacion en nia regiono.

  Pli ol dudek jaroj jam pasis ĝis nun, tamen mi neniam forgesis la cikatrulon, kiu jam mortis delonge. La kialo estas tre simpla. En mia vivo ne tre longa, ofte aperas tiaj aferoj, kian kaŭzis la kapo de Cikatrulo. De tempo al tempo ankaŭ mi fariĝis inicianto aŭ viktimo de tio. Tio ofte dronigis min en longtempa meditado. Kial oni nur emas sin kaĝigi en sensencaj supozoj aŭ onidiroj, sed ne volas meti sin en esploron kaj pripenson pri la vero?

  * " Fortranĉi voston"
  Iama politiko en ĉinio, kiu malpermesas sinprofitigi per kromokupo , opiniante tion " la vosto de kapitalismo. "
95
Sutro de cent paraboloj / 92. Knabo kaj Knelo
« Lasta afiŝo de Miaohui je septembro 20, 2014, 06:54:12 ptm »
92. Knabo kaj Knelo

  Iam patrino piediris kun sia mamsuĉa infano en la sino. Lacigite de la vojirado, ŝi kuŝiĝis ĉe la vojo kaj endormiĝis profunde. Tiam homo venis al la infano kaj donis al li knelon. Ricevinte ĝin, la infano estis ravita de la bongustaĵo kaj ne plu zorgis pri siaj ornamaĵoj. La homo demetis liajn arĝentan seruron, perlan kolringon kaj vestaĵojn, kaj forportis ĉion el ili.

  Iuj bikŝuoj ankaŭ kondutas same. Ili emas miksiĝi en bruaj lokoj kaj diversaj aferoj por akiri iom da profito, sed iliaj meritoj de virto, disciplinado kaj meditado estas prirabitaj de la kleŝoj kiel la infano, ĉio de kiu estas prirabita pro lia avido al la bongustaĵo.
96
Verkado kaj tradukado / Plej Grava Afero
« Lasta afiŝo de Miaohui je septembro 20, 2014, 04:48:10 ptm »
  Plej Grava Afero

  Post mia unua kaj lasta rendevuo proponita de mia amikino, neeltenebla malĝojo ekokupis min. Enĉambriĝinte post mia hejmreveno, mi mute ĵetis min en la liton ignorante la ameman saluton de mia kara patrino. Ĉe la renkontiĝo kun mia amikino, ŝi senpere esprimis sian korinklinon al mi. Mi do kontraŭvole fordankis ŝin pretekstante, ke nun mi ankoraŭ ne volas ĝeni mian kapon pri tia afero. Mi deziras nek edziĝi nek amatiĝi en la nuna tempo. Pri la detala kaŭzo mi tenis mian buŝon ferma malgraŭ ŝia obstina peto. Mi sugestis, ke ni estu ne geamantoj, sed nur ordinaraj geamikoj. Mi ankaŭ esprimis mian proponon, ke ŝi sin turnu al iu alia kaj kun tiu fondu feliĉan familion. Tiel kondutis mi tute kontraŭ mia volo. Verdire, ni jam geamikiĝis multajn jarojn ekde kiam mi instruis la anglan lingvon. En la konstanta kontakto kaj interhelpo ŝi jam konkeris mian koron. Tamen mi ne povis ami ŝin, timante, ke ŝi suferos post nia eventuala geedziĝo. Pro la neeldireble malbeninda situacio mi ankoraŭ ne devas revi pri la edziĝo. Antaŭ tiu ĉi renkontiĝo ĉion malagrablan kaŝis la ŝajno, ke mi estas tia, kiaj estas la ordinaraj, tamen tiu neatendita forŝiro de la falsa ŝajno puŝis min multe pli profunden en la malĝoja abismo.

  Ĝuste kiam mi kuŝante priploris mian malican sorton, mia patrino tenere vokis min. Venis amiko, ŝuldato de mia patro, por forpreni cent kilogramojn da greno. Mia patro ŝuldis de li cent juanojn kaj donacos tion kiel dankaĵon. Pri ĉio ĉi tia mi neniel plu surpriziĝis, ĉar ofte tiel kondutis plej parte de liaj estimataj ŝuldatoj. Mi do indiferente pesis la grenon kaj metis la grensakojn sur lian ĉarumon. Ĉe lia afabla adiaŭo, mi revenis en mian ĉambron senvorte.

  Post tio, mi deove okupis mian kuŝejon. Mi ne sciis, post kiom longe, min vekis ekfrapo de pordfolio kontraŭ muro. Mia patro revenis kaj piede malfermis la pordon. "Ho, vi revenis. Jen varma akvo por lavi al vi la vizaĝon." Milda voĉo de mia patrino. "Kaj hodiaŭ venis Maljuna Li. Li forprenis la grenon."

