Novaj afiŝoj

Paĝoj: 1 2 3 4 5 6 7 [8] 9 10
71
Esperanta novaĵo / Re: Nia retejo moviĝis al sia nova hejmo
« Lasta afiŝo de Petro je novembro 30, 2014, 09:50:12 ptm »
Bona novaĵo! Mi ĝoje atendas kaj atente legos.
Ĉion plej bonan, kara!
Petro
72
Esperanta novaĵo / Elŝuteblaj materialoj en nia retejo
« Lasta afiŝo de Miaohui je novembro 30, 2014, 01:00:54 atm »
Saluton, karaj amikoj!

Nun ni ekprovizis elŝuteblajn esperantajn tradukojn faritajn de BRE pri Budhismo. Ĉiuj samideanoj rajtas elŝuti laŭ sia bezono.

Tekstoj en formato de Pdf:

Amo al la vivoj:

http://www.budhano.cn/libroteko/Amo-al-la-vivoj.pdf

Budhismaj fabloj:

http://www.budhano.cn/libroteko/budhismaj_fabloj.pdf

Rakontoj pri la antaŭaj vivoj de Ŝakjamunio:

http://www.budhano.cn/libroteko/Budhismaj-Rakontoj.pdf

La vivo de la Budho:

http://www.budhano.cn/libroteko/Budha-vivo.pdf

Demandoj kaj respondoj pri Budhismo:

http://www.budhano.cn/libroteko/bdbr-nova.pdf

 

Elŝuteblaj aŭdaĵoj

Amo al la vivoj:

http://www.budhano.cn/audoteko/amo-al-la-vivoj-mp3.zip

La vivo de la Budho:

http://www.budhano.cn/audoteko/budha-vivo-mp3.zip

Budhismaj fabloj:

http://www.budhano.cn/audoteko/budhismaj-fabloj-mp3.zip

Rakontoj pri la antaŭaj vivoj de Ŝakjamunio:

http://www.budhano.cn/audoteko/budhismaj-rakontoj-mp3.zip
73
Esperanta novaĵo / Nia retejo moviĝis al sia nova hejmo
« Lasta afiŝo de Miaohui je novembro 28, 2014, 11:58:21 atm »
Hieraŭ nia retejo sukcese moviĝis al la nova spaco de VPS. Mi esperas, ke ĝi funkcias pli rapide kaj stabile.
Post nelonge ni redaŭrigos la retradion, kaj samtempe, funkciigos bazan kaj paroligan per la interreto. Do bonvolu atenti pri la sekvaj informoj se vi havas intereson pri tio.
74
Verkado kaj tradukado / Re: Artikolo de RetRadio pri efemereco
« Lasta afiŝo de Miaohui je novembro 21, 2014, 06:54:44 atm »
Kvankam multaj homoj ne havas la vidpunkton de Efemereco teorie, tamen en nia cxiutaga vivo tio estas okazo tiel ordinara, ke ni kutime ignoras ĝin. La budhisma teorio pri Efemereco ne estas malreala teorio, sed vera sperto de vivestaĵoj en la mondo. Fakte cxio estas efemera kun siaj estiĝo, ŝanĝiĝo, kadukiĝo kaj detruiĝo. Certe en nia vivo tio estas naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto kaj aliaj. Se ni ignoras la efemerecon, eble ni havos pli da koraj suferoj pro la malagrablaj spertoj en nia vivo.
75
Verkado kaj tradukado / Artikolo de RetRadio pri efemereco
« Lasta afiŝo de Petro je novembro 15, 2014, 12:16:41 atm »
Jen artikolo redaktita fare de Gian Piero Savio. Vi povas trovi ĝin per http://esperantaretradio.blogspot.fr/2014/11/kapara.html?view=sidebar
Dankon por via vizito.

Sin konsoli post materia perdo

Laŭ popola tradicio, en la parolata hebrea lingvo, oni sufiĉe ofte uzas la terminon “kaparà” [כַּפָּרָה]. Temas pri vorto de rezigno kaj submetiĝo al la kontraŭa destino, kiam okazas iu sufiĉe malplaĉa malagrablaĵo. Ĝi substrekas ĉagrensenton sed ĉefe esprimas esperon, ke la okazinta malbonaĵo ĝuste okazis anstataŭ alia pli doloriga. Ĝenerale oni rilatas al mona perdo fronte al ebla vundo aŭ eĉ, Dio nin gardu!, al ebla morto.

Ĝuste je la mezo de la pasinta oktobro, mi plene povis percepti la saĝon malantaŭ la popola koncepto de “kaparà”, kaj kiel ĝi vere povas kontribui al mildigo de la peno pro doloriga perdo.

