Forumo BRE

ESPERANTO => Forumo pri vortoj => : Miaohui April 25, 2014, 07:15:29 PM

: Prova vorto "telerkresto"
: Miaohui April 25, 2014, 07:15:29 PM
La rondaj kaj ebenaj partoj en budhisma pagodo. En la cxina lingvo estas "露盘(lu pan), kiu signifas teleron por dolcxa roso". En la angla lingvo oni uzas terminon "water-dish crest".
: Re: Prova vorto "telerkresto"
: Petro April 26, 2014, 01:00:45 AM
Mi preferus "stupao" aŭ "relikvujo", por ne sekvi tro sklave la anglan tradukon. Ĉu "stupao" estas sufiĉe internacia ? Tion mi ne scias. Tiukaze mi elektos "relikvujo", kiu donas la veran sencon de tiu aĵo. Mi dankas por via opinio prie.
: Re: Prova vorto "telerkresto"
: Miaohui April 26, 2014, 02:38:37 PM
Jes, mi konsentas kun vi.
En tia kondicxo, estus pli bone iom malklarigi la precizan parton de la originalo pro manko de preta termino.
Mi korektos ĝin poste kiam mi refoje modifos la tradukon.
: Re: Prova vorto "telerkresto"
: Petro April 26, 2014, 09:16:54 PM
Kiel mi skribis en la VIKIO, mi donas al vi la MEVan difinon de "ĉorteno", kiu ŝajnas pli internacia, pro uzo en traduko de "Tinĉjaj Aventuroj"
: Re: Prova vorto "telerkresto"
: Miaohui April 26, 2014, 09:36:42 PM
Dankon por via propono. Tamen la vorto temas pri la ringosimilaj partoj sur la pagodo.
Eble se mi dirus "pagodan ringon" oni komprenus pli bone:)