  "Jes, mi jam sciis," fridaj vortoj elfluis tra la lipoj de mia patro. "Ankaŭ mi promesis al Maljuna Wu (Ŭ), ke ni vendos al li la plej grandan arbon en nia korto kontraŭ kvindek juanoj. Eble li venos por dehaki ĝin en la sekvanta semajno."

  "Kiom? Kvindej juanoj? Lastmonate oni volis aĉeti ĝin kontraŭ cent sesdek juanoj, sed vi rifuzis opiniante, ke la sumo proponita de li ankoraŭ estas tro malgranda. Ĉu vi forgesis?"

  "Ne. Tion mi memoras. Sed vi scias, ke ni ŝuldas tricent juanojn al li. Li estas tre bonkora, dirante, ke ni ne hastu por redoni ĝin. Ni ja devas danki lin." Anstataŭ redoni, mia patro sciis nur danki, danki kaj dankaĉi!

  Post momento, mia patrino ekparolis, "Hodiaŭ venis vendisto de vinagro. Pro manko de mono, mi ŝanĝis kvin kilogramojn da vinagro per du kilogramoj da maizo."

  "Kio? Ĉu vi eklernis malŝpari vidante, ke al ni jam ne plu mankas la greno ĉijare? Sen vinagro oni ankaŭ povas manĝi!" Eble la informo de mia patrino ŝokis lin, ke li ekblekis.

  "Kio? Kiel ŝparema vi estas! Ni ŝparas, ŝparadas de jaroj. Kiom ni havigis al ni per ŝparado? Neniom krom senĉesaj ŝuldo kaj dankado!" Refutis mia patrino. Strange, ŝi kuraĝiĝis ekde kiam oni ne sciis.

  "Haj--!" anstataŭ sia kutima furioziĝo, mia patro elspiris longan suspiron kvazaŭ trapikita balono.

  Mi kuŝis senmove kun ŝajno, ke mi endormiĝis. Sed mi neniel povis elteni kaj malhelpi la aŭdon de miaj oreloj. Kiel bone estus, se mi surdiĝus nenio-aŭdeble! Mi ja bone komprenis, kial li vespiris. Kvazaŭ nemovebla montego, la neniam likvidebla ŝuldo peze premis lin kaj ankaŭ ĉiujn aliajn en nia familio. Foje, dum li estis iom pli bonhumora, mi aludis al li ŝerce: "Laŭ mia memoro, vi ekŝuldis en mia infanaĝo." Sed tamen, li konfesis: "Ne, malprave. Mi ekŝuldis ekde mia propra infanaĝo." Kvankam ĉiuj miaj familianoj laboradis diligente kaj elspezis ŝpareme, tamen ĝis nun mi ankaŭ ne sukcesis en liberiĝo el niaj ŝuldoj. En la mondo ĉiuj estas tro bonkoraj kontraŭ la monprunta peto de mia patro. Mi supozis, ke la kaŭzo kuŝas en tio, ke estas multe pli profitdone prunti monon al mia patro ol deponi ĝin en bankoj.

  Dum miaj penseroj vagadis sencele kaj nehaltigeble kontraŭ mia volo, murmurado de mia patro kaj klakado de abako rompis la mortan silenton. "... kaj du cent... kaj tricent... kaj..." Diable! Kiam li fermos sian buŝaĉon! "...kaj...kaj...kvinmil kvarcent dudek! Sume kvinmil kvarcent dudek juanojn ni ankoraŭ ŝuldas. Ankoraŭ tiel multe!" Vespiris mia patro.

  Momenton poste, susurado anstataŭigis lian veadon. Evidente li metis la kontlibron kaj abakon en ilian antaŭan lokon.

  Pasis longa tempo antaŭ ol li ekfrapetis je mia kruro. "Filĉjo, ĉu vi dormas?" Post mia neado, li daŭrigis, "Mi aŭdis, ke vi rendevuis kun knabino. Ĉu vere?" Damninde, kiel li informiĝis pri tio!" Mi pensis en mi.

  "Kiel vi informiĝis pri tio?" mi demandis.