Post 7 monatoj de plene suna ĉielo, subite, frumatene frapis la centron de Israelo, ŝtormo surprize forta kun amaso da fulmoj kaj tondroj. Malbonŝance, fulmo trafis alttensian transformilon apud nia konstruaĵo. La kontraŭfulma protektilo sur la elektra reto de mia komputila aparataro tute ne protektis ĝin kaj la rezulto estis... katastrofo. Mia ĉefa belega amata komputilo, donaco de mia edzino por mia emeritiĝo antaŭ kelkaj jaroj, neripareble difektiĝis samkiel preskaŭ ĉiuj aparatoj por savado de la valoraj datumoj. Kaj laste sed ne malpli grave: la asekuro ne kovras tiun riskon.

Nur longtempa komputilisto povas provi tiom da peno pro simila perdo: perdiĝis ne nur la aparataro, sed dokumentoj kaj fotoj, kaj valoraj ne malhaveblaj programoj aĉetataj dum la jaroj. Dum la unuaj tagoj post la katastrofo, mi vagadis ien tien, ŝokita sen povi konsciiĝi pri la okazintaĵoj.

Unu el miaj plej karaj amikoj, sciinte la aferon fare de mia edzino, decidis iamaniere mildigi mian ŝokon. Vespere li atingis nian hejmon kun enmane malgranda paketo. Li petis de mi fari kelkajn malrapidajn profundajn spirojn, sidiĝi trankvile apud li kaj malfermi la donaceton (vidu ĝin supre, dekstre en la bildo). Temas pri surmeblaĵo, iuspeca talismano tradicie farita el malnova peco de ligno el granatarbo, kiu simbolas abundon, fekundon kaj bonŝancon.

Por mi, ĝenerale skeptika ulo pri spiritaj aferoj, estis tre surprize aŭskulti mian amikon dum lia prelegeto pri la terapeŭtikaj kvalitoj de la koncepto de “kaparà”.

Subite mi rimarkis, ke neniu en mia vivo donis al mi sufiĉe kleran kaj trafan edukadon, kaj ke mi mem ne sufiĉe bone asimilis la fakton, ke ĉio en la medio, ĉiuj homoj ĉirkaŭ ni kaj ni mem, daŭre ŝanĝiĝas. Ankaŭ la posedo de io tre ŝatata estas nur provizora. Do, kial suferi pro la perdo de io, des pli se temas nur pri materiala damaĝo?

Nur nun mi komprenas la veran signifon de la aforismo de la presokrata greka filozofo Heraklito: “Πάντα ῥεῖ” [panta rhei],"ĉio estas fluanta", ĉio estas en senĉesa moviĝo, en senĉesa transformiĝo kaj rapide ŝanĝiĝas.

Sed por konkludi, akorde kun mia tre malagrabla travivaĵo: por viaj elektronikaj aparatoj ne fidu pri protektiloj kontraŭ fulmoj, ne gravas kiom multekostaj, kaj kiel trafe oni reklamis ilin! Temas ja pri friponaĵoj! Kiam alproksimiĝas ŝtormo: “disigu elektronikaĵojn de la kurento!”.
76
Esperanta novaĵo / Re: Dektaga kurso de fundamenta Esperanto komenciĝis per interreto
« Lasta afiŝo de Miaohui je novembro 09, 2014, 09:10:50 atm »
La kurso sukcese finiĝis. Tio estas la unua instruado en videa stilo per rekta babilito interreta. Post cxiu kurso mi faris filmeton de la kurso kaj faciligis al la kursanoj en sia relernado. Poste mi plibonigis la kondicxon fari filmetojn kaj eble mi faros pli klaran filmetojn de miaj kursoj poste.
Laŭ mia intenco, mi donos mezgradan kurson kaj specialan kursojn pri parolado kaj verkado en Esperanto venontjare.
77
Esperanta novaĵo / Dektaga kurso de fundamenta Esperanto komenciĝis per interreto
« Lasta afiŝo de Miaohui je oktobro 30, 2014, 06:28:01 atm »
En la vespero de la 27-a de oktobro Miaohui ekgvidis la dektagan kurson de fundamenta Esperanto per interreto. En cxiu vespero de la tagdeko, la kurso okazas ekde la deknaŭa en kanalo 62121152 de YY.
78
Esperanta novaĵo / Esperanta televido funkcias sukcese
« Lasta afiŝo de Miaohui je oktobro 22, 2014, 01:55:08 ptm »
Antaŭ nelonge mi ricevis informon, ke ekfunkciis esperanta televido. Tio estas suficxa bona novaĵo, kaj kiel cxino vivanta en Ĉinio, mi sukcese rigardis kelkajn esperantajn filmojn  tre facile. Mi vere dankas la samideanojn por la laboro, kaj ankaŭ esperas, ke iu tage ankaŭ mi povos helpi traduki iom da filmetojn placxajn al mi por provizi al samideanoj.
La retejo por esperantaj televido kaj filmoj estas:

http://esperantotv.net
79
Fundamento de Budhismo / Ĉapitro 3. 24-31
« Lasta afiŝo de Miaohui je oktobro 20, 2014, 11:45:07 atm »
24: D: Ĉu estas regulaj kunvenoj de la Samgo?