  "Kiel? Tian ĝojindan aferon vi povas kaŝi de mi?" Li ĝojplene respondis, "Filĉjo, verdire, tio tre plezurigis min. Kaj mi ankaŭ volas scii, kia estas ŝia sinteno. Se ŝi konsentas edziniĝi al nia familio, ne maltrankviliĝu pri la elspezo. Via Onklo Li, mia amiko, jam promesis prunti al mi du mil juanojn por via edziĝo. La alia mankantan sumon mi povas prunti de aliaj. Tion mi ja diris al vi multfoje delonge. Eĉ se ŝi ne konsentas, tio ne gravas. Maljuna Zhao diris, ke lia solfilino ankoraŭ atendas post vi senprudenta rifuzo. Se vi konsentas, li promesis postuli malpli ol la aliaj. Mi opinias, ke lia filino ankaŭ estas taŭga. En niaj ĉirkaŭaj vilaĝoj, ĉu vi povas trovi la pli diligentan kaj pli plaĉan? Ĉu vi forgesas la onidiron 'Virino senklerita, virino virta'?   Kio estas via opinio pri tio?... Diru, kial vi ne malfermas vian buŝon? Vi ankoraŭ maltrankviliĝas pri nia ŝuldo kaj la elspezo? Ne necesas. Ne zorgu pri tio. Mi jam ĵuris al vi, ke mi povos redoni ĉiujn ŝuldojn en miaj lastaj jaroj. Nun kvankam mi aĝas iom pli ol ses dek jarojn, mi ja estas sana kaj forta, kaj mi povos almenaŭ labori daŭre dek jarojn. Mi certe ne postrestos la ŝuldon al vi. Kaj vi tute ne bezonas maltrankviliĝi pri la monsumo...Vi jam aĝas 28 jarojn, kaj vi scias klare, ke la plej gravaj aferoj por viro dum la tuta vivo estas preni edzinon kaj konstruigu domon. Se vi edziĝus, la domo ja estas nenio. Vi devas fondi vian familieton por ne malhonori niajn prapatrojn. Tio vere mordas nian koron, ke vi plurfoje fordankis la proponojn de svatinoj kaj eĉ de la knabinoj pro via stulta obstineco kaj zorgo pri nia ŝuldo. Tio vere mordas mian koron. Filĉjo, ĉu vi scias kion mi deziras nun? Mi vere envias tiujn, kiuj povas luli sian nepeton en la sino. Mi vere deziras vidi propraokule mian idetaron antaŭ ol mi eterne fermos miajn okulojn. Filĉjo, mia kara, estu obeema. Promesu do, ke vi plenumu la gravan aferon. Se vi jesas, mi kontentiĝos eĉ se mi oferos mian maljunan vivon. Bona filĉjo, diru jeson!"

  Ne plu povante elteni la enuigan petadon, mi subite eksidis kaj respondis krude kun firma decido, "Paĉjo, mi promesu al vi, ke mi certe plenumos la plej gravan aferon. Ne plu zorgu pri tio!" Diable, eĉ mi mem konfuziĝis pri la signifo de mia "plej grava afero".

  "Ho! bona filĉjo, obeema filĉjo! Mi vere ĝojas, ke vi konsentas finfine. Via antaŭa obstino vere donis al mi grandan malĝojon. Sed, bone, bone, bonege! Hahaha..." Sekaj ridsonoj elŝprucis el la sendenta kaverno de lia ŝrumpa vizaĝo. Ha, li ankaŭ scipovis ridi! Kvankam pli orelpika ol orelplaĉa, tamen tio ja estis la unuafojo en mia memoro, ke li faras ridon!
97
Verkado kaj tradukado / Inter Du Generacioj
« Lasta afiŝo de Miaohui je septembro 20, 2014, 04:12:21 ptm »
  Inter Du Generacioj

  Estro Li de fabriketo ĝojplene revenis hejmen postgustumante la frandajn kaj delikatajn manĝaĵojn, kiujn li ĝuis kune kun la juna kaj ĉarma raportistino. Neatendite, tuj post la hejmreveno, li ricevis de sia maljuna patro pelvon da malvarma akvo.

  "Kian hontaĵon vi faris tagmeze?" demandis la longbarba maljunulo gravmiene. "Hontaĵon? Nenian!" surpriziĝis la filo. "Nenian? Mi ja propraokule vidis, ke vi tagmanĝas kun knabinaĉo en hotelo!" "Oh, jes. Vere. Hodiaŭ raportistino intervjuis min pri mia fabriko kaj mi invitis ŝin al tagmanĝo."

  "Kia preteksto! Dum via kara edzino ankoraŭ ne malvarmiĝis, vi jam ekkontaktis kun virinaĉo senhonte, kaj eĉ aŭdacas vin montri antaŭ la vizaĝo de najbaroj! Kiel frivola vi estas! Ĉu vi ne sentas vin kulpa antaŭ via ĵus mortinta edzino?" la maljunulo kriis kolere per malaltigita voĉo, senĉese batante la teron per sia irbastono.

  Reveninte al sia ĉambro kun deprimita mieno, la "frivolulo" ekvidis sian filinon leganta ĉe la tablo. La patra digno tuj revenis al li. Anstataŭ respondi la ameman saluton de sia kara karulineto, li demandis serioze: "Qinjo, kion vi faris antaŭtagmeze?"

  "Mi? Nenion krom relernadon de mia angla leciono ĉe la rivereto."

  "Kun kiu?"

  "Kun..."

  "Denove kun Xiao Qiang?"

  "Jes. Sed ni nur interhelpis nin pri niaj studobjektoj. Instruistoj diris, ke li estas forta pri la angla lingvo. Do mi petis de li helpon pri tiu damninda leciono, kiu ĉiam min turmentas. Kaj intertempe mi helpis lin pri matematiko. Ni..."

  "Kio?" antaŭ ol la knabino finis, la patro ektondris. "Ĉu vi forgesis, kion mi diris al vi antaŭ la ĉerko de via panjo? Ke vi ne kontaktu kun knabaĉoj kaj tenu vin virta kiel via panjo por gardi la virtan moralon de nia familio! Kiel vi kuraĝas lerni malobemon eĉ antaŭ via abiturientiĝo? Kia filinaĉo vi estas de via virta patrino! Se mi vidos vin kun knaboj alifoje, mi nepre rompos viajn krurojn. Mi preferas vin vivteni dum mia tuta vivo ol vidi, ke en mia bonmorala familio estas malmoralulino!" severe avertis la patro kun du bovaj okuloj.

  Sin tuninte for de sia furioza patro, la malfeliĉa knabino pene detenis sin de larmoj kun streĉe kunpremitaj lipoj, sed malsukcesis.

  Aperigita en LA MONDO n-ro 3,1990

98
Verkado kaj tradukado / Dumnokta Travivaĵo
« Lasta afiŝo de Miaohui je septembro 20, 2014, 03:33:17 ptm »
  Dumnokta Travivaĵo

  Mi veturis al mia hejmloko trajne de Beijing kaj jam vesperiĝis kiam mi atingis Taiyuan (Tajjŭan). Mi do decidis tranokti ĉe mia onklino en la urbo kaj daŭrigi mian vojaĝon en la sekva tago. Mi telefonis al ŝi en la stacidomo, kaj ŝi sendis sian filon por konduki min al ilia hejmo.

  Min turmentis la sinĝeneco antaŭ tiel multaj vizaĝoj fremdaj sed amemaj en ŝia hejmo. Tial mi petis mian kuzon konduki min al kinejo. Li konsentis kaj ni baldaŭ eliris.

  La filmo tiel ravis min, ke mi tute forgesis pri la paso de la tempo. Kiam ni eliris post la filmo, jam estis noktomezo. Dum promenado mi ankoraŭ dronis en la interesa spektaĵo. Sed tuj kiam mi min eltiris de tio, mi trovis kun grandaj surprizo kaj konsterniĝo, ke la strato estas tute malplena. Mia kuzo kaj la aliaj malaperis kien kaj kiam mi ne sciis. Neeltenebla teruro tuj kaptis min. Mi forgesis, kie sidas la domo de mia onklino! Mi provis rememori ŝian telefonan numeron, sed la damninda memorpovo ankaŭ perfidis min pri tio profite de mia embarasiĝo. Kion fari? Ĉu mi restu senmove en la vaka strato ĝis mateniĝo kaj atendu, ke la familianoj de mia onklino trovos min? Ne! Mi ekserĉu. Eble mi iom post iom rememoros ŝian lokon aŭ telefonan numeron. Povante fari nenion alian, mi ekvagis sencele jen tien, jen ĉi tien, sur la strato, kvazaŭ senhejma hundaĉo, kun fadena espero, ke Fortuno ekkompatu kaj savu min. Mi vagis, vagadis de strato al strato, de kvartalo al kvartalo, senĉese, sencele, eble senpense kiel somnambulo, laŭ la volo de miaj lacaj kaj mekanikaj kruroj. Mia koro bruliĝis de maltrankvilo kaj pento, ke mi donis al mia onklino pli grandan maltrankviliĝon. Ili certe ne povas dormi trankvile, sed antendas kaj serĉas min malpacience. Pardonu min, Onklino. Helpu min, la tiel nomata Dio, se vi vere ekzistas en la mondo! Mi kaj pardonon petas, kaj preĝas en mia koro dum mia vagado kaj serĉado, havante nenian emon por ĝui la belan noktan panoramon kaj per tio distri min.

  La orienta ĉielo pli kaj pli heliĝis. Tio donis al mi pli kaj pli da turmentiĝo en la koro, ĉar mi memoris klare, ke mi ja devos atingi la stacidomon por komenci mian veturon frumatene. Mi ne kuraĝis imagi, kio okazus se mi malfruus por la vagonaro.