  R: Kunveno de recitado (Uposatha Kamma) okazas en ĉiu duonmonato. La monaĥoj kunvenas por reciti la tekston de preceptoj (Patimokkha), kaj laŭ vinajo ekzameni ĉies kondutojn en la pasinta duonmonato. La procezo okazas per memkritiko kaj malkaŝo pri la eraroj. En la fino de la jara pluvsezona retiriĝo okazas ceremonio konata kiel Pavarano (Pavarana). Pavarano signifas kontentecon kun memkritiko kaj alies malkaŝo. Per tiu maniero, ĉiu esprimis penton pri siaj eraroj. Ĝi fakte ankaŭ estas kunveno por retrorigardi la monaĥan vivon. Por konsultado pri aliaj aferoj, kunvenoj okazas laŭ bezono.

  25: D: Ĉu estas prave diri, ke Ŝakjamunio adoptis certan sisteman aspekton de la primitiva socio en la samgan ordenon?

  R: Oni povas tiel pensi pri la demokratia sistemo kaj sistemo de financa divido (egale dividi la havaĵon de la ordeno sen persona posedo). Dum la fruaj tagoj de la samgo, Bikŝuoj ne partoprenis en produktado. Sed en la han-nacieca regiono de Ĉinio monaĥoj kutime partoprenas en kamplaboro, kaj instigas kombinadon de kamplaboro kun budhisma praktikado. Tio estas bonega trajto de ĉina samgo.

  26. D: Ĉu la karma sistemo ankoraŭ funkcias nun?

  R: Ambaŭ Uposata kaj Pavarana sistemoj ankoraŭ funkcias en la sudaj budhismaj landoj. Do estas aliaj karmaj sistemoj, kiel la ordina karmo. Ŝajne por plej parto da monaĥoj la aktivadoj estas konservitaj kiel religiaj ritoj. Hodiaŭ en Ĉinio ankaŭ estas monaĥejoj, kiuj ankoraŭ konservas la sistemojn de Uposato kaj Pavarano. Sed la demokratia spirito de la karmo jam perdiĝis pro la fakto, ke multe da feŭdaj sistemoj enkondukiĝis en la monaĥejoj dum longa periodo de feŭdismo precipe pro la fakto, ke la monaĥejaj reguloj (Conglin Qinggui) estis modifitaj kaj efektivigitaj de la feŭda kortego laŭ ĝiaj bezonoj.

  27. D: Kio estas la signifo de “Conglin Qinggui”?

  R: La originala signifo de “Conglin” estas arbaro. Dense loĝata monaĥejo similas al arbaro plenaj de arboj, do ĝi nomiĝas “Conglin” signifanta grandan monaĥejon (Mahavihara). “Qinggui” signifas la reguloj ĉiutage observitaj de monaĥoj aŭ monaĥinoj en monaĥejoj. Ili estas ordigitaj laŭ la vinajo farita de la Budho kaj ĉefaj kondiĉoj de la stato, inkluzive klimato, geografio, sociaj kutimoj, leĝoj kaj reguloj de la stato kaj ankaŭ la skolajn trajtoj kaj tiel plu. La plej fruaj monaĥejaj reguloj en Ĉinio estis iniciatitaj de Majstro Daoan de la Dinastio Okcidenta Jin en la kvara jarcento. Post tio, ĉiu skolo en la sekvaj dinastioj kreis sian propran monaĥejajn regulojn. Ekzemple en Dinastio Tang Regularo por monaĥoj de Zena skolo estis kreita de Majstro Baizhang kaj poste ĝi perdiĝis. Poste, “Regularo reviziita de la reĝo” estis kreita de reĝo de Dinastio Yuan. Tio fakte estas konformado al la bezono de feŭdaj regantoj, kaj havas nenian rilaton kun Majstro Baizhang. Poste la regularo estis efektivigita laŭ reĝaj ordonoj tra la eraoj Hongwu kaj Yongle de Dinastio Ming, kaj fariĝis komuna sistemo observita de ĉiuj monaĥoj kaj monaĥinoj en la tuta Ĉinio anstataŭ ĉiuspecaj originaj monaĥejaj regularoj kaj kodoj.

  28. D: Ĉu vi bonvolas paroli pri la etiketo kaj vivstilo de monaĥa ordeno?

  R: Tiuj estas notitaj detale en la vinaja teksto. Multaj notoj jam tute konserviĝis de budhismaj ordenoj en la sudaj landoj, dum en la nordaj landoj pro la klimato, kutimo kaj aliaj diferencoj, kaj ankaŭ historiaj ŝanĝiĝoj, la monaĥa vivo travivis multajn ŝanĝojn. Estas malfacile listigi la detalojn ĉi tie. Se vi havas specifajn demandojn, ni povas paroli pri tio koncize.