  Post ĉirkaŭ duonnokta senĉesa piedirado, mi estis tiel laca, ke mi vere volus falkuŝiĝi sur la straton por iom da ripozo. Neniu sciis, kiel mi envias la mortintojn, kiuj kuŝas kviete kaj komforte sub la tero. Tamen mi sciis bone, ke mi ne povus restariĝi facile pro lacego se mi kuŝiĝus. Do mi devis daŭrigi mian serĉadon kun firme premitaj dentoj, senhalte kuraĝigante al mi mem, "Eltenu, eltenu do. Vi ja estas brava viro!..."

  "Dankon al Dio!" Mi subite ekkriis pretervole. Mi trovis, ke konata kvartalo staras ĝuste antaŭ mi. Mi viŝis al mi la okulojn permane kaj pririgardis atente. Jes, ĉi tie mia onklino loĝas. Senerare! Mi tuj baniĝis de neniam spertita ĝojo. Mi eĉ trovis la straton, en kiu sidas mia paradizo! Sed tamen, kiu domo estas mia celloko? Denove ekbruliĝis mia koro. Ĉi tie, ĉiuj domoj ja similis unu al la aliaj, kaj mi havis nenian ideon pri la numero de mia celloko. Sed ne maltrankviliĝu. Pro mia manko, mia onklino certe ne fermis sian kortopordon. Ili certe atendas min kun malfermita pordo! La opinio ĝojigis min. Mi malrapide iris al la stratfino kaj returnen, kaj reen, sed trovis kun granda malesperiĝo, ke mi eraris. Neniu pordo estis malfermita. Ve al mi! Povante fari nenion, mi simple sidiĝis ĉe karba maso antaŭ iu pordo por ekĝui la komfortan ripozon...

  Post dormeto, mi subite trovis, ke la pordo post mi jam malfermiĝis. Mi do senprokraste salte stariĝis kun decido, ke mi petu informon pri la loko de mia onklino.

  Enkortiĝinte, mi vidis, ke mezaĝa virino en nigra vesto sin okupiĝas pri io. Ŝian veston kovris tavolo da polvo. Mi alpaŝis, salutis kaj ekparolis al ŝi kiel plej eble ĝentile imitante la urbanan dialekton.

  "Onklino, ĉu vi bonvolus sciigi min, kie loĝas la familianoj de Liu, mia onklino? "

  "Jes, mi scias. Mi kondukos vin al ŝi. "

  La virino afable respondis, atente pririgardante min de la kapo ĝis piedoj.

  "Dankegon! Vi ja vere estas helpema!" La vortojn mi ellasis pretervole.

  "Sed atendu momenton. Mi devas preni akvon unue." La virino diris iom hezite.

  "Lasu min preni por vi." Mi proponis memvole, ne sciante kiel, la plezuro forpelis la lacecon.

  "Bone. Jen la krano." Ŝi konsentis senpripense. Post kvin aŭ ses fojoj, ŝia akvujo jam plenpleniĝis. "Nun, ĉu vi favore montru al mi la loĝejon de mia onklino? Se vi ne havas tempon, lasu min iri sola." Mi petis.

  "Ne, mi konduku vin," La virino obstine insistis, "sed antaŭ tio, vi devas helpi min porti la karbon en mian korton." Dirante, ŝi montris la karban monteton trans la kortopordo per sia fingro. Iom kontraŭvole, mi obeeme plenumis la ordonon senvorte, sed grumblante en mi.

  Nun jam mateniĝis, baldaŭ estos la tempo por mia ekveturo. Maltrankvilo denove min kaptis, mordis kaj deŝiris.

  Ĝuste kiam mi baniĝis en ŝvito anhelante, alpaŝis knbabineto en ruĝo. Ŝi diris malkonte al la virino." Panjo, kial vi senĉese laborigas lin? Li ja devas hasti al sia onklino!"

  "Ha, Avalokiteŝvaro!" Mi ekkrietis pretervole. Tamen eksteratendite, la virino levis sian kapon kaj respondis riproĉe: "Stultulineto! Ĉu mi povu doni favoron al li senrekompence? Ĉu mi estu tiel malsaĝa kaj senprudenta kiel Lei Feng? Li jam mortis delonge! "

  "Ha?!" Tio preskaŭ saltigis min. Mi surpriziĝis kaj elbuŝigis pretervole: "Kia avarulino, tian mi neniam vidis en mia vivo!" Ĝuste tiam, mi malfermis miajn okulojn kaj trovis min kuŝanta en mallumo. Jen stranga sonĝo! Mi tuj decidis, ke mi subskribu pri ĝi. Sed palpante sur la skribotablo ĉe mia lito, mi neniel povis trovi mian lampon. Ĝi ja devus stari sur la tablo. Ĉu mi senkonscie forpuŝis ĝin sur la plankon dum mia dormo? La subita eksterniĝo vekis, vere vekis min. Etendinte mian manon, mi lumigis la lampon, prenis plumon kaj paperojn, kaj ekskribis kuŝante surventre sub mia dika litkovrilo.
99
Verkado kaj tradukado / En la Koridoro
« Lasta afiŝo de Miaohui je septembro 20, 2014, 01:07:40 ptm »
En la Koridoro

  Miaj plandoj ardas, kvazaŭ mi starus sur ruĝe varmigita fertabulo; miaj kruroj varmetas kaj iom tremetas; la sango varme impetas en mia korpo. Mi sentas min malplena kaj malpeza kvazaŭ aero. Ha, kiel komforta, kiel ĝuiga tio estas! Laŭ mia sperto mi scias, ke ĉirkaŭ du horoj jam pasis de post kiam mi min ŝlosis ekstere kaj ekstaris kontemple en la koridoro antaŭ mia ĉambro en la hotelo.

  Je la kvara frumatene mi ellitiĝis laŭkutime kaj decidis iom promeni en la koridoro antaŭ ol eklegi mian esperantan romanon "Montara Vilaĝo". Sed kiam mi revenis al la ĉambro, mi trovis surprizite, ke mi ne povas eniri, ĉar la pordo de mia ĉambro estas ŝlosita. Evidente mi tion faris senkonscie ĉe la elĉambriĝo. "Ve --" rigardante la numeron 509, mi faris longan suspiron. Se mi ne okupus sola la ĉambron, mia samĉambrano povus malŝlosi la pordon por mi. Sed nun? Mi ekrigardis al la deĵorĉambro. Tie regis mallumo. Ŝajnis, ke la deĵoranto estas en dolĉa sonĝo. Ĉu mi veku la deĵoranton por peti helpon? Mi pensis. Prefere ne. Estante en tia bruego, dolĉa dormo ja estas tre valora al ĉiuj. Kaj krome, se la deĵoranto estas knabino, ĉu mi ne dronigos min en pli grandan embarasiĝon? Jes. Ne veku la deĵoranton sed atendu ekstere ĝis la tagiĝo. Feliĉe oni ne ŝlosis la pordon de la vestiblo. Se jes, mi certe mortus de sufoko en tiu malgranda kesto. Mi jam ĉesis kontempladi de longe, kial mi ne sinekzercu per staranta kontemplado profite de tiu ĉi okazo? Bone, mi tuj eku...

  Post ĉirkaŭ dŭora starado, lante movetante ĉiujn miajn membrojn, mi ekrigardis al la numero 509. Ŝajnis al mi, ke tiu damninda 509 sarkasme mokridus min per tri grimace malfermitaj buŝegoj. Mi do turnis mian malŝatan rigardon al la fenestro ĉe la fino de la koridoro. Tra la fenestrovitroj saltis en miajn okulojn la rozkolora firmamento. La arĝenta stelaro en la ĉielo kunfandiĝis kun la kolora lamparo sur la tero kaj prezentis ĉarman bildon, kiun mi neniam spertis krom en filmoj kaj libroj, sed tamen, nun ĝi perdis sian kutiman belecon por mi. Por forpeli la enuecon, mi denove ekpromenis tien kaj reen jen sur la koridoro, jen sur la ŝtuparo. Sed post nelonge, mi subite konsciis, ke tiel agante, mi estus facile suspektata pri ia fiintenco. Sed kion fari? Ĉu mi staru senmove antaŭ la vestiblo de mia ĉambro? Tiam mi rimarkis du seĝojn antaŭ la deĵorĉambro kaj senprokraste prenis unu por side komfortigi min. Sed tamen, la senfara sidado ja estis des pli enuiga kaj malinteresa. Se mi elportus la romanon! Mi ekcerbumis metodon por forpeli la neelteneblan enuecon. Ĉu mi... ? Jes, kial mi ne elpensu ion por verki esperante? Jen bona ideo, saĝa ideo! Mi ekplezuriĝis. Sed pri kio? ... Ĉu ne pri la sinzorgemo, kiu ĉagrenas min je la nuna tempo? Bone, tiel decidite!

Sidante sur la seĝo, mi ekplenumis mian "grandan aferon". Tio ja ne estas malfacila por mi, ĉar mia patrino naskis min tre senzorgema, kaj tute ne mankas al mi la materialoj por verki. Sed, ĉiuj tiaj okazaĵoj portis al mi kaj ĝeniĝon kaj amuzon...