  29. D: Kio estas la etiketo inter malsuperaj kaj superaj monaĥoj?

  R: En la monaĥa ordeno, superecon kaj malsuperecon ne decidas la juneco kaj maljuneco de aĝo, sed de la jaroj ekde la ordiniĝo. La titolo “Thera” Pliaĝulo temas pri bikŝuoj de dek jaroj post ordinado, kaj “MahaTera” dudek jaroj post ordinado. Malplisuperuloj devas saluti superulojn, kaj superuloj iras antaŭ la malplisuperuloj. Pri la sidado, la superaj sidejoj estas donitaj al la superuloj kaj la malaltaj sidejoj estas donitaj al malplisuperuloj, kaj malsuperuloj ne sidas antaŭ ol la superuloj petas ilin sidiĝi. Do en la sudaj budhismaj landoj la demando pri la ordina tempo estas necesa por monaĥoj kiam li renkontiĝis. Kutime, kiam ordinaraj bikŝuoj renkontiĝas kun MahaThera, ili devas demeti siajn ŝuojn, malkovri sian dekstran ŝultron kaj fari saluton.

  30. D: Kio estas la etiketo de laikaj budhanoj al monaĥoj kaj monaĥinoj?

  R: En sudaj landoj, kiam laika budhano iras en monaĥejon aŭ ĉambron de monaĥoj, li devas demeti siajn ŝuojn antaŭ la saluto al la bikŝuoj. Je la ordono de la bikŝuo por sidiĝi, li rajtas preni malpli altan sidejon aŭ sidi sur la plankon, sed li ne rajtas sidi sur la liton de la Bikŝuo. Li ne rajtas manĝi kune kun bikŝuoj ĉe la sama tablo. Se bikŝuo iras al domo de laiko, la gastiganto devas meti pecon da pura tuko sur la seĝon kaj inviti la monaĥon sidiĝi antaŭ la saluto. Eĉ se filo estas bikŝuo, liaj gepatroj ankaŭ devas saluti lin. Laŭ la kutimo de sudlandaj budhaoj, kiam ajn laika budhano iras en la kunveneja halo, la bikŝuoj neniam stariĝas nek respondas la salutojn, kaj iam ili nur diras “Bonan ŝancon”. Kiam oni prezentas al ili oferaĵojn, ili faras same. Same pli superaj bikŝuoj neniam respondas la salutojn de la malpli superajn bikŝuoj kaj ŝramaneroj. En Ĉinio, bikŝuoj rajtas respondi la salutojn de laikaj budhanoj aŭ malpli superaj bikŝuoj kaj ŝramaneroj per kunpremitaj manoj ĝentile, kaj la rangoj de la sidejoj ne estas rigore observitaj escepte dum la oficiala religiaj ceremonioj.

  31. D: Ĉu vi bonvolas iom paroli pri manĝaj kutimoj, ekzemple abstinado de posttagmeza manĝo kaj vegetarismo?

  D: Ekzistas du kaŭzoj por monaĥoj ne manĝi post tagmezo laŭ budhismaj reguloj. Ili estas: 1. Abstinado de posttagmeza manĝo malpliigas la ŝarĝon de laikoj ĉar ili provizas manĝaĵon. 2. Tio helpas en praktikado de komtemplado (bhavana). En la sudaj landoj, la regulo ankaŭ daŭras en kutima praktikado hodiaŭ. Rigoraj sekvantoj nur trinkas akvon sen preno de lakto, teo, kokosa suko aŭ aliaj, dum aliaj rajtas trinki sodakvon aŭ fruktan sukon kaj ankaŭ manĝi sukeron posttagmeze. En Ĉinio la han-naciecaj monaĥoj de zena skolo kutime faras kamplaboron ekde la antikva tempo, kaj pro sia fizika laboro, ili kutime manĝas ion en la vespero. Do en multaj monaĥejoj, la regularo estas ne rigora, sed vespermanĝo estas rigardita kiel parto de “medicina manĝo”. Malgraŭ tio, multaj monaĥoj daŭre observas la regulon de abstinado de manĝo post tagmezo.
80
Budhismo kaj Esperanto / Re: Budhismo kaj Esperanto
« Lasta afiŝo de Miaohui je oktobro 14, 2014, 11:59:27 atm »
Prelego de Miaohui en seminario AMO 3 okazinta en Urbo Xi'an de CXinio.


https://www.youtube.com/watch?v=JS_P62flqIQ
Paĝoj: 1 2 3 4 5 6 7 [8] 9 10