  Mi ekbaniĝis en plezuro, ke mi finfine trovis metodon por distri min de la enuiga atendado. Mi estis instruanta la anglan lingvon en iu mezlernejo. Vintre mi kutime demetis miajn okulvitrojn sur la manĝtablo, por ke la okulvitroj kovritaj de vaporo ne baru mian rigardon, ĉar tiam en la manĝejo ofte plenis densa nubo de vaporo. Foje, post manĝo, mi ekpalpis miajn okulvitrojn sur la tablo kiel antaŭe kaj trovis, ke ili ne plu estas en la antaŭa loko. Mi do ekserĉis ilin silente ĉie en la manĝejo? Sed nenie mi povis trovi ilin. Maltrankviliĝinte, mi demandis la kunmanĝantajn kolegojn, kiu vidis miajn okulvitrojn. Demandite, iu levis sian kapon kaj ekkriis mirigite: "Ĉu ili ne estas sur via nazo?" "Kio?" Ankaŭ mi surpriziĝis. Ekpalpinte, mi trovis, ke ili sidas kviete sur mia nazo! Mi ne demetis ilin tiufoje! Ĉiuj ĉeestantoj eksplodis de ridego dum mia vizaĝo ruĝiĝis de embaraso. Mi vere povus kaŝi min en terfendo, se ĝi troviĝus... Post tio, miaj kolegoj ofte ŝercis kun mi dirante: "Ne perdu viajn okulvitrojn!"

  Vekiĝinte el miaj rememoroj, mi denove falis en la ĉagrenan situacion. La malbeninda bruo sur la tegmento ankoraŭ daŭras senĉese kaj netolereble. Mi iru supren por vidi, kion oni faraĉas! Jen oni glatigas la plankon de la supra etaĝo eĉ dum la profunda nokto! Kiam mi reokupis mian sidlokon, mi rimarkis, ke la ĉielo iom pli heliĝis. Ŝajnis, ke baldaŭ tagiĝos. Sed mi ne sciis la precizan tempon, ĉar mi forlasis mian brakhorloĝon sur la lito. Mi do rememoris pri aliaj okazaĵoj...

  Antaŭ nelonge, mi skribis du leterojn samtempe al miaj plumamikoj Wei kaj Wang aparte. Mi sendis foteton de mi kune kun la letero al Wei, por ke li rekonu min pli facile ĉe nia eventuala renkontiĝo. Post ĉirkaŭ duonmonato, mi ricevis leteron de Wang. Sed strange, en la letero estas nenio alia ol demandoj: "Kiu estas tiu en la foteto? Ĉu estas vi? Cu vi mensogas virecon dum nia plurjara korespondado?" Tio forte surprizis min. Mi neniel povis diveni, kio okazas al li. Pensante pri tio, mi subite rimarkis foteton en la koverto. Elpreninte gin, mi trovis eksteratende, ke ĝi estas foto de mia estinta kolegino Liu. Antaŭ du monatoj, kiam mi vizitis la lernejon, kie mi instruis kune kun ŝi, mi petis de ŝi la foteton por ŝia amato, mia samvilaĝa amiko. Sed mi tute forgesis transdoni gin. Kiel terura estas mia memoro! Kaj kiam mi volis meti mian foteton en la koverton al Wei, mi erare metis tiun ĉi en la koverton al Wang. Jen kial mia amiko Wang tiel kondutis. Mi ekmaltrankviliĝis, ĉar mi sciis bone, ke li enamiĝis al sia kolegino en la sama lernejo, kaj ŝi ofte legas mian leteron antaŭ ol li faris tion. Mi neniel povis deteni min de supozo, kio okazis al ili post kiam lia amatino, ĵaluzema knabino, legis mian leteron kaj vidis tiun knabinan foteton. Certe ŝi prenis min kiel sian malamikinon rabantan de ŝi sian amaton, ekkoleris kontraŭ Wang, kaj miskulpigis lin pri la trompemo pri amo. Certe estis tiel, se ne, kial Wang kondutis tiel malĝentile en la letero? Mia koro ekbrulis de maltrankvilo kaj bedaŭro. Mi senprokraste sendis al ili leteron por ekspliki la aferon kaj peti de ili pardonon. Por montri mian veran virecon, mi speciale sendis al ili ankaŭ koloran tutkorpan foton de mi. Nun, kiel iras ilia afero? Mi estas scivola. Eble Wang sciigos min pri tio en lia baldaŭa letero. Sed ĉu li vere skribos al mi? Ĉu li volontas daŭre korespondi kun tia eksterordinara senzorgemulo? Mi ne aŭdacis pensi plu pri tio. Anstataŭe, venos al mi supozo, kio okazus al Wei se mi ne erarus pri la koverto...

   Bruo de pordmalfermiĝo vekis min el la rememoroj. Nun la ĉielo jam griziĝis, kaj oni komencis ellitiĝi. Finfine tagiĝis! Dankon al ĉielo! Eble la pordego de la hotelo jam malfermiĝis. Mi promenu momenton ekstere sur la strato antaŭ ol iri al la deĵoranto, por ke tiu malŝlosu por mi la pordon de la ĉambro...

100
Verkado kaj tradukado / Ormonera Kolringo
« Lasta afiŝo de Miaohui je septembro 20, 2014, 01:02:24 ptm »
Ormonera Kolringo

  --El miaj kuriozaj sonĝoj


  Por partopreni la balon okazigotan de mia amikino, mi elprenis miajn plej bonajn vestaĵojn kaj min vestis. Kiam ĉio estis preta, mi rimarkis kun bedaŭro, ke ankoraŭ mankas al mi kolringo. Mi ja bezonas kolringon, ĉar tio estas nemankebla ornamaĵo por bela kaj moderna junulino kia mi. Tamen mi ne posedas tion pro mia malriĉeco. Ĉu prunti de iu alia? Tamen tio ja egalas nenion alian ol montri mian povrecon. Kion fari do? Mi ekcerbumis. Subite, venis al mi ideo bona, saĝa kaj eksterordinara! Mi ja havas oran moneron hereditan de mia avino. Kial mi ne faru kolringon el tio? Mi tuj ekagis. Mi prenis la ununuran ormoneron kaj ligis gin per ruĝa silka ŝnureto. Poste, mi ligis ĝin ĉirkaŭ mian kolon. Starante antaŭ spegulo, mi rigardadis min atente de antaŭe, malantaŭe kaj ĉiuflanke, estante tre kontenta pri mia ĵus farita kolringo.


  Bele vestita kaj bone ornamita, mi eliris al la balejo. Sed, io okazis... Ĉiuj preterpasantoj haltis kaj riverencis al mi, kvazaŭ al reĝino aŭ iu alia gravulino. Mi ne sciis, kial mi vekis ilian estimon, tamen ĉiuokaze mi staris kaj tenis min rekta kun afektita digno de eksterordinarulino, dum ili riverencis kaj riverencadis kun granda estimo. Sed ĵus kiam mi naĝis en la neniam spertita fiereco, mi ekvidis, ke ankaŭ altaj etaĝdomoj ambaŭflanke de la strato sin ekklinias al mi. Mi ektimiĝis, ĉar mi certis, ke estos fino de mia juna vivo se la altaj konstruaĵoj falos sur min. Mi ekkuris por eskapi de la granda fatalaĵo. Mi kuris, kuregis spiregante per mia tuta forto por eviti la morton, la fatalan pereon. Sed ĉiuj konstruaĵoj antaŭ mi sin klinis je mia preterkuro kvazaŭ mi estus destinita al la fino. Mi des pli teruriĝis kaj pli rapide kuregis kun ero da espero, ke mi eskapu de la morto. Mi kuris, kuregis senhalte, freneze...

  Finfine mi atingis sekuran lokon, kie neniu konstruaĵo kliniĝis. Mi decidis ripozi momenton antaŭ ol ekiri al la balejo. Mi faris longan kaj komfortan elspiron kaj sidiĝis por ripozo, sed ĝuste tiam, mi subite rimarkis, ke mi perdis la oran moneron. Evidente mi faligis ĝin senatente dum mia kurego, tamen mi neniom sciis, kie mi perdis ĝin. Mi maltrankviliĝis, ĉar tio estas mia nura valoraĵo. Mi senprokraste stariĝis kaj retropaŝis sur la straton, kie mi kuregis. Ĉifoje, oni ne plu riverencis al mi, kaj ankaŭ mi ne plu zorgis pri tio, sed nur pri mia perdita kolringo. Mi serĉis kaj serĉadis zorgeme. Ho! mi denove vidis la kliniĝantajn konstruajojn kaj riverencantajn homojn! Tamen ili ne plu riverencis al mi, sed al iu alia. Mi alpaŝis scivole kaj ekvidis mian kolringon kuŝanta pace en la mezo de la homamasa cirklo por ĝui fierplene ilian estimon. Mi ja vere volus aliri por ĝin preni, sed mi ne kuraĝis riski mian vivon. Starante tie, mi subite sentis, ke ankaŭ mia kapo leviĝas kaj malleviĝas per si mem al mia ora monero...

Paĝoj: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 [10]